Tuesday, November 4, 2008

Verkisto Nguyen Tuan parolas pri fo-o (vjetnama tradicia nudelsupo)

Noto: Gastronomio – sperta ŝatado pri delikataj manĝaĵoj – estas parto de nacia kulturo, samkiel muziko, poezio, teatro ktp. Ni intencas malfermi rubrikon pri gastronomio, per prezentado de tipikaj vjetnamaj manĝaĵoj inter aliaj la plej famkonata sendube estas la fo-o - vjetnamlingve Phở ( prononcu / fo / ), supo preparita kun platkuko de rizo kaj bovaĵo aŭ kokaĵo kaj kelkaj ingrediencoj.
Delonge fo-o estas ege ŝatata de nia popolo. Preskaŭ neniu vjetnamo ne manĝas fo-on – manĝeto bongusta, modere kosta, taŭga por ĉies gusto, por iu ajn aĝo, tiel por riĉuloj kiel por malriĉuloj… De kiam ĝi ekzistas, de kie ĝi devenas, tio ankoraŭ restas plu konfirmenda kaj studenda afero (eble, ĝi devenas de la Norda parto de nia lando, tiel ke multaj Sudanoj kutimas nomi kelkajn fo-ojn „Norda fo-o”). De nememorebla tempo, fo-o iĝis nacia manĝaĵo de nia popolo, kaj multaj fremdlandanoj jam ankaŭ konas la vjetnaman fo-on. Dum sia vivo, fama verkisto Nguyen Tuan skribis longan eseon pri fo-o.
Antaŭ ol prezenti konkretajn receptojn, ni invitas vin legi mallongigitan parton de lia eseo pri tiu frandaĵo.

„…Fo-o estas glate mangebla dum ajna momento de la tago: frumatene, tagmeze, posttagmeze, vespere kaj malfrue en la nokto, je iu ajn momento, ĝi manĝeblas ankaŭ. Dum tago, manĝi kroman bovlon da fo-o similas al - dum intima interparolado -, infuzi kroman tekrucon por kungustumi kun siaj amikoj. Ŝajnas ke neniu havas koron rifuzi al konatulo invitanta vin manĝi bovlon da fo-o. Fo-o helpas puran kaj honestan homon havigi sufiĉan kondiĉon por esprimi sian bonkorecon al siaj amikoj, estante konvena por sia eta sakmonujo. Fo-o estas ankaŭ genia pro tio, ke manĝante ĝin dum ajna sezono, ni ankaŭ trovas profundan kaj subtilan sencon. Manĝinta unu bovlon dum suna sezono, ni ŝvitas, kaj kiam milda vento trapasas tra vizaĝo aŭ dorso, ŝajnas ke la Ĉielo nin ventumas. En malvarma hiberno, manĝita varma bovlo da fo-o denove ruĝigas niajn senkolorajn lipojn. Dum hiberna tago de malriĉulo, fo-bovlo valoras kiel subŝtofigita vesto sur la korpo. En hiberna nokto tiu, kiu ĵus manĝis fo-on, sin konsideras kiel englutinta la tutan vatitan kovrilon kaj kredas, ke li povas trankvile dormi ĝismatene, por alfronti plikuraĝe morgaŭan laboron.
… Ek de kelktempo, ni emas paroli pri la vjetnama realo, pri problemo de la vjetnama realaĵo, pri la karakterizaĵoj de Vjetnamio en ĉiu kondiĉo de sia antaŭenpaŝo. Mi trovas ke inter la miloj kaj miloj da abundaj realoj de la vjetnama popolo, estas realo kiun ĉiutage malmulte da homoj havas koron disigi, tio estas la fo-realo. Tiu fo-realo integriĝas en la grandegaj realoj de la nacio. En trembrila akvoguto troviĝas tuta fabelo de la suno; en la manĝaĵo oni povas pli larĝe vidi altnoblajn, kvietajn kaj ĝojajn aĵojn en nia vastega, riĉa kaj gajaspekta lando. Mi vidas ke nia Patrujo havas altegajn montojn senfine sinsekvantaj, senfine longegajn riverojn, tre tre profundajn marbordojn, kuraĝajn vjetnamajn homojn konstruantajn gloran historion kaj sanktajn ellaboraĵojn kiel Dien Bien Phu venko, sed apud tiuj ĉi, mi scias ke mia Patrujo havas ankaŭ la fo-on…”
El “Receptaro de 20 fo-specoj” (mallongigita) Redaktis: Dinh Vu, Centro de Komerca Scienc-teĥnika Informado, Hanojo, 1989. esperantigis Nguyen Xuan Thu

No comments:

Post a Comment