Aidoso – Viruso de antaŭjuĝo damaĝas pli ol la malsano mem. Artikolo aperinta en centoj da gazetoj, revuoj kaj tttejoj en Brazilo kaj en la mondo.


José de Paiva Netto*, ĵurnalisto, radkronikisto kaj verkisto. Li estas direktoro-prezidanto de LBV.



La homa organismo estas la plej eksterordinara maŝino en la mondo. Eĉ tiel, ĝi foje paneas. Tamen, kun Amo, eĉ kuraciloj prezentas pli bonan rezulton.


Niaj Gefratoj, kiuj suferas pro la viruso HIV, kaj tiuj, kiuj suferas de aliaj malsanoj, ĉu korpaj, ĉu mensaj, ĉu spiritaj, bezonas unue Fratan Amon, kune kun medicina ĝusta helpo. Se homo sentas, ke li estas humane apogata, tiam li kreas iaspecan tre fortan internan reziston, kiu helpas lin resaniĝi aŭ pacience elteni doloron. Mi kutimas aserti, ke viruso de antaŭjuĝo damaĝas pli ol la malsano mem.

Al tiuj, kiuj suferas forlason fare de malnovaj kolegoj, fare de amikoj de intelekteca diskutado kaj eĉ fare de plej karaj familianoj, jen mi prezentas la konsolon de ĉi tiuj vortoj de Dom Paulo Evaristo Arns, Emerita Kardinalo-Ĉefepiskopo de San-Paŭlo, Brazilo, en lia kortuŝa verko De Espero al Utopio ― Atesto pri Vivo: "Dia graco neniun forgesas kaj ne obeas surbrustan identigilon. Sufiĉas rememori la duan ĉapitron de la libro Genezo, kaj senti, kiel la Dia blovo enŝovas vivon en la homon kaj donas al li kiel kunulon Esperon por la tuta vivo. (...) Fakte, la mondo apartenas al Dio, kaj Dio ĉeestas en la koro de ĉiu homo, eĉ se li ne sentas Lin aŭ ne esprimas tion pri Li laŭte. (...) Utopio estas la kunigo de ĉiaj esperoj por plenumado de komuna revo. Se oni plenumas tiun revon, tiam oni konstruas ian novan realaĵon”.

For de Frata Amo, aŭ Respekto, se tiel oni emas kromnomi ĝin, la Homo neniam scipovos vivi en Ekumena, Altruisma, Solidara Socio, ĉar lia ekzistado reduktiĝos al terura "universo", nome la malgrandanima "universo" de egoismo. Pro tio, la franca pensulo kaj sociologo Augusto Comte (1798-1857) skribis: “Vivi por aliaj homoj estas ne nur leĝo de devo, sed ankaŭ de feliĉo”. Temas pri instruo, kiun iu ajn neniel devas forgesi.

_____________________________________________________

*José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radikomunikanto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro, RJ, Brazilo. Li estas Direktoro-Prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV), aktiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI), de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI Inter), de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de Beletra Akademio en Centra Brazilo, de Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Subŝtato Rio-de-Ĵanejro, de Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de Sindikato de Radikomunikistoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC).