La programprezentanto proponis 4 kriteriojn por fariĝi mondcivitano.
1. Oni devas fieri pri sia nacia identeco: havi bonan konon de la historio, la kuturo de sia propra lando; bone regi la nacian lingvon.;
2. Oni devas esti bona nacia civitano, respekti la leĝon.
3. Oni devas havi plenan konscion pri la nuntempaj mondaj problemoj: lukto por la paco, kontraŭ malsato, analfabetismo, terorismo, prezervado de la natura medio, defendi la homajn rajtojn, ktp;
4. Oni devas scipovi fremdan lingvon. Kaj fremda lingvo estas sinonimo de angla lingvo.
Karaj esperantistoj el la mondo, mi petas vin doni vian komenton pri tiuj 4 kriterioj, speciale pri la kvara. Ĉu homo ne scianta la anglan lingvon povas pretendi al mondcivitaneco?

Viajn komentojn, mi publikigos en nia retejo http://e.vea.vn
Dankon