Tuesday, April 3, 2012

Pentraĵo el mortintaj folioj – Nova plezuro de vjetnamaj artistoj


(VOVworld) - Post oleo, guaŝo, gemo aŭ sablo, kiuj estas la plej ŝatataj materialoj por pentristoj, jen la mortintaj folioj! Jes, sed kiel fari vivantan verkon el mortinta folio? Vera defio, kiun pli kaj pli multaj vjetnamaj artistoj volas akcepti, kiel ni tuj vidos en tiu raportaĵo de Phuong Anh.
En sia 30 kvadratmetra ĉambreto-ateliero, Binh Minh, studentino en la lernejo de belaj artoj de Vjetnamio, estas finfaranta pentraĵon pri strato en Hanojo. En ŝiaj manoj, ne estas peniko, nur tondilo. Tio povas ŝajni stranga, unuavide, kaj ja estas tia pro tio, ke la materialo uzita tie estas mortinta folio! Kiu povus imagi, ke mortinta folio, fakte, kondamnita al putriĝo, povus fariĝi artverko? Binh Minh, kompreneble, kaj ŝi ne estas la sola. Multaj junaj artistoj kiel ŝi estas allogitaj al la naturo aspekto implikita de la uzo de tiaj materialoj. Kaj krome, pro la arbeco en Vjetnamio, estas multe por fari!
"La folioj estas tre diversa materialo. Estas tiom da specoj de arboj, ĉi tie. La artaĵoj el mortinta folio ankoraŭ havas specialan allogecon: Artistoj ne uzas kolorojn; estas naturo, kiu sin ŝarĝas kolori iliajn verkojn. Male, ili devus trovi taŭgajn foliojn, speciale en aŭtuno kaj vintro. Persone, mi trovas ilin tiel en la stratoj de Hanojo kiel en la arbaro. " - ŝi diris.
Senvivaj naturaĵoj, bestoj, pejzaĝoj... Oni povas prezenti ĉion, per mortintaj folioj! Por esti tute preciza, en Japanujo, Ĉinujo aŭ Hindujo, la folioj estas uzitaj delonge de la artistoj, kiuj pentras sur ili. En Vjetnamujo male, artistoj praktikas specon de glu-mozaiko sur papero.
Artistoj devas unue scii, kie kaj kiam ili povas trovi krudajn materialojn, ĉar ĉiuj folioj ne estas taŭgaj por uzado. Nur sperto ebligas scii kiuj folioj donas la deziratan koloron post prilaborado. La folioj estas elektitaj unue pro ilia formo kaj poste zorge purigitaj. Poste, ili estas bolitaj. Tio estas la plej grava paŝo de la traktado rezervita al spertuloj, ĉar ĉiu folio postulas certan gradan de temperaturo kaj tempon de bolado. Tiu paŝo povas preni inter du tagojn kaj unu semajnon. Poste. Oni sekigas la foliojn sub la suno kaj oni gladas ilin. Binh Minh: "La prilaborado de mortinta folio estas la plej grava paŝo. Temas pri certigo, ke la folio povas reteni sian flekseblecon kaj sian naturan koloron. Ĉiu tipo de folio postulas specialan prilaboron, precipe kiam temas pri boligado. Tio povas preni ĝis unu semajno por akiri la deziratajn kolorojn. Nur post tio oni povas iri al la kunmetado de folioj por krei vivantan bildon. "
Post traktado, la folioj estas de malsamaj koloroj kaj pretas uzi. La artisto komencas farante skizon sur papero, poste elektas la tranĉendajn kaj gluendajn foliojn. El pluraj centoj, nur malmultaj folioj estas uzitaj. Oni devas kompreni, ke ne ekzistas du identaj folioj, tio signifas, ke la verkoj neniam similas, sendepende de la skizo. Iam la folioj gluitaj, la pentraĵo estos kovrita per substanco kiu konservos sian brilon kaj tiun de siaj koloroj. Iuj verkoj estas faritaj en tri tagoj, aliaj postulas unu monaton da laboro. Sed ĉiukaze, kontenteco ĉiam ĉeestas, kiel eksplikis Thu Thuy, banko oficisto de profesio, kiu speciale ŝatas pentraĵojn el mortintaj folioj: "Kio impresis min unue, estas la originaleco kaj la precizeco de la detaloj. Kaj ĉiu peco estas unika. Mi ege ŝatas pentraĵojn el mortintaj folioj. Mi jam posedas dekon. "
Do se vi ankaŭ, vi volas posedi pentraĵon el mortinta folio, bonvolu! Vi nur sciu, ke la vivodaŭro de la pentraĵo estas inter 10 kaj 30 jaroj kaj ĝia prezo de 30 al 100 usonaj dolaroj aŭ pli.

Phuong Anh

No comments:

Post a Comment