Thursday, May 14, 2009

La 4 kriterioj por fariĝi mondcivitano


La vjetnama televida kanalo VTV6, kies spektantaro estas ĉefe junuloj, dum unu el siaj rektaj elsendoj, traktis pri mondcivitaneco.
La programprezentanto proponis 4 kriteriojn por fariĝi mondcivitano.
1. Oni devas fieri pri sia nacia identeco: havi bonan konon de la historio, la kuturo de sia propra lando; bone regi la nacian lingvon.;
2. Oni devas esti bona nacia civitano, respekti la leĝon.
3. Oni devas havi plenan konscion pri la nuntempaj mondaj problemoj: lukto por la paco, kontraŭ malsato, analfabetismo, terorismo, prezervado de la natura medio, defendi la homajn rajtojn, ktp;
4. Oni devas scipovi fremdan lingvon. Kaj fremda lingvo estas sinonimo de angla lingvo.
Karaj esperantistoj el la mondo, mi petas vin doni vian komenton pri tiuj 4 kriterioj, speciale pri la kvara. Ĉu homo ne scianta la anglan lingvon povas pretendi al mondcivitaneco?

Viajn komentojn, mi publikigos en nia retejo http://e.vea.vn
Dankon

Friday, March 27, 2009

Krokodiloj sveniĝas pro amkantoj


Ĝis revido, aligatoro: Krokodiloj ĉe Hoa Ca Krokodilo bieno en HCM Urba Distrikto 12 kreskas pli trankvile kiam ili aŭskultas ambaladojn de Trinh Cong Son
(18a de marto 2009)
Ho Chi Minh urbo — Forpasinta muzikisto Trinh Cong Son, kies amkantoj inspiris multajn generaciojn de romantikistoj, hodiaŭ havas malsaman aŭskultantaron, t.e. krokodiloj.
Miloj da saŭroj ĉe Hoa Ca Krokodilo bieno en HCM Urba Distrikto 12 bone kreskas dum ili aŭskultas la ambaladojn de la komponisto.
Ton That Hung, la posedanto de la bieno, lernis la teknikon de bovin-bieno en Japanio.
“La bovinoj estis multe influitaj" li diris. Ili kreskis pli rapide, havis mildan karakteron kaj pli bongustan viandon.
Mi decidis uzi la teknikon post kiam mia amiko ludis muzikon al siaj porkoj.
En ĉiu angulo de la bieno, kie dudek mil krokodiloj estas breditaj, li instalis laŭtparolilon, kiu estas ligitaj al amplifilo. Je ĉirkaŭ la 8a ĉiumatene, eĥas dolĉaj romantikaj melodiaj kantoj de Trinh Cong Son trans la pejzaĝo.
La krokodiloj aŭskultas la muzikon po kvar horoj ĉiutage antaŭ ricevi grandan manĝon. Poste, koncerto rekomencas je proksimume la 2a ptm.
Krokodiloj, kiel aliaj rampuloj, koleriĝas kiam homoj zorgas ilin kaj ili ofte kolizias kun objektoj hazarde," li diris, "Se ilia haŭto estas difektita, ties valoro por eksportado estas influita.”
Hung diris, ke de kiam li komencis ludi la muzikon, la krokodiloj fariĝis pli obeemaj kiam asistantoj aŭ turistoj alproksimiĝas al la kaĝoj.
Ĉiam, kiam mi ludas la muzikon, la plimulto de la krokodiloj turniĝas al la laŭtparoliloj," li diris.
Nguyen Dang Nghia, direktoro de HCM Urba Centro por Altnivela Agrikultura Scienco kaj Teknologio diris, ke “aŭskultado de milda muziko trankviligas la krokodilojn kaj faris iliajn nervojn pli stabilaj.”
Ili manĝas pli multe kaj produktas pli bonan kvaliton de viando," li diris.
Muziko ankaŭ helpis krokodilo-patrinojn kovi siajn ovojn kaj pli bone prizorgi siajn bebojn.
Hung diris, ke li elektis la komponaĵojn de Son ĉar li ŝatis la muzikon kaj ankaŭ ĉar la trankviliga ritmo kaj la virinaj voĉoj similas al lulkanto.
VNS

Les crocodiles se pâment à l’écoute des chansons d’amour

Au revoir, alligator: Les crocodiles à la ferme de crocodiles de Hoa Ca dans le 12è arrondissement de HCM-ville se développent plus calmes pendant qu'ils écoutent des ballades d'amour de Trinh Cong Son.
(18-03-2009)
HCM VILLE - Le feu compositeur Trinh Cong Son, dont les chansons d'amour ont inspiré beaucoup de générations des romantiques, a maintenant un auditoire différent – les crocodiles.
Les milliers de sauriens à la ferme de crocodiles de Hoa Ca dans le 12è arrondissement de HCM-ville se développent bien en écoutant les ballades d'amour du compositeur.
Ton That Hung, le propriétaire de la ferme, a appris la technique dans une ferme de vaches au Japon.
“Les vaches ont été affectées par la musique”, a-t-il dit. « Elles se sont développées plus vite, ont eu un caractère doŭ et une viande plus savoureuse.
“J'ai décidé d'employer la technique après qu'un ami à moi ait joué de la musique à ses porcs.”
Dans chaque coin de la ferme, où 20.000 crocodiles sont élevés, il a installé un haut-parleur, qui est lié à un amplificateur. Tous les matins, vers 8 heures, les mélodies romantiques douces des chansons de Trinh Cong Son résonnent à travers le paysage.
Les crocodiles écoutent la musique pendant quatre heures par jour avant le grand repas. Puis le concert reprend vers 2 heures de l’après-midi.
Les “crocodiles, comme d'autres reptiles, sont fâchés quand les gens les dérangent et ils se heurtent souvent aŭ objets de façon aléatoire” dit-il “leur peau est endommagée, la valeur pour l'exportation en est affectée.”
Hung dit que depuis qu'il a commencé à jouer la musique, les crocodiles sont devenus plus dociles quand les préposés ou les touristes s’approchent des camps.
“Toutes les fois que je joue la musique, la plupart des crocodiles tournent leur tête vers les haut-parleurs” dit-il.
Nguyen Dang Nghia, directeur du centre pour la Science et la technologie avançées d'agriculture de HCM-ville, dit que le fait d’écouter la musique douce a apaisé les crocodiles et a rendu leurs nerfs plus stables.
“Ils mangent plus et produisent la viande de meilleure qualité” a-t-il dit.
La musique aide également les crocodiles-mères à mieŭ couver leurs oeufs et elles prennent un meilleur soin de leurs bébés.
Hung dit qu’il a choisi les créations de Son parce qu'il aime sa musique et aussi parce que le tempo calmant et les voix féminines étaient semblables à une berceuse.


VNS 

Thursday, January 29, 2009

La rentrée - La reeniro de la klasoj


Je reproduis ce texte d'Anatole France, que j'ai étudié par coeur dans mon enfance. Grâce à Google je l'ai retrouvé et je le traduis en Espéranto pour mes amis espérantistes.
Jen estas skribaĵo de Anatole France, kiun mi lernis parkere kiam mi estis knabo. Dank'al Guglo, mi retrovis ĝin kaj tradukis ĝin esperanten por miaj amikoj.


La rentrée
Je vais vous dire ce que me rappellent tous les ans, le ciel agité de l’automne, les premiers dîners à la lampe et les feuilles qui jaunissent dans les arbres qui frissonnent ; je vais vous dire ce que je vois quand je traverse le Lŭembourg dans les premiers jours d’octobre, alors qu’il est un peu triste et plus beau que jamais ; car c’est le temps où les feuilles tombent une à une sur les blanches épaules des statues.
Ce que je vois alors dans ce jardin, c’est un petit bonhomme qui, les mains dans les poches et sa gibecière au dos, s’en va au collège en sautillant comme un moineau.
Ma pensée seule le voit; car ce petit bonhomme est une ombre; c’est l’ombre du moi que j’étais il y a vingt-cinq ans. Vraiment,il m’intéresse, ce petit: quand il existait, je ne me souciais guère de lui; mais, maintenant qu’il n’est plus, je l’aime bien.
Il valait mieŭ, en somme, que les autres moi que j’ai eus après avoir perdu celui-là. Il était bien étourdi; mais il n’était pas méchant, et je dois lui rendre cette justice qu’il ne m’a pas laissé un seul mauvais souvenir; c’est un innocent que j’ai perdu: il est bien naturel que je le regrette; il est bien naturel que je le voie en pensée et que mon esprit s’amuse à ranimer son souvenir.
Il y a vingt-cinq ans, à pareille époque, il traversait, avant huit heures, ce beau jardin pour aller en classe. Il avait le coeur un peu serré: c’était la rentrée.
Pourtant, il trottait, ses livres sur son dos, et sa toupie dans sa poche. L’idée de revoir ses camarades lui remettait de la joie au coeur. Il avait tant de choses à dire et à entendre! Ne lui fallait-il pas savoir si Laboriette avait chassé pour de bon dans la forêt de l’Aigle ? Ne lui fallait-il pas répondre qu’il avait, lui, monté à cheval dans les montagnes d’Auvergne? Quand on fait une pareille chose, ce n’est pas pour la tenir cachée. Et puis c’est si bon de retrouver des camarades! Combien il lui tardait de revoir Fontanet, son ami, qui se moquait si gentiment de lui, Fontanet qui, pas plus gros qu’un rat et plus ingénieŭ qu’Ulysse, prenait partout la première place avec une grâce naturelle!
Il se sentait tout léger, à la pensée de revoir Fontanet. C’est ainsi qu’il traversait le Lŭembourg dans l’air frais du matin. Tout ce qu’il voyait alors, je le vois aujourd’hui.
C’est le même ciel et la même terre; les choses ont leur âme d’autrefois, leur âme qui m’égaye et m’attriste, et me trouble; lui seul n’est plus.
C’est pourquoi, à mesure que je vieillis, je m’intéresse de plus en plus à la rentrée des classes."
Anatole France
Le livre de mon ami

La reeniro de la klasoj
Mi estas dironta al vi kion memorigas al mi ĉiujare, la agitita ĉielo de l’aŭtuno, la unuaj sublampaj vespermanĝoj kaj la flaviĝintaj folioj en la tremetantaj arboj; mi estas dironta al vi kion mi vidas kiam mi transiras Luksemburgan Parkon dum la fruaj tagoj de oktobro, kiam ĝi estas iomete trista kaj pli bela ol iam ajn; ĉar jam venis la tempo kiam la folioj falas unu post la alia sur la blankajn ŝultrojn de la statuoj. Kion mi tiame vidas en ĉi tiu parko, estas malgranda knabo kiu, la manoj en la poŝoj kaj sia sako ĉe la dorso, iras al la lernejo saltetante kiel pasero.
Nur mia penso vidas lin; ĉar ĉi tiu etulo estas ombro, la ombro de mi mem dudek kvin jarojn antaŭe. Vere, li interesigas min, ĉi tiu etulo: kiam li ekzistis, mi apenaŭ prizorgis pri li; sed, pro tio, ke nun li ne plu estas, mi amas lin.
Ĉion konsiderante, li estis pli bona ol la aliaj mi mem kiujn mi havis post kiam mi perdis tiun ĉi. Li ja estis sencerba; sed li ne estis malica, kaj mi devas agnoski lian meriton, ke li lasis al mi neniun malbonan memoraĵon; estas senpekulo kiun mi perdis: estas tre nature, ke mi bedaŭras lin; estas tre nature, ke mi vidas lin en penso kaj ke mia spirito amuziĝas revivigi lian memoron.
Dudek kvin jarojn antaŭe, je la sama epoko, li transiris, antaŭ la oka, ĉi tiun belan parkon por iri en klason. Li havis sian koron iomete premita: estis la reeniro de la klasoj.
Tamen, li saltetis, kun siaj libroj sur sia dorso kaj sia turbo en sia poŝo. La ideo revidi siajn kamaradojn donis al li ĝojon en la koro. Li havis tiel multe da direndaj kaj aŭdendaj aferoj! Ĉu li devas scii ĉu Laboriette vere ĉasis en la arbaro de la Aglo? Ĉu li devas respondi, ke li mem rajdadis ĉevalon en la Auvergne montaro? Kiam oni faras tian aferon, ne estas por gardi ĝin kaŝita. Kaj estas tiel bone retrovi siajn kamaradojn! Kiom li sopiras revidi sian amikon Fontanet, kiu tiel ĝentile lin mokis, Fontanet kiu, ne pli granda ol rato kaj pli lerta ol Ulysses, okupis ĉie la unuan lokon kun natura gracieco!
Pensante revidi Fontanet, li sentis sin tiel leĝera. Tiele ĝi transiris Luksemburgon en la freŝa aero de l’mateno. Ĉion, kiun li tiam vidis, mi vidas hodiaŭ.
Estas la sama ĉielo kaj la sama tero; la objektoj havas sian animon de antaŭo, kiu ĝojigas kaj malfeliĉigas min, kaj prizorgigas min; nur li ne plu estas.
Pro tio, ju pli mi maljuniĝas, des pli mi interesiĝas pri la reeniro de la klasoj.”


Anatole France
La libro de mia amiko
Elfrancigis Nguyen Xuan Thu

Tuesday, January 27, 2009

La preĝo de la arbaro

Mi ĵus legis en la numeroj 320 kaj 322 de la revuo Xua va Nay (Hieraŭ kaj Hodiaŭ) – iu revuo pri historio – du artikolojn pri la urbo Da Lat (sud Vjetnamio). Estis publikigita foto de ligna tabulo, montranta la poemon “Preĝo de la Arbaro”. La tabulo ŝajnas ekzisti en la jaroj 1930. Sed pro detruo far la tempo kaj la eventoj, ĝi delonge ne plu ekzistas, sed iu loĝinto de Da Lat urbo, s-ro Luong Hoe (93-jaraĝa, ankoraŭ vivanta) kopiis la tekston en sia notlibreto kaj fotis la tabulon. La teksto estis montrita en la revuo. Oni scias nek la nomon de la aŭtoro, nek ĝia deveno.
Pro intereso al la franca kulturo, mi provis serĉi per Guglo serĉilo kaj hazarde trovis 2 retejojn kiuj reproduktas la poemon. Mi tre feliĉas klare legi la tekston kaj havi konfirmon de ĝia ekzisto. La du posedantoj de la retejo al kiu mi min turnis, respondis al mi ke temas pri poemo ĉu kopiita de iu revuo sen mencio de la aŭtoro, ĉu buŝe transdonita de maljuna arbohakisto ĉirkaŭ dudek jarojn antaŭe. Nur unu informo t.e. ke ĝi estis montrita ĉe la enirpordo de la pavilono de Jugoslavio de la Universala Ekspozicio de 1937 en Parizo.

Estas interese noti, ke la prizorgo pri la protektado de la medio datiĝas de pli ol 70 jaroj. Por la esperanta komunumo, mi prezentas la foton de la tabulo kaj mian tradukon de la poemo.
Homo!
Mi estas la varmo de via hejmo
dum frostaj vintraj noktoj,
la ombro amika kiam brulas la somera suno.
Mi estas la ĉarpentaĵo de via domo,
la planko de la tablo.
Mi estas la lito en kiu vi dormas kaj
La ligno per kiu vi faras viajn ŝipojn.
Mi estas la tenilo de la sarkilo
kaj la pordo de via ĉirkaŭbarilo.
Mi estas la ligno de via lulilo
kaj de via ĉerko.
Aŭdu mian preĝon,
Ne detruu min!

Monday, January 26, 2009

Tradicia Tet-festo


Okaze de la vjetnama novjaro, mi havas plezuron prezenti al vi artikolon skribitan de mia kolegino, s-ino Nguyen Thi Ngoc Lan pri tiu tradicia festo.
Monatoj laŭ la Luna Kalendaro
Krom la komuna kalendaro uzita en la tuta mondo, vjetnamoj, ĉefe agrikulturistoj, komercistoj kaj budhistoj uzas la lunan kalendaron, laŭ kiu la jaroj, monatoj kaj horoj havas la nomojn de 12 bestoj, nome Ti (muso), Suu (bubalo), Dan (tigro), Mao (kato), Thin (drako), Ti (serpento), Ngo (ĉevalo), Mui (kapro), Than (semio), Dau (koko), Tuat (hundo) kaj Hoi (porko).

La jara aktiveco de agrikulturistoj kaj malgrandaj komercistoj estis menciitaj en jenaj versoj1:
La 1an monaton estas la tempo de ripozado kaj amuziĝo.
La 2an monaton estas plantataj faboj, fazeoloj, batatoj, terpomoj kaj melogomoj.
La 3an monaton diverspecaj faboj estas ŝirkolektitaj kaj sekigitaj.
La 4an monaton, bubalojn kaj bovojn oni aĉetas.
La feston de la 5a monato oni celebras.
La 6an monaton, komercistoj negocias pri longanoj.
La 15an de la sepa monato okazas la ceremonio de absolvo por mortintoj.
La 15an de la oka monato okazas la Mezaŭtuna Festo .
La 9an monaton, kaki-fruktojn oni komercas.
La 10an monaton, rizon kaj kotonon oni vendas.
La 11an kaj 12an monatojn kampo-laboro kaj komerco komplete finiĝas.



Tet-festo
La vjetnama Tet-festo, kiu estas la luna novjaro okazas je diversaj datoj, en januaro aŭ februaro. La ĉijara Novjaro, tiu de «Bubalo », okazos la 26an de januaro 2009.

Tet-festo daŭras 4 tagojn, sed oficistoj, laboristoj kaj laborantoj havas nur 3 feriajn tagojn ; lernejanoj kaj studentoj havas 7. En metio-vilaĝoj laboro komenciĝas post la 10a tago, sed komercistoj profitas de la festo por gajni monon , agrikulturistoj havas longan liberan tempon.
Post Tet-festo, multaj vilaĝoj celebras en la 1a kaj 2a monatoj siajn proprajn festojn, en kiuj partoprenas multaj homoj de lokaj kaj proksimaj vilaĝoj kaj ankaŭ de diversaj urboj.
La 23an de la lasta monato de la malnova jaro, tri hejm-genioj (1 ina kaj 2 viraj) iras al la ĉielo raporti al la tiea reĝo pri la surtera mondo kaj pri la familioj, en kiuj ili vivas. Tiam, dommastrinoj oferas al ili 3 vivantajn, karpojn kiel veturilojn, 3 paperajn ceremoniajn kapvestojn, paperan monon, specialan rizkukon, glurizon kuiritan vapore kaj aliajn bongustajn manĝaĵojn. Post kiam la bastonetoj de incenso brul-konsumiĝis sur la pleto de oferaĵoj, ili bruligas paperaĵojn kaj lasas la fiŝojn en riveron. Tiam la hejm-genioj ekveturas al la ĉielo.
Kelkaj tagoj antaŭ Teto oni vizitas la tombojn de praularo, gepatroj kaj mortintaj familianoj por inviti ilin al la domo de la unua filo, kiu zorgas pri la kulto de praularo, por partopreni en la familia bankedo, kiu estas oferaĵo al ili kaj samtempe jarfina festeno.
Post kiam la loĝejoj estas purigitaj, gedommastroj aranĝas sur altaroj oferaĵojn al la mortintoj. En tiu festeno partoprenas ĉiuj familianoj, eĉ tiuj kiuj laboras aŭ loĝas en foraj lokoj aŭ eksterlandoj. Por povi reveni al Hanoj ĝustatempe, ili devas aĉeti biletojn de diverspecaj veturiloj unu monaton antaŭe. De tiu vespero ĝis la 4a tago de la Novjaro bastonetoj de incenso bruliĝas kon-tinue sur la altaroj.
En Hanojo, post la festeno, junuloj kaj mezaĝuloj iras piede (ĉar veturilo ne trafikas tiam) al la urbocentro, kie troviĝas la la lageto « Redonita Glavo » (estas interesa historia legendo pri ĝi) por rigardi spektaklojn prezentitajn sur kelkaj scenejoj provizore starigitaj ĉirkaŭ la lago kaj ankaŭ en aliaj lokoj ĝis noktomezo. Tiam la novjaraj bondeziroj de la Ŝtata prezidanto estas disaŭdigataj kaj artfajraĵoj aperas sur la ĉielo. La ĉirkaŭaĵo de la lageto estas tiom plen-plena de homoj, ke estas malfacile moviĝi. Antaŭ longe oni kutimas pluki branĉetojn kiel specon de amuleto, sed tio estis jam malpermesita por ne malutili al la naturo.
Poste oni revenas hejmen kiel la unuaj vizitantoj en la novjaro. Tiuj personoj estas kelkfoje elektitaj antaŭe laŭ ilia luna naskiĝjaro. Maljunuloj kredas, ke ili povas alporti aŭ bonan aŭ malbonan ŝancon al la vizititaj familioj. Pro tio, ĝenerale oni ne volas esti tiu. Okazis, ke unujare mi neintence estis tiu, kaj bonŝance, mi alportis bonajn sukcesojn al ĉiuj karuloj de la amikino, kiun mi vizitis. Pro tio, ŝi elkore dankis min kaj petis min fari same la sekvantan novjaron.
Dum Teto2, oni vizitadas familianojn, parencojn kaj intimajn amikojn por deziri al ili feliĉon, sukcesojn kaj prosperon, kaj oferi monon3 al maljunuloj kaj infanoj . Piaj budhistoj iras al pagodoj por prezenti oferaĵojn kaj preĝi por la sekureco kaj feliĉo de siaj familianoj. La 15an tagon de la novjaro, multaj faras pilgrimadon al foraj lokoj.
Teto estas la plej grava tradicia festo, kiun homoj de ĉiuj aĝoj en la tuta lando solene celebras kaj ĝuas kun plezuro, kaj estas ankaŭ la okazo por la kunveno de la anoj de grandaj familioj (konsistantaj el tri aŭ kvar generacioj). Ili kune esprimas sian dankemon kaj faras omaĝon al sia praularo kaj aliaj mortintaj familianoj. Tio estas la moralo « Trinkante akvon, rememori la fonton » de vjetnamoj. Teto estas ankaŭ la tempo por ĉiuj homoj ripozi post unujara peniga laborado kaj prepari sin por la sekvanta, esperante, ke ĝi alportos bonan ŝancon, sukcesojn kaj prosperon.
1. Tiujn versojn lernejanoj de mia generacio lernis parkere en elementaj lernejoj. Kelkaj el ili estas ankoraŭ veraj, sed multaj ŝanĝoj okazis en moderna vivo.
2. La vorto »Teto » estis aldonita de s-ro Renato Corsetti al “azia terminaro” en 2008.
3. Monofero estas laŭ kutimo bondeziro adresata al maljunuloj kaj infanoj. La sumo estas metita en ruĝa koverteto kun bela bildo.



Nguyen Thi Ngoc Lan

La Prière de la Forêt

Je viens de lire dans les numéros 320 et 322 de la revue Xua và Nay (Hier et aujourd'hui) - une revue sur l'histoire - deŭ articles sur la ville de Dalat (sud Vietnam). On y a publié la photo d'un panneau montrant le poème "Prière de la Forêt". Le panneau devait exister dans les années 1930. Vu les ravages du temps et des évènements, il n'existe plus depuis longtemps, mais un ancien habitant de Dalat, M. Luong Hoe (encore vivant, 95 ans) en a copié le texte dans son carnet. Le texte a été reproduit dans la revue. Nul ne connait ni le nom de l'auteur, ni son origine.

Par intérêt à la culture francaise, j'ai essayé de chercher par le moteur de recherche Google et je suis tombé sur 2 sites reproduisant ce poème. Je suis très heureŭ de lire le texte en clair et avoir la confirmation de son existence.
Les deŭ administrateurs des sites aŭquels je me suis adressé, m’ont répondu qu’il s’agit d’un poème soit recopié d’une revue sans mention de l’auteur, soit transmis oralement par un vieŭ bûcheron voilà une vingtaine d'années. Une seule indication, c’est qu’il figure sur la porte d’entrée du pavillon yougoslave, à l’exposition universelle de 1937 à Paris.
Il est intéressant de noter que le souci de la protection de l’environnement date depuis plus de 70 ans.
J’ai le plaisir de vous présenter la photo du panneau représentant le poème et sa transcription faite par l’ancien habitant de Dalat (identique au texte figurant sur le site internet).


LA PRIÈRE DE LA FORÊT

Homme !
Je suis la chaleur de ton foyer
par les froides nuits d’hiver,
l’ombrage ami
lorsque brûle le soleil d’été.
Je suis la charpente de ta maison,
le plancher de la table.
Je suis le lit dans lequel tu dors
et le bois dont tu fais les navires.
Je suis le manche de la houe
et la porte de ton enclos.
Je suis le bois de ton berceau
et de ton cercueil.
Ecoute ma prière,
Ne me détruis pas !