La vjetnamaj infanoj nun povas konatiĝi kun klasika kroata porinfana literaturo, dank'al la ĵus aperinta vjetnama versio de romano Mirindaj aventuroj de metilernanto Hlapiĉ de Ivana BRLIC-MAZURANIC. Tio eblas pere de la esperanta versio. Kelkajn jarojn antaŭe, japanaj infanoj spertis la samon. Mi havas sub la manoj la bele prezentitan japanan version de la libro, en luksa eldono. Tio pripensigas min pri la grava rolo de Esperanto kiel pontolingvo. Kroatio, Japanio kaj Vjetnamio estas tri malsamaj landoj, kun malsamaj kulturo, lingvo kaj tradicio. Sen Esperanto, japanaj kaj vjetnamaj infanoj certe ne povus scii, kiu estas Hlapiĉ.
Dum la militaj jaroj en Vjetnamio, aperis pli ol cent libroj en Esperanto pri Vjetnamio, kaj japanaj esperantistoj tradukis multajn tiajn librojn en la japana uzante la esperantan version, kontribuinte konigi japanojn pli multe pri nia lando.

Mi amas Esperanton pro tio, ke ĝi estas facile lernebla por vjetnamoj. Mi ĉiam fieras, ke la novuloj povas korekte prononci la esperantajn vortojn nur post unu horo de lernado. Fakte, vjetnamoj uzas latinan skribmanieron, kaj ili devas ellerni nur 6 literojn, kiuj ne prononciĝas same kiel la vjetnama. Mi ankaŭ fieras, ke nur post tri monatoj da lernado, normala 6-jaraĝa vjetnama infano povas legi la vjetnaman.

Sed mi hontas, kiam mi akompanis japanan aŭ ĉinan amikon viziti vjetnaman templon aŭ pagodon, la gastoj klarigas al mi, kio estas skribita sur la tabuloj. Ĉar en malnova tempo, la vjetnama estis skribita per ĉin-devenaj ideogramoj, kiujn nuntempaj nornalaj vjetnamoj ne kapablas kompreni. La latinan skribmanieron inventis portugalaj kaj francaj katolikaj misiistoj en la 17a jarcento, kaj la francaj koloniistoj imponis nin uzi ĝin komence de la 20a jarcento kiel oficiala skribo. Pro tio, iaflanke, ni estas fremduloj en nia propra landoKulture, tio estas vera tragedio. Nun, por kompreni historiajn dokumentojn, oni devas "traduki" al la nuna vjetnama skribmaniero...

Mi pli kaj pli komprenas, kial japanoj ne volas radikale latinigi sian skribmanieron. Lingvo, skribo, tradicio, kulturo formas unikan tutaĵon, kaj ĉiu provo ŝanĝi ĝin rezultigas katastrofon.

Ne estas mirindaĵo, se japandevenaj esperantaj vortoj multas: kimono, sakeo, sumo, ikebano, origamo ktp. Tiuj vortoj fariĝas monda posedaĵo, monda kulturo. Japanio scias konservi sian tradicion kaj kulturon, kaj la mondo akceptas ilin. Tiuj vortoj jam internaciiĝas, kaj japandevenaj esperantaj vortoj estas la pruvo, ke vi sukcesis. Japanoj fieras pri tio.
Mi atendas, ke Japanio daŭre gardu sian pioniran rolon kiel gvidanta lando en la uzado de Esperanto.


Nguyen Xuan Thu (Vjetnamio)


el La Revuo Orienta: n-ro 1045, julio 2008