Friday, November 21, 2008

Rakonto pri patato

Iu maljunulo kiu loĝis sole en Idaho, Usono, volis planti siajn patatojn en la ĝardeno, sed tio estis tre peniga laboro ĉar li devis profunde plugi la tutan grundon. Bubba, lia unusola filo kiu kutimis helpi lin en tiu tasko estis en malliberejo. La maljunulo do sendis leteron al sia filo, priskribante pri sia malfacila situacio :


Bubĉjo,
Mi sentis min tre malfeliĉa, ĉar ŝajnas al mi ke ĉi-jare, mi ne kapablos planti miajn patatojn en la ĝardeno. Mi estas tro kaduka por povi kavigi kaj plugi la teron de la ĝardena bedo. Se vi estus tie ĉi, ĉiuj problemoj miaj estus solvitaj. Mi scias ke vi kavigus kaj plugus la grundon de la bedo por mi.
Kun amo,
Paĉjo


Kelkaj tagoj poste, li ricevis leteron de sia filo:


Paĉjo,
Ha, Dio mia, paĉjo, ne fosu la teron en la ĝardeno, ĉar tie mi enterigis la KORPOJN.
Kun amo,
Bubĉjo


Je la 4a frumatene de la sekvanta tago, arego da agentoj de la FBI kaj de la loka polico venis kaj fosadis la tutan ĝardenan teron sed ne trovis ajnan kadavron. Tute konfuzitaj, ili pardonpetis la maljunulon kaj eliradis el la loko. La saman tagon, la oldulo ricevis alian leteron de sia filo:


Paĉjo,
Nu, vi povas nun planti viajn patatojn. En tiuj cirkonstancoj, estas la plej bona ago, kiun mi povas fari.
Kun amo,
Bubĉjo


Elfrancigis Nguyen Thu

No comments:

Post a Comment