Saturday, December 13, 2008

Paradizo aŭ Infero: Kio estas la diferenco?


Jen mia traduko en Esperanto de la interesa artikolo publikigita en la franca de c'claude por dividi la plezuron kun nia esperanta komunumo.
Foje sanktulo havis konversacion kun Dio. Li diris: “Dia Moŝto, mi deziris scii kiel estas la Ĉielo kaj kiel estas la infero?” Dio gvidis la sanktan viron al du pordoj. Li malfermis unu pordon kaj permesis al la sanktulo rigardi enen. Meze de la ĉambro, estis grandega ronda tablo. En la mezo de ĉi tiu tablo, videblas granda kruĉo enhavanta raguon kun bongusta aromo. La sanktulo salivumis pro granda deziro manĝi. La homoj sidantaj ĉirkaŭ la tablo estis maldikaj, palegaj kaj malsanaj. Ĉiuj aspektis malsataj, tenante kulerojn kun tre longaj teniloj alligitaj al iliaj brakoj. Ĉiuj havis la eblecon atingi la raguon kaj ĉerpi plenkuleron da manĝajo. Sed pro tio, ke la kulertenilo estis pli longa ol iliaj brakoj, ili ne povis revenigi la kulerojn en siajn buŝojn. La sanktulo tremetis ekvidinte ilian mizeron kaj ilian suferon. Dio diris: “Vi ĵus vidis la inferon”.
Dio kaj la sanktulo iris al la dua pordo. Dio malfermis ĝin: La sceno kiun vidis la sanktulo estis identa al la antaŭa: Estis granda ronda tablo kun la kruĉo da bongusta raguo kiu same salivumigis la sanktulon. La homoj ĉirkaŭantaj la tablon estis ankaŭ ekipitaj per kuleroj kun longaj teniloj. Ĉifoje, tamen, la homoj estis bone nutritaj, sataj, ridetante alparolantaj unuj al la alia. La sanktulo diris al Dio: “Mi ne komprenas!” - “Estas simple” diris Dio, “necesas ununura lerteco: Ili lernis nutri unu la alian dum manĝemuloj kaj egoistoj pensas nur al si mem! “



Estas taksita, ke 93% de homoj ne dividos tiun rakonton…

No comments:

Post a Comment