Wednesday, November 26, 2008

La Malagrablaĵoj de Noa

La originala franca versio troviĝas ĉe la ttt-ejo de Jean-Pierre Petit, fama franca astrofizikisto, talenta desegnisto. Prezentita de Christiane de Merial en sia ipernity blogo.
En la jaro 2005, Dio vizitis Noa-n kiu loĝis ne tre malproksime de la maro kaj diris al li:
“Ankoraŭfoje la Tero fariĝis nevivebla kaj superabunde loĝata kaj mi devas agadi. Vi konstruu arkon kaj kolektu po unu paro el ĉiu estaĵo kaj ankaŭ kelkajn bonajn homojn. Vi havas ses monatojn por tion fari antaŭ ke mi sendos 40 tagojn kaj 40 noktojn daŭrigontan pluvon”.
Ses monatojn poste, Dio malsupren rigardis kaj vidis Noa-n balaantan sian korton sen ajna arko.
- Noa, Li admonis, mi baldaŭ sendos pluvon, kie estas la arko?
- Pardonu min, plorpetis Noa, sed la cirkonstancoj ja ŝanĝiĝis. Mi bezonis permesilon por eki la konstruado de la arko. Mi devis barakti kontraŭ la inspektoro pri la alarm-sistemo pri incendio. Dumtempe, miaj najbaroj kuniĝis en asocio pro tio, ke mi malobeis la regulojn pri disparceligado konstruante arkon en mia korto kaj tiel kaŝonta la videblecon. Oni devis sinturni al akordiganto por havi konsenton. Poste, la Urbanizado prezentis deklaron pri la kostoj de necesaj laboroj por ebligi la arkon iri ĝis la maro. Mi vane klarigis al ili, ke la maro iros al la arko, sed ili ne volis kredi min. Havigi lignon je sufiĉa kvanto estis alia problemo. Asocioj por la protektado de la medio ligiĝis por malebligi la tranĉadon de arboj pretekstante, ke oni estas detruonta la kutiman restadejon de diversaj animalaj specoj kaj tiel ilin endanĝerigonta. Mi provis klarigi, ke male, tiu-ĉi tuta ligno estas uzota por savi tiujn specojn, sed senrezulte. La Societo por la Protektado de Bestoj (SPA), la Monda Fonduso por Sovaĝa Vivo (WWF) kaj Brigitte Bardot senĉese kaj trude premadis pretekstante, ke mi entenus sovaĝajn bestojn kontraŭ ilia volo en por ili tro malgrandaj ĉambroj kaj tiel agante, mi montriĝus kruela kontraŭ la bestoj. Poste la registara agentejo por daŭra disvolviĝo volis lanĉi studadon pri la efekto sur la medio de tiu fama diluvo. Samtempe, mi baraktadis kontraŭ la Administracio pri la dungado de bonvolaj laboristoj en la konstruado de la arko… Mi dungis ilin ĉar sindikatoj malpermesis min laborigi miajn proprajn filojn klarigante, ke mi nur rajtas min turni al altkvalifikitaj laboristoj prefereble ensindikataj. Por plenigi la malfeliĉon, la fisko konfiskis ĉiujn mian havaĵon pretendante, ke mi provis kontraŭleĝe fuĝi el la lando. Plie, sekvis la dogano kiu asertis, ke mi volis translime veturigi agnoskitajn danĝerajn specojn. Do. Dio mia, pardonu min, sed mi eĉ ne scias, ĉu 10 jaroj estus sufiĉaj por finkonstrui tiun-ĉi arkon”.
Subite, la nuboj disiĝis kaj belega ĉielarko aperis. Noa levis sian kapon kaj diris:
- Ho, Dia Moŝto, Vi ne detruos la mondon, ĉu?
- - - Ne necesas. La Registaro sin ŝarĝas pri tio.

Elfrancigis Nguyen Xuan Thu

No comments:

Post a Comment