Sunday, November 30, 2008

Statuosepultado


Jen originala maniero konservi korpon de mortinto: sub formo de statuo. La mistero malkovriĝis nur en la jaro 1983...
Tiuj bildoj ne estas fotoj de malnovaj statuoj. Temas pri originala sepultaĵo, kiun oni povas nomi, laŭ la propono de vjetnama antropologo D-ro Nguyễn Lân Cường, “statuosepultaĵo”. Laŭ PIV, sepulto estas ĉia maniero kiel oni prizorgas la korpon de mortinto laŭ unu el la tradiciaj procedoj ĉu per forlasado, entombigo, kremacio, mumiigo ĉu per senkarnigo. En tiu-ĉi kazo, neniu el la supremenciitaj procedoj estas uzata.

En la pagodo Đậu, distrikto Thường Tín, provinco Hà Tây, 24 kilometrojn sude de Hanojo, troviĝas statuoj de du bonzoj, Vũ Khắc Minh kaj lia nevo Vũ Khắc Trường, kiuj datas de la unua duono de la 17a jarcento.
Fakte la statuoj ne estas ordinaraj statuoj.
Laŭ la popola rakonto, pli ol 300 jarojn antaŭe, Vũ Khắc Minh, la mastrumanto de la pagodo, antaŭ sin profundigi en zenon (kontemplado) dum 100 tagoj, rekomendis al siaj disĉiploj, ke post 100 tagoj, se ili ne plu aŭdas la frapon de ligna sonorilo, ili malfermu la retiriĝejon. Se lia korpo ne putriĝas, oni kovru ĝin per lako; male, oni ĝin enterigu. Fakte, la disĉiploj trovis lin senmove sidanta, neputra, kaj kovris lin per lako.
Por konfirmi aŭ refuti tiun popolrakonkon, en majo 1983, la statuo de Vũ Khắc Minh estis transportita al la Vjetnama Instituto de Arkeologio por antropologiaj mezuroj kaj X-radiografiado. La rezultoj montris ostojn. La statuo pezas 7 kilogramojn kaj ĝi altas 57 centimetrojn en sidanta pozicio.
Normale, tri kondiĉoj nepras por konservi korpon: (1) oni devas uzi ĥemiaĵon; (2) Oni devas eligi viscerojn, cerbon; (3) oni devas meti la korpon en hermetika senaera skatolo.
La rezultoj de la X-radiografiado en 1983 montris, ke ne troviĝas spuroj nek de trepanado, nek de viscer- kaj cerb-eligo; kaj la ostoj, artikoloj nature kunligas sen ajna ligilo.
Tra la 2 mm larĝa fendo, oni trovas la kranon, malplenan spacon, kaj plidikigitan tavolon el miksaĵo de delikata malkompakta tero el termitejo kun lako (rezino de Rhus succedanea L.), segpolvo, pistita kruda papero. La eksteraĵo estas kovrita de bruna lak-tavolo je 0,1 mm dikeco. Sur tiu tavolo, oni almetas maldikegan folion de arĝento kaj fine, travideblan lakon.
Dekoj da jaroj poste, Vŭ Khắc Trường, la nepo de Vũ Khắc Minh ankaŭ sukcesis atingi tiun staton kaj ricevis la saman sepulton. Sed io malsama okaziĝis. Liaj brakoj aspektas nenormale longaj kaj ne eblas fari legeblan radiografaĵon. Observado tra la dorsa fendaĵo montras… du vertebrajn ostarojn! Tiu mistero estis klarigita nur kiam vjetnamaj arkeologoj kelkajn jarojn antaŭe, hazarde malkovris en arkivejo el Francio, dokumentojn sciigante, ke en 1893 okazis inundo kiu difektis la suban duonon de la statuo, kun disiĝo de la dorsvertebroj. Dum restaŭrado far kamparanoj, pro tio, ke al ili mankas anatomaj konoj, ili erare anstataŭigis humerojn per femurostoj. Tio klarigas la nenormalan longecon de la brakoj. Por solidigi la dorsan vertebraron, ili almetis paralele tubon de maljuna bambuo. Plie, pensante bone fari, ili ŝmiris la ostojn per kalka tavolo, kiu kaŭzis katastrofan reflektantan lumon malebligante la korektan legadon de radiografaĵo. Sume, la “blanka” statuo aspektas rigida kaj ne havas tiun naturecon de la “nigra”.
En 2003, la arkeologoj volis fari la restaŭradon en bone ekipita laboratorio, sed la bonzo mastrumanto de la pagodo kaj la vilaĝanoj kontraŭis timante, ke la restaŭrigotaj statuoj trovos lokon en iu muzeo. Pro tio, oni devis restaŭri en la pagodo mem. Post 6 monatoj de intensa laboro en malfacilaj kondiĉoj, ambaŭ statuoj retrovis sian originalan aspekton. Ili tute similas al ties kopioj el gipso kiun oni faris antaŭ restaŭrado, kun tamen tiu malsameco, ke la kopio pezas 24 kilogramojn, dum la originalo nur 7 kilogramojn…

Prononctabelo
VjetnamaEsperanta prononcmaniero
Đậu/daŭ/
Hà Tây/ha tej/
Nguyễn Lân Cường/ngujen lan kuong/
Thường Tín/thuong tin/
Vũ Khắc Minh/vu ĥak minj/
Vũ Khắc Trường/vu ĥak ĉuong/

No comments:

Post a Comment