Se H’Mong infano estas malsana dum longa tempo, lia familio invitos sorĉiston veni al la domo por adori Ba Mu-n (la diino kredita doni formon al kaj protekti bebojn), kaj organizi ceremonion por pendi Vong Via-jn sur la infanon.
Por la ceremonio, la familio preparos tri ringojn el bambuo. La familianoj metos unu ringon ĉe la portalo, unu en la domo, kaj unu apud la altaro.La ofera manĝo inkluzivas tri parojn da manĝovergetoj; tri tasojn da vino; tri tasojn da akvo; unu bolitan kokon; kaj unu skatolo da salo estas metita ĉe la dekstra angulo de la domo.
Unu mezaĝulo havanta sanajn infanojn estos invitita por tenadi la infanon dum la ceremonio. Kiam la sorĉisto komencos sian laboron, la infano kaj la invitita personostariĝos sur blanka tuko, ekster la pordo.
Unue, la sorĉisto preĝe alvokos praulon de la infana familio veni kaj atesti la ceremonion. Tiam li invitos la dommastrojn veni kaj petos ilin lasi lin helpi la infanon.
La ceremonio komencos per rulbruo de la gongo kiu signifas, ke la sorĉisto ialvokas la fantomsoldatojn. Post la gong voko, la sorĉisto trinkas vinon kaj dancas ĉirkaŭ la domon. Foje, li ululas kaj per sia glavo pikas en la teron, mortiganta malbonajn fantomojn. Farinte tiun-ĉi geston plurfoje, li iras al la pordo kaj direktas sian glavon eksteren - signifante, ke la malbonaj fantomoj estas forlasintaj la domon.
La infano estos alportita al la unua bambua ringo. La sorĉisto frapos per sia glavo malantaŭ la infano por tranĉi la ligon kun la malbona fantomo. Samtempe, li prenos iom da alkoholaĵo el la altaro kaj verŝos ĝin sur la infanon por purigi lian animon el la malbona fantomo. La infano tiam estos alportita al la dua bambua ringo.
Post la hurlado de la sorĉisto, la fantomoj forkuros.La infano estos tuj alportita al la tria ringo kaj oni pendos al li Vong Via-jn sur liaj kolo, pojnoj kaj oreloj, alivorte li estas tiel protektita de malbonaj fantomoj.
Post la ceremonio, la familio invitos la sorĉiston kaj lian helpanton al manĝo kaj donacos al li kokon kaj botelo da alkoholaĵo. La infano portos Vong Via-jn dum lia tuta vivo. Li ne rajtas ial ajn demeti ilin. Malobservado de tiu-ĉi regulo riskus al li esti denove atakita de malbonaj fantomoj.
Vietnam Net. (Fonto: Vietnamtourism)


Esperantigis Nguyen Xuan Thu