Tuesday, December 23, 2008

Festivalo de Kaptado de Angilo en Ĵaro

Dung /Zung/ foiro en Vinh Phuc provinco okaziĝis po ses fojoj ĉiumonate. Je la 6a de la unua monato laŭ la luna kalendaro, dato de la unua foiro de la jaro, la vilaĝo Zung ĝojplene komencigas la festivalon. Ĝi okaziĝas ĉe la loko de la foiro mem, kiu donas vidon sur la Zung marĉejo kun sia tutjara kristalpura akvo - riĉfonto por la vilaĝano. Oni organizas multe da ludoj: grimpado de flosponto, konkurso de petardo-brulado, ŝakludo sur terspaco servanta kiel ŝaktabulo, boatkonkurso, eĉ bicikla konkurso, kura konkurso… sed Kaptado de angilo en ĵaro estas unu el la plej allogaj, ardaj ludoj enhavante filozofion, vidpunkton pri jin-jang harmonio en la vivo.

Por komenci la ludon, oni aranĝas vicon da ĵaroj, ofte kvin, dutrione plenaj je akvo, en kiu oni malretenas po unu marĉejan angilon. Ne iu ajn rajtas partopreni: la kandidatoj al la konkurso devas sin prezenti pare: unu viro kaj unu virino por helpi unu la alian en la angilkaptado. Kaj tiu paro devas obei al la vilaĝa regulo: samtempe brakumi unu la alian kaj kapti la angilon! Per sia dekstra brako, la fraŭlino ĉirkaŭbrakumas la dorson de la fraŭlo kaj per la maldekstra, ŝi rapide skuas en la ĵaro por prove kapti la angilon. La fraŭlo, per sia dekstra brako skuas la ĵaron kaj per sia dekstra mano premas la mamon de la fraŭlino. La paro samtempe ĉirkaŭbrakumas unu la alian kaj provas kapti la angilon ĝis kiam ili sukcesas. 

La unua paro kiu sukcesas kapti la angilon ricevas premion kiu konsistas el silka tuko, nigra teo, betlo kun areko, kelkfoje eĉ mono. La ekzemenataro estas vilaĝaj respektindaj olduloj kaj oficistoj. Observante la brakumatajn parojn, la olduloj kritike malaprobas se ili rimarkas, ke iu paro tro koncentriĝas en la kaptado neglektante la brakumadon. Ĉirkaŭante la ĵarojn por sekvi la konkurson, la spektantoj ridege kuraĝigas la parojn streĉe brakumi unu la alian. 

Kune kun kelkaj aliaj malnovaj festivaloj kiel Saluto al la seksorganoj, Procesio de vira kaj ina seksorganoj, Festivalo de Lanterno-estingado, Festivalo de Nokta Procesio… organizitaj en multaj lokoj en nia tuta lando, la “Kapado de angilo en ĵaro” en Van Trung vilaĝo diskrete esprimas la koncepton de jin-jang harmonio de nia praularo. Dank’al tiu ludo, multe da junaj paroj unuiĝis per geedzecaj ligiloj. 

No comments:

Post a Comment