VietNamNet Ponto - La plej multo de vjetnamaj telepatiuloj evoluigas siajn strangajn kapablojn post travivado de grandaj renversiĝoj en iliaj vivoj. La plej eksterodina kazo estas la rakonto pri telepatiulino Phan Thi Bich Hang, kiu povis paroli kun la mortintoj ĉar ŝi preskaŭ mortis pro la mordo de freneza hundo.
Laŭ Vu The Khanh, Ĝenerala Direktoro de la Unio de Sciencaj, Teknologiaj kaj Aplikataj IT Associoj, Vjetnamio havas preskaŭ 100 homojn dotitajn per specialaj kapabloj kaj pli ol dek el ili povas trovi perditajn tombojn. Sciencistoj difinas kvar vojoj al telepatiuliĝo: denaska kapablo, iĝante telepatiulo post travivado de granda renversiĝo, veteranajn monaĥojn, estanta trejnita.
Laŭ s-ro Khanh, denaskaj telepatiuloj estas tre maloftaj; monaĥo-telepatiuloj estas la plej multnombraj. Tamen, monaĥo-telepatiuloj ofte ne malkaŝas sian kapablon koncentriĝi pri preĝeja vivo. Tipa ekzemplo pri monaĥo-telepatiulo estas viro nomita Nguyen Van Nhan, kiu vivas en HCM -urbo. Tiu viro helpis milojn da homoj trovi perditajn tombojn de iliaj familianoj. S-ro Nha neniam rekte renkontis tombotrovintojn sed pertelefone donis al ili instrukciaĵon. Li tion faras ĉar li ne volas ricevi fifamecon pro monserĉado de tombotrovintoj. Ekzistas kelkaj homoj kiuj havas specialajn kapablojn tra trejnado kaj tiuj kazoj estas sub esplorado, tiel sciencistoj ne diskonigis ajnajn informojn pri ili. La plej granda parto el la vjetnamaj telepatiuloj akiris sian specialan kapablon post travivado de granda ŝanĝo en siaj vivoj.
Ekzistas unu kiu iĝis telepatiulo post ricevado de kurentimpulso, unu post febro, kaj aliulo post grava malsano. La plej eksterordinaraĵo de tiu formo estas Phan Thi Bich Hang. Hang naskiĝis kaj kreskis en malgranda, helpobezona vilaĝo en Khanh Hoa-komunumo, Yen Khanh-distrikto, en la norda provinco de Ninh Binh. En 1990, en la aĝo de 17, post revenado el sia universitata alirekzameno, Hang kaj sia amikino estis morditaj per hundo dum ili ĉirkaŭpaŝis. Estas tre normale por kamparanoj esti morditaj de hundoj tiel Hang kaj sia amikino rapide forgesis la okazaĵon. Plurajn tagojn post tio, Hang ricevis la novaĵojn ke ŝi sukcesis la universitatan alirekzamenon.
Ĉirkaŭ unu monato poste, la amiko de Hang subite perdis sian voĉon kaj kaj sia makzelo iĝis rigida. Dentistoj diris ke tio ne estis la simptomo de dentodoloro. Hang kaj sia amikino iris al Ninh Binh Milita Hospitalo 5. Doktoroj ĉe Ninh Binh Milita Hospitalo 5 diris, ke la amikino de Hang havis la simptomojn de rabio. Poste Hang perdis sian konscion kaj ŝian amiko mortis.
La familio de Hang alportis ŝin ĉien por serĉi kuracadon, uzante kaj orientajn kaj okcidentajn medikamentojn, sed ĉiuj doktoroj kaj kuracistoj diris, ke tiu malsano estis nekuracebla. Finfine, Hang estis alportita al kuracisto kiu estas katoliko. La kuracisto singarde kontrolis ŝian korpon kaj diris: "Dio protektos vin". La kuracisto diris al sia filo iri al tombejo por kolekti pecon de ĉerko kiu estis elfosita la tagon antaŭe por uzi kiel medikamenton, miksitan kun kelkaj aliaj medikamentoj. Ekzistis neniu elekto; La familio de Hang donis al la knabino tiun teruran medikamenton.
Post kiam la medikamento estis glutita, la kuracisto diris al la gepatroj de Hang, ke post tri horoj la knabino havos febron, ŝi povos paroli en sia dormo eĉ povos havi konvulsion de frenezo. Se tiuj simptomoj finiĝus post tri tagoj, ŝi vivus, alie ŝi mortus. Ĉio okaziĝis kiel la kuracisto diris. Hang havis konvulsion de frenezo tri horojn poste, kaj nenio okazis la unuan kaj la duan tagojn poste. En la tria tago, piedirante kun la pli aĝa frato de ŝia amikino kiu mortis pro rabio, al la tombo de la knabino, Hang subite sentis ondon de malvarma aero kurantan laŭ ŝia spino. Ŝi tuj petis la viron akompani ŝin reen hejme kiam ŝi sciis ke ŝi estis spertonta konvulsion de frenezo. Ŝi perdis konscion tiam. Je la unua horo ptm de la sekvanta tago, la familio de Hang perdis sian esperon ĉar Hang elspiris sian lastan spiron.
Normale, en la hejma areo de Hang, mortintaj junuloj ofte estas rapide envolvitaj kaj entombigitaj, sen sepultaj ceremonioj. Tamen, maljunulo en la vilaĝo de Hang kiu estas spertulo pri horoskopoj venis al la domo de Hang kaj diris al la familio por ne envolvi kaj entombigi ŝin kiam la bona horo ankoraŭ ne venis kaj ne bruligi incencon ankaŭ. Tiam, iu doktoro demandis al la maljunulo kial li konsilis la familion fari tiajn strangaĵojn, kaj la maljunulo respondis: "Vi havas modernan medicinan teknologion dum mi havas nur incencon kaj benitan akvon, sed mi estas certa, ke ŝi ne mortos. "
La familio estis konfuzitega sed ili daŭre preparis ĉerkon atendante malkovri ĉu la vortoj de la maljunulo estis veraj aŭ ne. Atendante morton, Hang demandis sian patron, kiu estis soldato, kial homoj pafas sep baterian salvojn kiam gvidanto mortas. La patro diris, ke estis por helpi al la animo de la gvidanto rapide liberiĝi. Hang diris al sia patro: "Kiam mi mortos, bonvolu pafi sep-baterian salvojn por helpi al mia animo rapide liberiĝi kaj reveni al nia familio."
La patro de Hang revenis hejmen je la sepa matene de la sekvanta tago.Rigardante sian mortintan filinon, la patro ploris kaj subite memoris sian promeson al la knabino. Li tiris sian mallongan pafilon kaj ekpafis sep fojojn. Hang subite sidis supren kiel risorto, kuris al sia patro kaj vokis "paĉjo". Ŝi stumblis sur kuglingon kaj falis teren. Post 30 minutoj, ŝi reakiris siajn sensojn.
En tiu tempo, stranga sento venis al la knabino. Ŝi sentis ke ŝi perdis sian tutan pezon, flugis kaj rigardis aliuloj de malsama mondo. Hang denove revenis al vivo kaj tio estas konsiderita legendo en ŝia hejmurbo.
Plurajn monatojn poste, ŝi totale reakiris sian forton kaj ofte vagis ĉie. Estas tre strange, ke rigardante en la vizaĝo de iu ajn, Hang scias ĉu ili vivos longe aŭ baldaŭ mortos. Kelkaj homoj estis tre sanaj sed ŝi sciis, ke ili estis mortontaj. Hang diris al ili, ke ili baldaŭ mortos. Foje ŝi estis batita por esti “vipera maliclangulino”. Sed kion Hang diris al ili estis konstatita kiel vero, kiu timigis la vilaĝanojn.
Ili kredis, ke Hang estis posedita de fantomoj kaj ili konservis sekuran distancon de ŝi. Hang klopodis persvadi la vilaĝanojn, ke ŝi ne estis freneza kaj ŝi povis anticipe vidi la morton sed neniu kredis je ŝi.
La patro de Hang akompanis ŝin al multaj hospitaloj kaj sorĉistoj. Kvankam en tiu tempo Hang povis antaŭvidi alies sanon kaj eĉ pensadon, ŝi estis tre afliktita kaj nur volis perdi tiun kapablon. Ŝi diris, ke iun tagon, en malespero, ŝi deziris vidi ambaŭflankajn avinojn, kiujn ŝi amegis. Tre strange, dum la mortotago de ŝia patroflanka avino, ŝi vidis la patroflankan avinon (kiu mortis kiam Hang estis 10 jaraĝa) tenantan alian infanon kaj gvidantan alian. Hang rakontis sian renkontiĝon kun la mortinto al ŝia familio. La patroflanka avo de Hang diris, ke la infanoj kiujn Hang vidis estis liaj infanoj kiuj mortis kiam ili estis respektive 8 monatoj kaj 3 jaroj aĝaj.
En tiu tempo, homoj sciis, ke Hang havis specialan kapablon. En la vilaĝo kie Hang vivas estas tre malnova pagodo. La onklo de Hang loĝas proksime de la pagodo. Iun tagon, Hang vizitis sian onklon kaj rakontis al li, ke estas homo en lia ĝardeno. Hang kaj sia onklo elfosis la ĝardenon kaj trovis lignan ĉerkon kun korpo de viro. Laŭ arkeologoj, la tombo estis 700 jarojn malnova.
La familio de Hang perdis la tombon de iliaj prapatroj de kvar generacioj antaŭe. Ili provis trovi la tombon dum jaroj sed ili ne povis. Dum la mortotago de la prapatroj, Hang provis trovi la tombon kaj ŝi vidis ĝin sur vojo. Hang diris al siaj fratoj elfosi la vojon por trovi la tombon. Kelkaj lokaj gardistoj malhelpis ilin elfosi la vojon sed Hang konfirmis, ke ekzistis tombo sub la vojolito. Ili daŭre fosis kaj finfine trovis la tombon.
Tiutempe, la speciala kapablo de Hang estis pruvita. Tamen, ŝia patro, soldato, ankoraŭ ne kredis je ŝi. Li forlasis sian taskon restante hejmen por prizorgi sian filinon. Por pruvi al ŝia patro, ke ŝi ne estis freneza kaj ne sub iluzio, Hang decidis prezentiĝi al la universitata alirekzameno. Por tute kredigi al ŝia patro, ke ŝi estis normala, Hang registriĝis por la Nacia Ekonomiko-Universitato, kie ŝi devis trapasi matematik-, fizik- kaj kemiekzamenojn dum ŝi antaŭe registriĝis por trapasi literatur-, histori- kaj geografiekzamenojn. Post nur 15 tagoj de relegado de lecionoj, ŝi sukcesis la universitatan alirekzamenon kun altaj punktoj.
En tiu tempo, Hang estis kunlaboranto de Instituto pri Sporto kaj Fizika Trejnado. Kelkaj fakuloj de la Ministerio de Kulturo kaj Informo priesploris ŝian specialan kapablon en serĉado de perditaj tomboj. Hang demandis al tiuj fakuloj helpi ŝin inspekti la historion de la antikva pagodo en ŝia vilaĝo, kiu ekzistis de jarcentoj. Hang babilis kun la pagodokonstruintoj, kiuj kompreneble mortis 700 jarojn antaŭe, por scii pri la konstruo pri la pagodo. Tio estis konfirmita kiel vera de parencaj ŝtatagentejoj. La pagodo tiam estis rekonita kiel historia vestiĝo.
Hang ankaŭ helpis al miloj da familioj trovi la perditajn tombojn de iliaj familianoj, inkluzive miloj da restaĵoj de martiroj.
Fonto: Popola Polico (CAND) VietnamNet Ponto 02/06/2007
Esperantigis Aŭtuno