En tiu-ĉi momento, mi estas trapasanta dolorajn travivaĵojn: mia edzino mortis en decembro 2002 kaj kvankam pli ol unu jaro jam pasis, mi ne ankoraŭ povas reveni al la normala vivo. Pro tio, paroli pri optimismo kaj ĝuado de la vivo estas malfacile por mi. Sed la vivo daŭras, kaj malgraŭ ĉio mi devas vivi. Mi estas kondamnita je vivo. Do plibonas prove trovi sencon al ĝi, ol vane lamenti.
Ju pli oni antaŭeniras kun la jaroj, despli oni sin turnas al la pasnteco. Nia vivo estas teksaĵo de memoraĵoj, ĝojaj kaj malĝojaj. Homo, kiu suferas je amnezio estas duonmortinta.
Mi bone memoras la usonan kinofilmon kiun mi vidis komence de la jaroj 1950. Temas pri Quasimodo, la ĝibulo-sonorilisto de Notre Dame katedralo en Parizo, Francio, laŭ la fama romano de Victor Hugo. Quasimodo estis ne nur kripla, sed havis ankaŭ misforman vizaĝon. Li amis belan fraŭlinon, Esmeralda. Sed li ne aŭdacis konfesi sian amon, tiel malbelaspekta li estis Tamen, iuntagon, li sin rigardis en spegulo: per ambaŭ manoj, li kaŝis la tri kvaronojn de sia vizaĝo, lasante videbla nur la normalaspektan parton. Espero, kvankam eta, ĉiam ŝanceliĝas en lia animo.
Malespero estas la toksaĵo de la vivo. Unu kolegino de mia edzino suferis je leŭkemio. Malgraŭ grandaj monsumoj elspezitaj je medikamentoj kaj zorgoj malŝparitaj de ŝia familianoj, ŝia sanstato pli kaj pli malboniĝis. Kelkajn monatojn antaŭ sia morto, ŝi konfidencis kun siaj kolegoj ke, ĉiumatene, de sia balkono, ŝi vidis malriĉan legomvendistinon ĉe trotuaro kaj ŝi ege enviis la vendistinon. Ŝi estis preta interŝanĝi sian sorton kontraŭ tiu de la vendistino, forlasinte ĉion – domon, veturilon, socian situacion, postenon – kontraŭ la plej valora aĵo en la vivo, t.e. sano. La malriĉa vendistino, kies ĉiutaga enspezo ne atingas unu dolaron ne sciis, ke sia sorto estis tiel enviinda.
Iufoje, dum unu el miaj vojaĝoj eksterlanden, mi legis sloganon en Manila flughaveno: “Hodiaŭ estas la unua tago de via vivrestaĵo”. Tiu frazo ege impresis min. Mi ne scias kiom longe daŭros mia vivo, sed estas certe, ke mi devas trovi ĉiutage motivon por ĝui la vivon: viziti familianojn kaj amikojn, legi novelojn, spekti televidon, aŭdi radiostaciajn radiprogramerojn, aŭdi kaj ludi muzikon, trinki bieron, surfi interreton, aktivadi en la sfero de esperantujo ktp.
Mi ne estas kripla kiel Quasimodo, ne malsanas kiel la oficistino, havas pli altan enspezon kompare kun la legomvendistino, do mi ne estas la plej mizera el la homoj. Mi fidas je la vivo kaj la homoj.


Hanojo, 2003