Thursday, December 25, 2008

Respektinda Maljuniĝo

En pasinta tempo, atinginte la sesdekan jaraĝon, oni eniris en maljuniĝon, kaj tiu templimo de la vivo estis honorigita per ceremonio de bondeziro por longdaŭra vivo. Oni estas liberigita de impostoj kaj servutoj. Nuntempe, kun plialtiĝo de vivtempo dank’ al plibonigo de la vivkondiĉoj, la ĝuantoj de tiu ceremonio devas esti sepdekaĝaj. Tiuj, kiuj aĝas 80 aŭ 90 estas konsiderataj kiel havante longdaŭregan vivon.
Oni celebras tiun datrevenon per festeno, kaj la posteŭlaro prezentas al la oldulo siajn respektajn bondezirojn kaj donacojn kiel silko, vestaĵoj, paralelaj sentencoj. Prezidento Ho Chi Minh kutimis donaci silkon al ĉiuj vjetnamoj, kiuj atingas 100-jaraĝon.
Longdaŭra vivo estas konsiderata kiel bonaĵo, rezulto de bonfaroj far sia praularo. Tiu bonaĵo kompareblas al ombro de maljuna arbo, kiu protektas la posteularon. Pli oni maljuniĝas, pli oni devas bonfaradi, inkluzive edukado de siaj filoj kaj nepoj, por alporti al ili pli da ombro.
Oni respektas maljunulojn, ĉar oni kredas, ke tion farante, oni ĝuos longdaŭran vivon. Cedi sidlokon en aŭtobuso al maljunulo, aŭ helpi maljunulon trapasi straton fariĝas kutima ago de nuntempa urba vivmaniero.
Pli respektindaj estas la geedzoj kiuj kune atingas tiun aĝon, montrante ekzemplon al aliuloj, per sia aĝo, talento, virto kaj sperto.
Kvar aŭ eĉ kvin generacioj kunvivantaj sub sama tegmento estas ĉies idealo, aspiro. Necesas nur po unu reprezentanto por ĉiu generacio. Ne nepras, ke la generacioj kunvivu kaj kunmanĝu, sed kvargeneracia kunloĝado kaj kunmanĝado estas plej alte taksata.
Respektindeco kreskas kun aĝo. Olduloj estas petataj doni sian opinion pri geedziĝo, mortodatreveno, nomdonado al novnaskito, funebro, escepte se ili konsentas lasi la decidon al sia idaro.
Moderniĝo de la vivo povas alporti ŝanĝojn pri la aĝo de maljuniĝo, la materia ebleco de kvargeneracia kunvivado, la elekto de donacoj, sed la tradiciaj kutimoj ĉiam profunde enradikiĝas en la menso de la vjetnama popolo.

Nguyen Xuan Thu
El “Vivoj tra la Mondo”
HORIZONTO eldonejo, Japanio, 2007

No comments:

Post a Comment