Saturday, November 15, 2008

Komencanto, sed ne eterna

Esperanto, kiel ĉiuj aliaj lingvoj, postulas de la lernanto seriozan studadon ekde la komenco. La unua etapo, dum kiu oni lernas la bazajn regulojn de la lingvo kaj la bazan leksikonon estas la komenca etapo, kaj la lernantoj estas komencantoj.
Ĉiuj el ni jam travivis tiun etapon. Tamen tio, kiu diferencigas la komencantojn estas la daŭro de tiu etapo. Kelkaj lernantoj ĝin tre rapide trapasas. Por ili, sufiĉas nur 2-3 monatoj, eĉ 2-3 semajnoj. Sed dumtempe aliaj lernantoj stampfas surloke, ne progresante. Tiuj komencantoj povas korespondi kun spertaj esperantistoj, kiuj bonvole respondas. Sed tiu ĉi situacio ne povas daŭri: Baldaŭ ambaŭ skribanto kaj respondanto laciĝas pro diferenco de lingva nivelo. Kaj la lernanto tre facile emas forlasi la lingvon kaj la movadon (Pri kialoj de forlaso, mi listigos kaj analizos en alia artikolo). La esperantistaro indulĝeme ilin nomas “eternaj komencantoj”. Tiuj homoj similas al al junaj birdoj, kiuj lernas salti de branĉo al branĉo kaj neniam scipovas flugi libere en la ĉielon per siaj propraj flugiloj. Tiujn eternajn komencantojn oni ankaŭ komplezeme nomas “bonantaguloj”, pro tio, ke ilia lingvo kapableco limiĝas je nur simplaj ĝentilaj formuloj.
Plejparto de la birdoj rapide kaj sukcese transpasas tiun unuan etapon de trejnado. Tute simile, plejparto de la esperantistaro regas la 16 regulojn, la sistemon de afiksoj, kaj posedas sufiĉan vortprovizon por teni ĉiutagan konversacion kaj skribi enhavoriĉan leteron.
Ili komencas ĝui la lernadon kaj uzadon de la lingvo en ĉiuj okazoj: korespondado, rekta komunikado, legado, verkado, radioaŭdo, vizito de interreto, sendado kaj ricevo de retmesaĝoj, spektado de videoklipoj ktp. Por ili, ni ne timas forlason ĉar ili jam fariĝis veraj esperantistoj.
Kaj kiel aspektas la sekvonta etapo? Ho! Dezirinda etapo ĉar tiam vi jam eniras en la Verdan Parnason: la loĝantaro de tiu plej alta tavolo de Esperantujo similas al agloj, kiuj ne nur flugas per siaj flugiloj, sed ankaŭ libere glitflugas longtempe en la altajn tavolojn de l’ĉielo, sen helpo de flugiloj, kaj scipovas vidi la plej etajn detalojn sur la tero.
Kelkajn monatojn antaŭe, iu kolego montris al mi sian esperantlingvan manuskripton por komentado. Mi trovas, ke ĝi estas tre originala verko kaj petas lin traduki en la vjetnaman por dulingva publikado en nia informilo. Li akceptis sed konfesis, ke li sentis iun ĝenon en la tradukado, ĉar li verkis rekte en Esperanto, tio signifas, ke li pensis en Esperanto. Li ne povas scii, kiel tiu fakto ĝojigas min: li jam transpasis la sojlon de nia Parnaso, kaj nova verda stelo ekbrilas en lia koro: de tiam, li apartenas al la rondo de elitoj. Mi tre facile komprenas kiom da feliĉo alportas al li la plena regado de la lingvo.
Por kuraĝigi la lernadon, oni ofte diras al la lernantoj, ke Esperanto estas tre facile lernebla. Mi tute konsentas, ke nia lingvo estas la plej facile lernebla lingvo kompare kun ĉiuj naciaj lingvoj. Sed tio ne signifas, ke ĝin ellerni estas tiel facile kiel prepari tute pretigan vermiĉelon: la lernado postulas bonan motivadon, regulecon, persistemon, disciplinon, diligentan sintrejnandon kaj volon atingi la plej altajn nivelojn.
La vojo estas tute malfermita al ĉiuj. Mi nur celas reĝustigi viajn opiniojn pri la lernado, evitante ekstravagancan optimismon. Pluraj el vi estas komencantoj, ĉu ne? Bone, sed ne restu eternaj komencantoj!
Bonan lernadon!



Nguyen Xuan Thu

Decembro 2002,
el hospitalo “Amikeco”

No comments:

Post a Comment