Thursday, November 8, 2012

La vjetnama tradicia silko pentrarto

Kvankam ĝi ekzistas en aliaj aziaj landoj, en Vjetnamio, silko pentrarto akiris novan identecon. Tra pluraj generacioj, vjetnamaj artistoj scipovis enblovi novan spiriton per elpensado de novaj teknikoj.

La Muzeo de Vjetnama Historio konservas portreton de Nguyen Trai, granda rimarkindulo de la 15-a jarcento, pentritan sur silko. Ekzistas ankaŭ aliaj silkpentraĵoj uzitaj por celoj de kulto kiel tiu de Phung Khac Khoan (1528-1613) kaj kvar portretoj de la familio de Phan Huy. Tiel multe da pruvoj de la longa historio de ĉi tiu arto formo samkiel ĝia grava pozicio en la vjetnamaj popolaj artoj. Tamen, la malnovaj pentraĵoj estis plejparte portretoj realismaj kun simplaj linioj. Estis nur dum la 1930-aj jaroj, ke ĉi tiu arto atingis sian apogeon, kiam iuj pentristoj diplomitaj el Altlernejo de Belaj Artoj de Hindoĉinio povis kombini artajn principojn de okcidento kun orienta estetiko por krei novajn originalajn teknikojn. Unu el la pioniroj de la renaskiĝo de vjetnama sur-silka pentrarto estas Nguyen Phan Chanh (1892-1984), konata pro liaj verkoj "Lavu la rizon", "Ludo de skatoloj", "Konsultu al aŭguristo" aŭ "Ceremonio de tranco" Li ankaŭ estas la aŭtoro de pluraj pentraĵoj pri la beleco de junaj knabinoj kaj de la vjetnama kamparo, unuanime aklamitaj en pluraj ekspozicioj en Vjetnamio kaj eksterlande. Nguyen Phan Chanh estas konsiderita inventisto de tekniko de silko-lavado, kiu havigas modernan kaj originalan aspekton al ĉi tiu tradicia pentrarto. Tiu tekniko ebligas krei gradientojn, kie pluraj tavoloj de helaj koloroj supermetiĝas. Aparte, ĉi tiuj verkoj ne havas klarvideblajn strekojn, ili konsistas el kolortavoloj kun glataj transiroj, kiuj donas al ili sonĝan aspekton, idealan por esprimi la ĉarmon de homoj kaj pejzaĝoj de la vjetnama kamparo.
La pentristo Nguyen Thu faris el silkpentrado sian karieron: "La 1950-aj jaroj estis aparte taŭgaj por silkpentrado kaj lakopentrado en Vjetnamio. En 1957, ni ekspoziciis ilin en diversaj landoj de Orienta Eŭropo, kaj pentrarto sur silko altiris internacian atenton. Multaj eksterlandanoj venas al Vjetnamio por lerni pri la originalecoj de la vjetnama silko pentrarto. Tie, ni pentris sur silko produktita de silkraŭpo, materialo taŭga por la esprimo de sentoj, poezio. Nia originaleco kuŝas en la uzo de akvo".
La pentristo Duc Hoang volas esti pli preciza: "Unu el la trajtoj kiuj distingas vjetnaman silko-pentrarton de tiuj de aliaj landoj, kuŝas en la tekniko de pentrado kaj lavado de silko, kiu rezultas, ke la ŝtofo estas perfekte trempita de koloroj, sen ke ili vere ne reeliras sur la surfaco. Vjetnama silko pentrarto estas malsama de la ĉina silko pentrarto ĉar krom la lavumado, vjetnama pentristoj estas influitaj de la okcidentanoj, kiuj instruis al ili anatomion kaj sciencan vidadon de spaco. Alia diferenco estas, ke niaj pentristoj interesiĝas pli ol la ĉinoj pri la homa vivo".
En la kampo de pentrarto sur silko, Vjetnamio havas nenion por envii al la mondaj potencoj kiel Ĉinio kaj Japanio. Kaj artistoj daŭre kreas kaj novigas. Ili nun interesiĝas tiom multe al la vivo, produktado, batalo, la beleco de homoj kaj pejzaĝoj, kiel al la historio kaj muta naturo. Pluraj junaj artistoj spertis kun novaj materialoj per gluado de maldikegaj oraj aŭ arĝentaj folioj; per uzado de la tekniko de tempero-oleo. Regulaj ekspozicioj tiel diversaj unuj kiel la alia elokvente montras vivoplenecon de tiu senĉese renoviĝanta tradicia arto.

Fonto: VOVworld, 13 Oktobro 2012
Verkis: To Tuan
Esperantigis: Nguyen Xuan Thu

No comments:

Post a Comment