Tuesday, December 23, 2008

Ŝtonaj hundoj, vjetnama folkloro


VietNamNet - Neniu scias ĝuste kiam ŝtonaj hundoj unue aperis, sed la hundoj fariĝis parto de vjetnama kulturo en la nordo.
Laŭ vjetnama legendo, iam malriĉa studento survoje al ekzameno en la ĉefurbo trapasis lian vilaĝan pordegon. La tiea ŝtona hundo subite venis al vivo kaj diris al la studento, ke li atingus akademian honoron ĉifoje.
La studento estis tre surprizita. Li rakontis la okazintaĵon al siaj gepatrojn. Ili tial fariĝis tre arogantaj kun amikoj kaj najbaroj.
Je la tago de la ekzameno, la studento denove venis al la ŝtona hundo, sed ĝi nenion diris. La studento demandis ĝin pri lia estonteco, kaj la ŝtono hundo diris, ke pro la aroganta sinteno de liaj familianoj, li ne sukcesos ĉi tiun ekzamenon. La ŝtonhunda prognozo realiĝis, ege pentiganta la gepatrojn .
Ili ĉiuj ŝanĝis sian sintenon kaj la studento sukcesis en la sekvanta ekzameno, kiel prognozis la ŝtona hundo je la unua fojo.
Tute alia afero rilatiĝas kun poeto de la 16a – 17a jarcentoj, s-ro Nguyen Van Giai. S-ro Giai estis originale kultivisto. Li pasis ekzamenon kaj fariĝis ĉefministro de la Le Dinastio. Ĉefministro Giai amegis ŝtonajn hundojn. Hodiaŭ ĉe lia templo en Ha Tinh, oni povas vidi la ŝtonajn hundojn kiujn la poeto alportis kun li de Thanh Hoa provinco.
Ŝtonaj hundoj estas kutime lokitaj ĉe vilaĝaj pordegoj en la nordo, aŭ entombigitaj en la teron. Oni kredas, ke la entombigitaj hundoj helpos protekti onian hejmon aŭ vilaĝon.

Ŝtonaj hundoj ankaŭ aperis ĉe budhismaj pagodoj. Vizitantoj povas vidi paron de vicoj da ŝtonaj hundoj ĉe lokoj kiel Thay pagodo en Ha Tay provinco, la Bang vilaĝa komuna domo en Bac Ninh provinco, aŭ en la ŝtonhundaj kolektoj de iuj hanojaj famaj pentristoj kaj ĉe privataj kolektantoj.

Lastatempe, ŝtonaj hundoj estas produktitaj por ornami la ĝardenojn de privataj domoj, donante kamparan aspekton al la okupitaj urboj.

Okaze de la Tet-festo (Luna Novjaro) 2006, Cao Lap, estro Binh Quoi Turisma Centro (Ho Chi Minh Urbo), mendis dek du ŝtonajn hundojn el Hanojo por ornami sian centron.

2006, la jaro de hundo, eble ankaŭ estos bona jaro por ŝtonaj hundoj.

Elvjetnamigis Nguyen Xuan Thu

No comments:

Post a Comment