Thursday, July 28, 2011

Mia neforgesebla instruistino

Tiu artikoleto estas mia hejmtasko por la RITE kurso organizita de edukado.net 
Temas pri memoraĵoj datitaj de la fruaj 1950 jaroj en Hanojo. Tiom delonge!
Mi neniam vizitis Britujon, sed mi scias multe pri Britoj kaj Britujo. Dank’al sinjorio Mallein. Ŝi ne estis mia unua instruisto de la angla, sed ŝi estas la plej memorinda, ĉar ŝi ne nur tre bone instruis la lingvon, sed ankaŭ donis al siaj lernantoj sciojn pri la vivo, kulturo, moroj kaj kutimoj de la britoj.

Tiel mi scias, ke en Hyde Park de Londono inter multaj vidindaĵoj, troviĝas la “angulo de la oratoroj”, kie iu ajn povas libere paroli senlime starante sur malaltaj podioj. Mi ankaŭ scias, ke la denaskuloj en la orienta parto de Londono havas specialan akĉenton, nomitan cockney, kiu tute diferencas de tiu de la restantaj partoj de la ĉefurbo. Mi kaj miaj samklasanoj tre miris pri la duetaĝulo-busoj de Londono kaj revis trovi moneron en pudingo, ĉar oni kredis, ke la trovinto de monero kaŝita en pudingo havos bonŝancon. Tiuj rakontoj – inter multe da aliaj – montras kiel instruante la anglan lingvon, ŝi donis al ni la unuajn nociojn pri la kulturo de la angla popolo.

Kiel ŝi povis tion fari? Tute simple: Ŝi ne instruas kiel normala instruisto, ŝi aktoras! Per gestoj, mimikoj, desegnoj eĉ kantoj, ŝi sukcesis komprenigi la enhavon de la teksto, kiu estas elirpunko por pliaj rakontoj celantaj interesigi la lernantojn al diversaj aspektoj de la brita kulturo kaj lernigi la lingvon per amuza metodo. Ŝiaj lecionoj estis tiel interesaj, ke ni – la lernantoj – bedaŭras kiam pro iu kialo, ŝi forestas. Tio estas la malo de kio okazas kiam aliaj instruistoj de la mezlernejo ne ĉeestas. Oni parolas preskaŭ tute angle dum la leciono, oni ne tradukas francen, oni ne lernas longajn listojn da vortoj, ne parkeras la neregulajn verbojn. Pri gramatikaj reguloj oni nur faras konkludon post analizo de la teksto. Kvankam ŝi estas francino, ŝi ne malkaŝas francan akĉenton parolante la anglan.

Tiu bela epoko daŭris nur du jarojn. Poste, mi havis aliajn instruistojn, mi konatiĝis kun novaj instruaj metodoj: la varmigado, la cerbumado, la kviza metodo ktp. Ĉiu instruisto, ĉiu metodo havas sian novecon, sed sinjorino Mallein estas la nura instruisto, kiu lasis al mi tiom da memorindaĵoj.
De ŝi mi lernis ne nur la lingvon, sed ankaŭ kiel instrui. La ĉefa mesaĝo estas: Sciu kapti la atenton de viaj lernantoj, ekde la komenco. Kaj dum mia aktiva vivtempo, mi ĉiam provis interesigi mian aŭskultantaron per diversaj rakontoj, anekdotoj pli malpli rilataj al la ĉefa temo. Kaj kia plezuro kaj rekompenco por la instruanto/preleganto vidi ĉies okulojn fikse rigardante la parolanton en senbrua klasĉambro aŭ aŭditorio.

Tuesday, July 26, 2011

Pianissimo - Balado pri mia amo - Pastoralo

Jen estas tri el multaj poemoj verkitaj de vjetnama poeto, esperantisto Dao Anh Kha.


Pianissimo


Sit, silenton
Momenton
Mutu, kara
Lasu vin
Sub la pin'
Konfesi sen tumulti
Nur aŭskulti
En la rara
Minut'
Kanton de flut'
Malavara...


En noktomeza
Densa nigro
La malpeza
Pigro
Portu nin
Kiel barko al la ravin
De la ĉarmo
Sen fin'
Jen, harpo sen vakarmo
Nokta ros'
Base gutas
Dum aldotone flutas
Kasata
Adorata
Roz'...


Jen birdoduo en poz'
Pretas por la apoteoz'
Du kolomboj
Amobomboj
Sur la pin kresto
En sia nesto
Sin kaptuŝas lule
Lude kaj rukule...


Jen, for la skrupulojn
Fermas la okulojn
La firmament'
En plenkonsent'
Sekunda
Kaj profunda
El la koro virta belo virga
Anstataŭ drogaj pipoj
Malvolviĝas
Kaj premiĝas
Dolĉaj lipoj...




Balado pri mia amo


En fruaj jaroj miaj panjo tre malsanis
Nu lakto ne sufiĉis kaj ne mankis larmo
Alies ammoj baldaŭ venis pro l'alarmo
Pri l'vart senpaga oni tamen ne rikanis


L'unuan fojon vidis mi strebem'
Ke panjo mia pli grandas ol si - mem


¯


En junaj jaroj miaj oni tre malriĉis
Malmultis rizo dum abundis ŝerco gajo
Najbaroj venis al ni kun batalo frajo
Min oni rulis lukte kaj plej krude kisis


¯


Ĉe tia vido trafis min la kompren'
Ke hejmo mia pli granda ol ĝi - mem


¯


Dum mia adolesko mia land' militis
Ve kontraŭ Francoj kaj mi partizan'
Batalis tamen apud franc - kompan'
Kaj li surfronte jam mortfali ne hezitis


Perdinte lin - mem trovis mi kun kortrem'
Ke klando mia pli grandas ol ĝi - mem


¯


De mia enamigo mi konis ja vivon novan
Dividi en du ĉion kaj revojn duobligi
En solo duonspiri en zorgo sin prodigi
Preferi plagon ol alies sorton povran


Ĉe tia enparigo sciis mi sen dubem'
Ke amo mia pli grandas ol mi - mem


¯


Ĉe mia maturiĝo Mondo pli vastas
Per lingvo kurioza mi vojaĝas en for'
Kun koroj plej diversaj ligiĝas la kor'
Fratiĝas homoj eĉ se oni kontrastas


De tio al konkludo venas mi sen solen'
Ke vivo mia pli grandas ol ĝi - mem




Pastoralo


Al Cveta Stamenova
ĉe la denova renkonto en Proprad 1986




- Ho kiom kiom da jaroj pasis
Velkis memor'
Ĉu tiel tiel frivole lasis
Spurojn en kor'


- Ne
Kovis plue plue la tempocindro
De vintro al vintro
La sentokarbon
Kaj
Dormis froste froste la frua semo
Sub la neĝo greno
Promesis garbon


- Disigite du rojoj foren disen fluis
Rokblokojn eĉ skuis
Fariĝis riveroj
Nun hazarde ĉu rendevue ambaŭ venis
Ĉar maro nin benis
Al samaj ag-sferoj


- Nu tempo, patrino de l'printempo
Vi kante glore kaj humile
Portu al si miajn florojn
Ĉar frue baldaŭ eĉ tuj morgaŭ
Mi krude fugos kaj flugile
Nur kunportos rememorojn


Sed tiom kiom da jaroj pasos
Buntos memor'
Kaj tiel kiel trembrilajn lasos
Perlojn en kor'