Monday, December 22, 2008

La “Flosantaj Sinjorinoj” en Mekong Delto


Homoj foje havas grandegajn kapablojn malfacile klarigeblajn de la scienco. La “Flosantaj Sinjorinoj” la Mekong Delto, loko zebre strekita je multaj riveroj, estas unu el tiuj konsternigaj misteroj de la vivo.
Ĉe Tan Hiep B, kvieta rizkultura vilaĝo apud la antaŭurbo Ok Eo, Thoai Son distrikto, An Giang provinco, vivas s-ino Van Thi Leo, 70 jaraĝa, kromnomita “flosanta sinjorino”. Ĉar ŝi povas flosi sur akvo dum sinsekvaj horoj, sen ajna peno. Por la tiea loĝantaro, la maljunulino famigas ilian lokon. Rakontas la “flosanta sinjorino”: “Ĉi tiun kapablon, mi eltrovis je mia 8-a jaraĝa, kiam mia patro instruis min naĝi en rivero. Ekenakviĝinte, mi sentis mian korpon malpeza kiel buo. Kaj necesis al mi nur svingi miajn brakojn kaj krurojn por facile antaŭeniri”. S-ino Leo devenas de familio kun 9 infanoj el kiuj ŝi estas la sola membro havanta ĉi tiun eksterordinaran kapablon. Ŝia edzo, Le Van Khen, 77 jaraĝa konfesas, ke li ĉiam sentas sin sekura ĉiufoje ke li devas perboate trapasi la riveron ĉar “mi havas ĉe mia flanko la plej sekuran savzonon el la mondo” kiun li jam elprovis: “Dek jarojn antaŭe, ni veturis nian boaton ŝarĝitan je ligno de Long Xuyen al An Giang. Kiam ni atingis la Hau Riveron (kunfluiĝejo de Mekong rivero) tiam en plena leviĝo, nia boato renversiĝis. Kaj malgraŭ la ondo, mia amata savzono facile portis min reen al la bordo. Kaj li malkaŝis ĉi tiun sekreton: “Mia edzino flosas admirinde sed ne kapablas iri sub la akvo malgraŭ ĉiuj ŝiaj klopodoj”.
Ŝajnas, ke jaroj havas neniun influon sur la flosanta sinjorino. “Mi kutime prenas 3 manĝojn ĉiutage. Mi neniam estas malsana. Ŝajnas, ke ju pli mi maljuniĝas, des pli mi sentas min malpli peza, kaj mi naĝas pli bone. Laŭ la lokaj loĝantoj, s-ino Leo estas tre aktiva kaj amika. Ŝi estas preta helpi siajn najbarojn kaj instrui naĝadon al infanoj. Ĉiutage, je la 3-a post tagmeze, ĉirkaŭ dekkvin infanoj iras serci ŝin por akompani ŝin al la rivero. Kaj kompreneble ili petegis ŝin demonstradi. “Konsentite, sed vi neniam imitu min, infanoj miaj”, ŝi jese respondis. Kaj kuŝante sur la dorso, ŝi lasas sin forportita de la fluo, kun alte levitaj brakoj kaj kruroj ŝajnante bonvenigi la miregitan spektantaron...



Sekreto gardita dum 12 jaroj
La dua Flosanta Sinjorino de la Mekong Delto estas Tran Thi Dang, 82 jaraĝa, kiu loĝas en la vilaĝo An Thuan, Phu Duc komunumo, Long Ho distrikto, Vinh Long provinco. Kiam ŝi etendiĝas surdorse ĉe la surfaco de la akvo, ŝi emas lavi sian hararon, gimnastiki, kaj eĉ malfermi sian ombrelon por protekti sin kontraŭ la forte frapanta suno en tiu latitudo.
Ŝi klarigas: “12 jarojn antaŭe, iranta min bani en rivero, mi estis mirigita pro mia floskapablo. Mi kontrolis tion plurfoje kaj mi decidis nenion diri al iu”. Ŝia sekreto estis eltrovita nur en junio de infanoj kiuj naĝis apud ĝi. Patrino de dekdu-infana familio, s-ino Dang ankaŭ estas avino kaj praavino. Sed neniu el ŝiaj multaj posteuloj havas ĉi tiun mirigan kapablon. Je sia 82-a jaraĝo, la flosanta sinjorino ĉiam bone fartas. Ŝi vigle piediras kaj povas eĉ trairi 10 kilometrojn se necese. Indas scii, ke ŝi emas naĝi nokte kaj dormi sen kovrilo.


Nghia Dan / Courrier du Vietnam (12/12/2008)
Elfrancigis Nguyen Xuan Thu

No comments:

Post a Comment