Friday, November 21, 2008

Nostalgiaj rememoroj pri telegrafo


Jen estas mia kontribuo al artikolo de Monda Mozaiko, ĉe edukado.net, junio 2006.
La anonco pri la ĉeso de telegrafo vekis en mia animo nostalgiajn pensojn. En mia knabeco, mi ofte aŭdis en la radio sinsekvajn mallongajn kaj longajn misterajn signalojn, kaj miaj pli aĝaj fratoj sciigis al mi, ke temas pri mesaĝoj senditaj per la morsa alfabeto. Tiu sekreta komunikilo ege mirigis min. Ili ankaŭ klarigis al mi, ke la signaloj iras de la poŝtoficejo al la provincoj pere de ŝtalaj dratoj pendigitaj al telegrafaj fostoj. Kaj mi komprenas, pro kio la tiamaj olduloj kutime nomis la poŝtoficejon ‘ŝtaldrata domo’. 
Kelkajn jarojn poste mi aliĝis al skolta grupo, kie ni lernis la morsan alfabeton por komuniki inter ni dum ekskursoj. Tiuj, kiuj lertis en morsa komunikado ricevis premiojn. Tiutempe, eĉ ’ordinaraj’ homoj sciis kiel lanĉi helpopeton uzante la tri morskodajn literojn ’SOS’.
Poste, dum la nacia batalo por sendependeco, niaj batalantoj uzis la morsan alfabeton por militaj celoj, kaj tio kontribuis multe al la fina venko.
Mesaĝoj senditaj per telegrafo nomiĝas telegramoj. Mi ĉiam havas en la memoro tekstojn de telegramoj. Ilia komuna karaktero estas la mallongeco. Pro tio ke oni pagis laŭ la nombro de vortoj, oni klopodis uzi ilin je minimuma kvanto. De tio naskiĝis la tiel nomata ‘telegrama stilo’.
Nun, kun la apero de Interreto, telegramoj kaj ties stilo ne plu utilas, kaj ilia malapero estas neevitebla. Tio estas la elaĉetmono de l’progreso. 

No comments:

Post a Comment