Tuesday, November 4, 2008

Aktiva legado

Oni ofte kontraŭstaras legadon/aŭdadon kun skribadon/paroladon. Legado kaj aŭdado estas konsiderataj kiel pasivaj agoj, male skribado kaj parolado aperas kiel aktivaj agoj. Tiu diferencigo unuavide ŝajnas logika.
Kelkfoje oni estas maltrankvila. Por pasigi la tempon, oni prenas unu libron kaj komencas la legadon. La okuloj sekvas la liniojn, kaj kiam oni atingas la finon de la paĝo, oni ekrimarkas ke oni nenion komprenis: la legado estis tute aŭtomata dum oni pensis al aliaj aferoj. Tio estas sendube la plej tipa ekzemplo de pasiva legado. La kaŭzo estas la manko de intereso.
Kelkfoje, oni vidas la vortojn aperantajn kaj kaj malaperantajn tiel rapide ke oni ne havas sufiĉe da tempo por pripensi. Estas la kazo de anoncoj en televido. Kaj tio estas intence: la anoncantoj volas ke vi senkondiĉe akceptu iliajn asertojn, ke iliaj varoj estu la plej bonaj, la plej aĉetindaj, la plej taŭgaj por vi. Tio estas alia formo de pasiva legado. La kaŭzo estas la manko de tempo por pripensado, kaj encerbigo per ripetado, ĉar ĉiutage vi legas la samajn vortojn.
La instruistoj ĉiam konsilas al siaj lernantoj: legu ne nur per viaj okuloj, sed ankaŭ per via cerbo! Enpensiĝo estas la ĉefa kondiĉo de efektiva legado. Vi legas interesan romanon. Sur la ekrano de via "ena televido" aperas roluloj. Ili agas, parolas, moviĝas. Vi vidas ilian vizaĝon, ilian fizonomion. Vi aŭdas ilian konversacion. Vi vidas la scenejon: la ĉambron kaj la meblaron. Kiam la aŭtoro priskribas pejzaĝon, vi povas ĉion imagi. La legado iĝas aktiva. Kune kun la aŭtoro, vi partoprenas al la kreado. Vi kunvivas kun la roluloj. Kelkfoje, la eventoj fariĝas emociigaj kaj vi ploras. Tiel vi legas ne nur per viaj okuloj, sed ankaŭ per via cerbo kaj via koro! La romano estas ankaŭ invito al pripensado. Vi povas eltiri el ĝi rimarkojn pri sinteno, etiko, filozofio kaj aliaj konsideroj.
Alia formo de aktiva legado estas legado kun krajono ĉe la mano. Vi substrekas interesajn fragmentojn, vi konsultas vortaron por trovi sencon de novaj vortoj aŭ novajn sencojn de jam konataj vortoj; vi malkovras neatenditajn vortkunmetojn; vi gramatike kaj logike analizas la frazon, vi faras skemojn por pli bone kompreni la aranĝon de la propozicioj, kiel ili interrilatas; vi provas diveni la intencon de la aŭtoro. Tiu formo de aktiva legado preparigas vin al bona skribado.
Mi tre ŝatas la bildon fare de mia amiko Verda Petalo kiam li komparas skribaĵojn kiel silko, la nobla materialo produktata de la silkraŭpo. Skribado kompareblas al produktado de silko, male, legado kompareblas nur al manĝado de morusfolio. Sed ofte oni forgesas ke por produkti kelkajn gramojn da silko ĉe la fino de sia verma ekszistado, la silkraŭpo devas konsumi ĉiutage almenaŭ dekoble sian pezon de morusfolioj. La samo okazas por legado/skribado: vi devas almenaŭ legi - kaj aktive legi - almenaŭ po dek paĝojn tage por esperi skribi iufoje unu paĝon de bona prozo. Tiel skribado sin montras kiel rekompenso, kiel rezulto de aktiva laboro: kompreneble vi ĝuas tiun rezulton.
Laŭ mia sperto, mi ne povas skribi ĉiutage: skribado postulas inspiron kaj inspiro venas neatendite. Sed mi povas legi ĉiutage. Tion, kion mi legas fariĝas materialo por pripensado. Ju pli mi legas, des pli estas temoj por pensado. La pensado povas esti aktiva, sed ne ĉiam: ĝi povas evolui sub formo subkonscia, kaj subite, ĝi ŝpruĉas sub formo de elpensaĵo, imago, vorto, komparaĵo, konjekto, konkludo ktp. En tiuj raraj okazoj, mi tuj notas la elpensaĵojn sur kajero por poste ellabori. Tiam venas la momento por skribi. Certe tiu kreiva sed neĉiutaga fazo alportas multe da plezuro.




Ĉiutage, oni povas ĝui plezuron en diversaj okazoj: gustumi tason de kafo, vidi preferatan televidprogramon, aŭdi muzikon, trinki bieron kun amiko, aŭ legi bonan literaturon. Vere, aktiva legado alportas al vi plezuron ĉiutagan kaj preparas vin al ĝuado de pli intensaj plezuroj kiam venas al vi la momento por teni la plumon.

No comments:

Post a Comment