Saturday, November 15, 2008

Inda je respekto kaj admiro

Mi konatiĝis kun ŝi de nelonge, ĵus pli ol unu monato. Ŝi kontaktis min per Skajpo kaj mi tuj akceptis. De tiam, unu aŭ du fojoj po semajne, ni perskajpe babiladas, pri ĉiuj temoj, pri homoj, naturo, literaturo, muziko, psikologio, ktp... kaj certe pri Esperanto.
Tio ne estus rakontinda se mi ne sciigus al vi, ke ŝi estas blindulino kaj lerte uzas komputilon. Temas pri esperantistino el Pollando, s-ino E.S., loĝante proksime de Varsovio. Kiam ŝi estis 10-aĝa, ŝi perdis vidkapablon pro kuracista eraro. Kompare kun denaskaj blinduloj, ŝi havas avantaĝon memori ĉion, kion ŝi ja vidis kaj pro tio, havas de la mondo malsaman imagon .
Post 11 jaroj da lernado en lernejo por blinduloj, ŝi daŭrigis sian studadon kun vidkapabluloj. Transpasinte ĉiujn malfacilaĵojn, ŝi ĉiam volas sinteni kaj esti traktata kiel normala homo. Esperanto kaj informatiko fariĝas por ŝi potencaj iloj por integriĝi en la socio kaj disvolvigi siajn kapablecojn. Ŝi esperantiĝis 25 jarojn antaŭe, kiam ŝi estis 25-aĝa. Ŝi tre lerte parolas Esperanton. Ŝi partoprenis en kelkaj esperantaj kongresoj en Pollando kaj en najbaraj landoj kaj havas multajn korespondantojn. Kelkaj jaroj antaŭe, ŝi eklernis informatikon kaj bone regas komputilon. Per speciala programo, ŝi povas aŭdi ĉion, kion oni vidas sur la ekrano. Nun, per Skajpo, ŝi havas kontakton kun multaj esperantistoj el la mondo. Eĉ nun, ĉiu dimanĉe matene, ŝi sekvas kurson de informatiko. Ŝi estas leganta brajlan libron pri turka kulturo pruntita el Varsovia biblioteko.
Miaj kolegoj en nia grupo “Vojaĝo” jam havis okazon babili kun ŝi. Unu post la alia, laŭ alfabeta ordo de nomo, ili sin prezentis kaj havis amikecan mallongan konversacion kun ŝi. Estis por ili la unua fojo, ke ili konversacias per tiu mirakla ilo.
Kiam multaj el ni, vidkapablaj homoj, stagnas en lernado de Esperanto, timas uzon de komputilo, kontentiĝante per la helpo de niaj idoj, la ekzemplo de tiu samideanino el fora Pollando inspiras al ni admiron kaj respekton.


Aŭtuno

Aŭgusto 2005

No comments:

Post a Comment