Tuesday, May 26, 2015

Ruĝa meduzo kun salikoka plektaĵo, unika manĝeto de Hanojo

Strata butiko en Hanojo estas speciala en pli ol unu vidpunkto: ĝi estas tenita de eble la plej maljuna kolportisto en la mondo kaj ĝi servas la plej simplan sed tamen plej unikan manĝeton — kruda meduzo en natura ruĝa tinkturo.



Nguyen Thi Gai, nun preskaŭ 90 jaraĝa, servas la manĝeton ĉe la enirejo de vojeto laŭ Hang Chieu strato. Ŝi sidas sub maljuna mahogano arbo kun du grandaj basenoj antaŭ. Unu el ili estas plena de ruĝaj meduzoj kaj la alia enhavas ingrediencojn kiel freŝaj aromaj folioj, rostita tofuo kaj pecoj de kokospulpo por rulvolvi kun la meduzo, kaj miksaĵo de citronosuko kun plektaĵo de salikokoj kaj ruĝa papriko por pli fortigi la guston de trempa saŭco por la rulvolvaĵo.
Gai akiras sian provizon de la proksima marborda urbo de Hajfongo, kie meduzoj estas kaptitaj kaj purigitaj antaŭ esti trempitaj en akvo kune kun la ŝelo de Bruguiera, speco de mangrovo arbo, kiu donas al la meduzoj la ruĝan koloron. La meduzoj estas transportitaj al la ĉefurbo en fermitaj bambuaj korboj kaj ili povas resti dum monatoj sen difektiĝo.
Gai nur devas meti la meduzojn en salita akvo antaŭ ol servi ilin al klientoj. Ŝi tranĉas la meduzon en malgrandaj pecoj ne per fera tranĉilo, sed per bambua stangeto por eviti la fiŝodoron.
“La tentakloj estas pli krakantaj, la korpo estas pli mola” ŝi diras, donante al klientoj, kiuj provas la pladon por la unua fojo. “Nu, la venontan fojon, vi povas diri al mi kian specon vi preferas.” Kiam la klientoj laŭdas la freŝajn rulvovaĵojn bongusta, ŝi ridetas memfide: “Sendube, la manĝeto devas esti bongusta por allogi la klientaron de tiom da jaroj…”
Gai komencis komerci, kiam ŝi estis 19 aĝa, vendanta po tri basenojn de meduzo ĉiutage. Ŝiaj du filinoj iam helpis ŝin teni ŝian malgrandan stratan butikon, sed nun ili havas siajn proprajn laborpostenojn, unu kiel hejma helpantino, kaj la alia kiel laboristjno en la urba medio firmao.
Estas sezono por meduzoj kaj ŝiaj basenoj estas nur haveblaj inter februaro kaj septembro.
Iu strata vendistino diris, ke ŝi estas sklaviĝinta al la manĝeto kaj konsumas ĝin ĉiu semajne, se Gai malfermas sian butikon. “Mi estis manĝanta ĉi tie de preskaŭ 20 jaroj, ekde kiam mi translokiĝis al Hanojo.”
Gai postulas po VND25000, malpli ol unu usona dolaro, por ĉiu nutroriĉa plado. Por manĝi, kelkaj klientoj pretas elspezi duonon de tio por pagi parkadon de siaj veturiloj.
Gai nur havas kelkajn plastajn ilojn por servi, kaj tiom multe da klientoj mendas la manĝeton kiel elportan manĝaĵon. “Foje iu familio mendis liveraĵon por sia filino loĝanta en Francio. Mi devis kovri la botelon de salikoka plektaĵo per dek tavoloj de kovriloj, ” Gai diras.
Malgraŭ la granda nombro de klientoj, ŝi diras, ke ŝi neniam pensis pri malfermo de restoracio pro tio, ke ŝi estas tro maljuna kaj tro malriĉa por tio.
Ŝi ankaŭ kredas, ke la manĝeto ŝuldas sian allogecon pro la simpleco de ties loko.



Fonto: phunuthoinay.vn 
Dato: 20a de majo 2015
Fotoj: saigon am thuc.vn
Esperantigo: Nguyen Xuan Thu