Wednesday, June 27, 2012

Nguyen Duc Van, la vjetnama sozio de prezidento Obama


Mirinda hazarda koincido, de fizionomio, ekstera formo, ĝis parolmaniero inter la du homoj. La nura malsamo kuŝas en la fakto, ke trans la hemisfero, s-ro Barack Obama estas prezidento de lando riĉa, kaj en ĝia antipodo – Vjetnamio – Nguyen Duc Van ĉiutage absorbiĝas en la romantikaj montetoj kovritaj de mirtoj, deklamante versojn, verkante muzikon, prikante la kreaĵon kun ĉielo kaj tero.
Pasintsemajne, mi decidis trairi la arbaron por alveni al la monteto kovrita de mirto, bela kiel en sonĝo, kaŝita profunde en la arbaro de vilaĝeto 2, Loc Chau komunumo, Bao Loc urbo, Lam Dong provinco por propraokule vidi la pastron Nguyen Duc Van kiu, onidire, similas al prezidento Barack Obama, kiel du gutoj de akvo.
Efektive, malgraŭ ke mi provis imagi la similecon inter la du homoj dum la 130km longa distanco de mia vojiro, sed je la ekvido, mi ĉiam surpriziĝis ĉar mi ne povas kredi, ke en tiu ĉi mondo estas du homoj tiel similaj.
Nguyen Duc Van ankaŭ ne kapablas klarigi, kial li tiel similas al la nuna prezidento de la Usono. Li havas malhelan haŭton, altan frunton kaj multajn grandajn sulkojn, regulan kaj blankan dentaron, altan kaj rektan nazdorson, dikajn longajn okulharojn, kaj profundajn brunajn okulojn, buklan, mallongan kaj nigran hararon... 
Speciale, kiam li ridas, estas malfacile rekoni kies rido estas, ĉu tiu de Nguyen Duc Van, ĉu tiu de Obama. Kiam li parolas, Nguyen Duc Van ankaŭ uzis mangestojn por ilustri sian parolon kaj aspektas tre simila al Obama. Ĉio kreis hazardan kaj interesan "version" de prezidento Obama. 


La stranga fakto estas, ke ambaŭ Obama kaj Nguyen Duc Van naskiĝis sub la aŭspicoj de la bubalo. (Obama akurate pli aĝas ol Nguyen Duc Van je spaco de dek du lunjaroj). Antau ol fariĝi usona prezidento, Obama eldonis du sufiĉe bone venditajn librojn. Nguyen Duc Van siavice ankaŭ eldonis poemaron titolitan "Koloro de Amo" kaj du KD-ojn de lia propra spektaklo kun kantistoj Khanh Van, Hong Hanh, Xuan Phuc, Ta Minh Tam, ŝatata de multaj spektantoj.

Nguyen Duc Van diras, ke en 2009, kiam Obama estis elektita kaj ekplenumis sian prezidentan oficon, multaj homoj ekkonsciis pri la simileco de trajtoj inter li kaj la juna prezidento de tiu lando.
Aŭdinte, ke en Lam Dong estas sozio de Obama, multaj homoj el la foraj provincoj alveninte al Dalat ankaŭ ne timas vojaĝi tra la montoj, la arbaro, preni tempon por alveni al la mirto kovrita monteto, kie loĝas la pastro kiu verkas poemon, komponas muzikon, vivas kiel ermito meze de la naturo, por okulatesti la eksterordinaran similecon inter la du homoj.
Nguyen Duc Van la unuan fojon eltrovis, ke li havas tre similajn karakterizaĵojn kun la prezidento Obama, kiam li alvenis al Sajgono, kunvenante kun kun poezio- kaj muziko-amantoj. Dum vegetara manĝo en restoracio, la homo, kiu sidis fronte al li rigardis lin kaj subite kriis kun mieno de mirego kaj ĝojo: "Kial vi tiel similas al Obama? ".
Fronte al tiu interesa demando, Nguyen Duc Vien tute konfuziĝis, li nur ridis kaj balancante sian kapon li respondis: "Mi ankaŭ ne scias la kialon…”. En ĉi tiu hazarda renkonto, la gasto esprimis grandan admiron al Nguyen Duc Van kaj insiste rezervis al si la pagon de la tagmanĝo.
Van pensis, ke tiu gasto ŝercis por amuzo sed, kiam li renkontiĝis kun poeto Pham Thien Thu, tiu malsamaĝa amiko "donacis" al li la rimarkon: "Via rideto tute similas al tiu de Obama!..." Nguyen Duc Van devis kapjesi, pensante "eble mi vere similas al Obama."
Nun, trans la hemisfero, Obama estas prezidento de Usono, kaj tie ĉi, en Vjetnamujo, Nguyen Duc Van, talenta poeto kaj pastro, pasie kantadas, verkas poezion, komponas muzikon, promenante en la arbaro plena je maturaj sukoplenaj mirtoj. 


Fonto: Khac Lich - Bee.net.vn 
24 junio 2012

No comments:

Post a Comment