Sunday, October 23, 2011

Esperanto: pontolingvo, tradicio kaj nacia identeco

Laŭ peto de la Revuo Orienta (Japanio) mi skribis tiun eseon en 2008. Mi rekopias ĝin por mia ipernity-amikoj.

Esperanto: pontolingvo, tradicio kaj nacia identeco
Nguyen Xuan Thu (Vjetnamio)
La vjetnamaj infanoj nun povas konatiĝi kun klasika kroata porinfana literaturo, dank'al la ĵus aperinta vjetnama versio de romano Mirindaj aventuroj de metilernanto Hlapiĉ de Ivana BRLIC-MAZURANIC. Tio eblas pere de la esperanta versio. Kelkajn jarojn antaŭe, japanaj infanoj spertis la samon. Mi havas sub la manoj la bele prezentitan japanan version de la libro, en luksa eldono. Tio pripensigas min pri la grava rolo de Esperanto kiel pontolingvo. Kroatio, Japanio kaj Vjetnamio estas tri malsamaj landoj, kun malsamaj kulturo, lingvo kaj tradicio. Sen Esperanto, japanaj kaj vjetnamaj infanoj certe ne povus scii, kiu estas Hlapiĉ.
Dum la militaj jaroj en Vjetnamio, aperis pli ol cent libroj en Esperanto pri Vjetnamio, kaj japanaj esperantistoj tradukis multajn tiajn librojn en la japana uzante la esperantan version, kontribuinte konigi japanojn pli multe pri nia lando.
Mi amas Esperanton pro tio, ke ĝi estas facile lernebla por vjetnamoj. Mi ĉiam fieras, ke la novuloj povas korekte prononci la esperantajn vortojn nur post unu horo de lernado. Fakte, vjetnamoj uzas latinan skribmanieron, kaj ili devas ellerni nur 6 literojn, kiuj ne prononciĝas same kiel la vjetnama. Mi ankaŭ fieras, ke nur post tri monatoj da lernado, normala 6-jaraĝa vjetnama infano povas legi la vjetnaman.
Sed mi hontas, kiam mi akompanis japanan aŭ ĉinan amikon viziti vjetnaman templon aŭ pagodon, la gastoj klarigas al mi, kio estas skribita sur la tabuloj. Ĉar en malnova tempo, la vjetnama estis skribita per ĉin-devenaj ideogramoj, kiujn nuntempaj nornalaj vjetnamoj ne kapablas kompreni. La latinan skribmanieron inventis portugalaj kaj francaj katolikaj misiistoj en la 17a jarcento, kaj la francaj koloniistoj imponis nin uzi ĝin komence de la 20a jarcento kiel oficiala skribo. Pro tio, iaflanke, ni estas fremduloj en nia propra lando. Kulture, tio estas vera tragedio. Nun, por kompreni historiajn dokumentojn, oni devas "traduki" al la nuna vjetnama skribmaniero...
Mi pli kaj pli komprenas, kial japanoj ne volas radikale latinigi sian skribmanieron. Lingvo, skribo, tradicio, kulturo formas unikan tutaĵon, kaj ĉiu provo ŝanĝi ĝin rezultigas katastrofon.
Ne estas mirindaĵo, se japandevenaj esperantaj vortoj multas: kimono, sakeo, sumo, ikebano, origamo ktp. Tiuj vortoj fariĝas monda posedaĵo, monda kulturo. Japanio scias konservi sian tradicion kaj kulturon, kaj la mondo akceptas ilin. Tiuj vortoj jam internaciiĝas, kaj japandevenaj esperantaj vortoj estas la pruvo, ke vi sukcesis. Japanoj fieras pri tio.
Mi atendas, ke Japanio daŭre gardu sian pioniran rolon kiel gvidanta lando en la uzado de Esperanto.

el La Revuo Orienta: n-ro 1045, julio 2008

Krokodili, aligatori, kajmani, gaviali

Kun plezuro mi retrovis en mia arkivo tiun interesan fragmenton de la libro de André Cherpillod, pri la etimologio de la vorto "krokodili". Mi deziras dividi mian plezuron kun vi.
El libro "Lingvaj babilaĵoj" de André Cherpillod:

Krokodili, aligatori, kajmani, gaviali
Verŝajne ne estas en la mondo eĉ unu esperantoparolanto, kiu ne konas la verbon krokodili: "paroli nacilingve en esperantista medio". Sed ne ĉiuj konas ĝian devenon. Kelkfoje, plej neimageblaj fantazioj estis elmetitaj pri la origino de tiu vorto. Krokodiloj estas ĉarmaj bestoj, ĉu ne? Precipe de malproksime, aŭ sur televida ekrano.
Sed kiu rilato inter krokodiloj kaj nacilingva parolado?
En la dua distrikto de Parizo, ne tre malproksime de la Nacia Biblioteko, troviĝas la passage Chiseul. Ĝi ne estas ordinara strato, sed tegmentita pasejo kun butikoj; ĝi iras de la rue des Petits-Champs ĝis la rue Saint-augustin. Nu, en la tridekaj jaroj, unu el la kafejoj de tiu pasejo estis la kafejo Talma (el la nomo de fama franca aktoro, dum la tempo de Napoleono). Ĝi estis la ĉiumonata rendevuejo de la Pariza Esperanto-Grupo. Kial ĝuste tiu ĉi kafejo? Pro tio, ke la kelnero, iu Ferrari, estis esperantisto. Antaŭ ol esti kelnero, li praktikis aliajn metiojn: li estis sinsekve hartondisto kaj taksiŝoforo. Lia lingva nivelo ne estis tre alta, tiel ke Raymond Schwartz diris iam pri li, kun sia kutima humuro: "Kelkfoje Ferrari... povas erari!"
Sed Ferrari estis fervora esperantisto, eĉ iom fanatika. Kiam iu el la kunvenantoj cedis al la pigreco, kaj parolis ne plu esperante, sed france, la brava kelnero grumblis: "kia sovaĝulo! Kia krokodilo!" Verŝajne li konsideris, ke paroli nacilingve en esperantista rondo estas ago de sovaĝulo. Kaj en lia buŝo, la vorto krokodilo difinis sovaĝan beston, sovaĝulon.
La uzado de tiu vorto amuzis la grupanojn, kiuj rapide ŝanĝis ĝin al verbo: "li krokodilas, ni krokodilas, ne plu krokodilu ktp". Tiel, la Esperanta leksiko pliriĉiĝis tiam je unu verbo: krokodili "paroli nacilingve en esperantista medio (PIV)". Iom post iom, tiu dirmaniero internaciiĝis. El tiu antikva tempo, ĝis antaŭ kelkaj jaroj, restis vivanta nur Roger Bernard, kiu tre bone memoris la naskiĝon de tiu vorto kaj rakontis ĝin al mi. Sed li mortis la 10an de Aŭgusto 1997, precize naŭdekjara.
Estas sciate, ke en la medio de TEJO, naskiĝis pli poste la verbo aligatori "paroli nacilingve en lingvo, kiu estas gepatra lingvo nur de parto de la ĉeestantaro" kaj ankaŭ la verbo kajmani "paroli nacilingve en lingvo, kiu estas gepatra lingvo de neniu el la ĉeestantoj" (difinoj troveblaj en Knedu min Sinjorino! , de Renato Corsetti).
Sed io mankas. Antaŭ kelkaj jaroj, en Grezijono, ĉe la matenmanĝo, mi interŝanĝis kelkajn vortojn kun iu samideano: "äslipol-li gudiko? -si, vemo gudiko, danob oli" (traduko: ĉu vi dormis bone? -jes, bone, mi dankas vin). Ĉi-okaze, neniu taŭgas, el la tri ĉi-supre cititaj verboj, ĉar ni parolis ne nacilingve, sed internacilingve, kvankam ne esperante, en esperantista medio: tio estis Volapuka konversacieto.
Por tiu nocio, oni eble povus krei la plian neologismon gaviali. Ĉu? Tiel, estus reprezentitaj la kvar bestoj de tiu amema kaj aminda reptilia ordo.
Sed ĉu tio valoras la penon? La gavialado estas tiel malofta evento...

Saturday, October 22, 2011

Aktiveco de Franciska Toubale en Hanojo

(de la 1ª ĝis la 17ª de oktobro, 2011)
Franciska Toubale, aŭstralianino de franca deveno estas malnova amikino de la vjetnama esperanto-movado. Ŝi partoprenis en la 2a Azia Kongreso de Esperanto (AK 2) okazinta en 1999 en Hanojo. Ŝi konatiĝis kun geesperantistoj el Ho Chi Minh-urbo kaj de tiam, ĉiujare, en somero, survoje de Aŭstralio al Francujo, ŝi haltis dum kelkaj tagoj en la grandurbo de la sudo por renkontiĝi kun vjetnamaj samideanoj, ekskursi kaj babili esperante, kaj kelkfoje doni kursojn de Esperanto.
Ŝi partoprenis en la internacia konkurso “Thang Long – Hanojo, via rendevuejo” organizita de Hanoja Esperanto-Asocio kune kun la Hanoja Unio de Amikecaj Organizoj en 2000 kaj gajnis la unuan premion.
En 2005, responde al la invito de VEA, ŝi pasis du semajnojn en Hanojo por instrui Esperanton al hanojaj esperantistoj kaj komencantoj.
La ĉi-foja vizito estas ŝia dua ĉeesto en Hanojo, sojle de la 97-a Universala Kongreso okazonta venontjare en la ĉefurbo de Vjetnamujo.
Dum sia dusemajna ĉeesto en Hanojo, Franciska havis multnombraj fervorajn kontribuojn al la esperanta movado ĝenerale, kaj al la trejnado de volontuloj por la 97-a UK, speciale. Ŝi malfermis 4 klasojn de Esperanto, konsistante el 85 lernantoj.
Franciska rezervis multe da peno por sindoneme instrui la studentojn kaj la aĝulojn, adaptante sian instruadon laŭ la kategorio de lernanto, eĉ kiam pro malvarmiĝo, al ŝi doloris la gorĝo: ne povante laŭte paroli, ŝi ĉiam trovis manieron por instigi la lernantojn entuziasme lerni.
Ŝi vizitis la Infanlernejon VSK, kie okazos la Internacia Infana Kongreseto (IIK), laboris kun Hai Ly, LKK-ano respondeculino pri IIK kaj la direktorino de la lernejo, vizitis la lokon, kaj kontribuis per tre realismaj kaj konkretaj opinioj por la preparado de IIK. Ŝi eventuale revenos Vjetnamujon en 2012 por helpi la VSK lernejon (kaj la VSK E-sekcion fonditan en 2010) en la organizado de IIK.
En Aŭstralio ŝi estas redaktorino de la esperanta teamo de 3-ZZZ radio, kaj kaptante la okazon de ŝia restado en Hanojo, ŝi faris intervjuojn ne nur pri la preparado de UK 97, sed ankaŭ pri la vivo de vjetnamaj pensiuloj, pri rilatoj inter malsamaj generacioj en la vjetnama familio, kaj speciale pri la rekonita de Guinness rekordlibro Ceramika Vojo, 3-kilometra muro ornamita de ceramikaj mozaikoj memore al la miljara jubileo de Thanh Long – Hanojo – miljara jubileo (2010). Vizitante tiun Vojon, ŝi sin vestis per belega aŭzajo, tradicia vjetnama longa robo, donaco de la lernantoj de K3 klaso. 
Dimanĉe la 9-an de oktobro, VEA kune kun Klubo Lucien Péraire sukcese organizis ekskurson al Tam Coc – Bich Dong. en Ninh Binh provinco.
Partoprenis en la ekskurso 75 homoj, inkluzive de Franciska, la Esperanto instruistoj, kun studentoj el diversaj universitatoj: Fremdlingva, Malferma, Pedagogia, Komerca, Socia kaj humanisma, Teknologia (lernantoj de la tri klasoj K1, K2, K3 volontuloj-helpontoj de UK 97-a).
Temas pri sana, utila kolektiva agado de la ontaj volontuloj de UK 97-a. La instruistoj kaptis okazon por organizi kolektivajn ludojn, praktikigi la lingvon, kantigi en esperanto kaj en la vjetnama, aŭskultigi dulingvajn rakontojn por ekzerci aŭdparolan kapablecon. Sur la boatoj laŭlonge de la rivereto, senĉese aŭdiĝis la vorton”Saluton! ”. en la grotoj, la ekskursantoj avertis unu la alian klini la kapon por eviti kolizii kontraŭ la stalaktitoj, tradukis esperanten la nomojn de la stalaktitoj kaj stalagmitoj kiel “fiŝo”, “elefanto”, “testudo”, “patrina mamo”, “krokodilo”…
Estis mirakle, ke post unu semajno de daŭra pluvo, la vetero la ekskurso fariĝis ideala, freŝa, seka kaj tute taŭga, pliĝojigante la ekskurson. Fininte la ekskurson, oni reciproke bondeziris “Ĝis revido!” kaj “Bonan lernadon!”.
Antaŭ ŝia foriro, ŝi havis renkontiĝon kun esperantistoj loĝantaj en Hanojo. VEA donacis al ŝi memoraĵojn kaj la ĵus eldonitan esperantan version de “Taglibro de Dang Thuy Tram” al ties reviziado ŝi kontribuis. Franciska donacis al VEA Vinilkosmo-kompaktdiskojn de esperantaj kantoj por helpi la junulojn en la lernado de Esperanto.
VEJO akompanis ŝin por viziti la Ba Mau parko, kie ŝi partoprenis en la plantado de Zamenhof-arbo en 1999 kadre de AK 2-a.
Raportis: Trejna subkomisiono de VEA
Klubo Lucien Péraire