Mi nomiĝas Nguyen Xuan Thu, emerita farmaciisto el Vjetnamio, naskiĝinta en 1932. Tiutempe, Vjetnamio estis franca kolonio, pro tio mi komencis frekventi francan lernejon kiam mi estis nur kvinjaraĝa. Konatiĝo kun franca lingvo ekde la frua juneco multe faciligis al mi lernadon de la anglan ses jarojn poste.
Kiam mi eklernis Esperanton, en 1957 (mi ĵus havis 25 jarojn), necesis al mi nur unu monato por legi artikolojn el esperantaj gazetoj kaj korespondadi. Mia unua korespondantino estis la fraŭlino, kiu unu jaron poste fariĝis mia edzino. Mi sciis, ke ŝi frekventis esperantan kurson en sia lernejo kaj, sendinte al ŝi leteron en Esperanto, mi ĵus volis sin mirigegi! Mi konfesas, ke tio ne estis tute honorinda agmotivo, sed dank’al tiu memlernado, mi tiel surprize malkovris la logikecon de la gramatikaj reguloj, la genion de la uzo de afiksoj, la simplecon de la vortfarado, la facilecon de la lernado, ke finfine mi fariĝis entuziasma esperantisto kaj aliĝis al la Vjetnama Pacdefenda Esperantista Asocio (VPEA), la tiama nacia asocio. Mi korespondadis kun kelkaj geamikoj el Sovetunio kaj Bulgario.
Dum la militaj tempoj, mi vivis en provinco kie regis tre fermita spiritostato: korespondado kun fremdlandanoj ne estis oficiale malpermesita sed tre malkuraĝigita; Esperanto-aktivado kaj kolektado/interŝanĝo de poŝtmarkoj estis konsiderataj kiel nesingardemaj agoj. Por eviti malagrablaĵojn, kun granda bedaŭro, mi devis forlasi ambaŭ agojn. Verdire, en la ĉefurbo Hanojo, Esperanto ĉiam funkciis, eĉ vigle per eldonado de multaj libroj en Esperanto, ĉefe pri politikaj temoj. Tiuj agadoj havis grandan meriton konatigi nian landon al la mondo. Tamen, miaopinie, la movado ne estis promesplena, ĉar la membroj estis plejparte altaĝuloj (mi estis inter la plej junaj) kaj la ĉefa celo estis politika propagando kiam la lingva instruado kaj varbado de junaj membroj estis iagrade neglektitaj, precipe ĉe la fino de la 1970 jaroj.
En 1999 okazis en Hanojo la Dua Azia Kongreso de Esperanto (kiun mi vidis hazarde en televido). Estis por mi signo, ke la movado renaskiĝis kaj la esperantistaro kune kun la tuta lando malfermas la pordon al la mondo. Integriĝo al la monda komunumo finfine efektiviĝas. Vjetnama Pacdefenda Esperantista Asocio (VPEA) fariĝis Vjetnama Esperanto-Asocio (VEA) kiu aliĝis al UEA. Mi pensas, ke estas tempo por mi reveni al Esperanto: pli bone malfrue, ol neniam. Do, en 2000, mi enskribiĝis samtempe al du perretaj Esperantaj kursoj, unu por komencantoj, kaj la alia por progresantoj. Post kelkaj monatoj mi sukcese finstudis ambaŭ kursojn. Estas mirinde, ke post 30 jaroj, mi ne forgesis la lingvon. Mi petis aliĝon al VEA, fariĝis esperanta klubestro, partoprenis en kunvenoj de aĝaj esperantistoj, kaj min preparis por instrui la lingvon al komencantoj. Kelkfoje, mi renkontiĝis kun tre junaj esperantistoj, kiuj estas la espero de la movado. Kompreneble, mezaĝuloj ne ekzistas aŭ estas raregaj.
Mia edzino havis multajn aktivadojn: krome tradukado kiun ŝi daŭrigis eĉ post emeritiĝo, ŝi okupiĝis pri tajĝiĝuana gimnastiko, ruĝkruĉo, humanaj agadoj, orkideoj, akvario. Tre laborema, ŝi ofte diris al mi: “Tempo estas mono”. Sed, post longaj jaroj de peniga laboro, kiam ni enspezis sufiĉe da mono (ĉio estas relativa) mi surpize kaj ĉagrene konstatis, ke per mono ne eblas aĉeti nek tempon, nek sanon. En Julio-Aŭgusto 2002, ni kune vizitis Francion, Danlandon, Svedion kaj Finnlandon, kie ni renkontiĝis kun tieaj esperantistoj. Impresita pro la varma etoso de tiuj renkontiĝoj, mia edzino promesis relerni Esperanton por kune partopreni en la baldaŭa 89a UK en Pekino.
Sed Dio ne volis, ke tio okazu: ŝi subite mortis 4 monatojn poste pro cerba hemoragio. Nun mi vivas sole. Mia hejmo fariĝas loko por esperantaj renkontiĝoj. Mi aktivadas kiel ĝenerala sekretario de Vjetnama Esperanto-Asocio, kaj estro de ties trejna komitato. Mi redaktas la bultenon de la asocio, instruas la lingvon al progresantoj, uzante la lernolibron “Vojaĝo en Esperanto-lando” de Boris Kolker kaj lernomaterialon prenintan ĉefe el edukado.net, organizas enlandajn ekzamenojn je baza kaj elementa niveloj. Mi estas akceptita de Internacia Ekzamena Komisiono (IEK) de ILEI kiel membro de Internacia Rajtigita Ekzamenantaro (IRE). Kun aliaj kolegoj mi estas kompilanta Esperanto-vjetnaman vortaron.



Nguyen Xuan Thu