Tuesday, February 12, 2013

Narciso - rafinita plezuro de Tetfesto

Okaze de Tetfesto 2013 (vjetnama Novjaro laŭ luna kalendaro), mi prezentas al mia esperanta amikaro mian tradukon de interesa artikolo de la Voĉo de Vjetnamujo. Bonan legadon.

Dum la novjaro laŭ luna kalendaro, se la persiko aŭ pruno floro estas komuna al ĉiuj, narciso estas malgranda lukso, kiun nur spertuloj povas havigi al si. Kompreneble, vi povas aĉeti poton de narcisoj en la merkato sed tiukaze, ĝi ne havas valoron alian ol dekoracia, dirus al vi tiuj hanojaj ekspertoj, por kiuj tuta plezuro konsistas en kreado de sia propra bukedo de narcisoj... ŝatokupo ĉe la rando de la rito.
En la vjetnama, “thuy tien” (narciso) signifas "nimfo". Tiu kultura diferenco kun Eŭropo kondukas al alia diferenco – kultiva. En Eŭropo, narciso apartenas al la kampo de ĝardenado, en Vjetnamujo, la arto de bonsajo! Kiam la printempa suno komencas forigi vintron, la narciso-amantoj eligas siajn sekigitajn bulbojn por ilin refreŝigi en akvon. La tiel “vekigitaj “ bulboj estas detaleme tajlitaj laŭ onies estetika gusto. De la ĝermado al la formado de la unua butono, ili estos denove tajlitaj plurfoje. Kaj ĉiufoje, oni devas purigi ilin per akvo kun plum-senpulvigilo, certigante ne difekti la radikojn aŭ burĝonojn. La narciso floro estas postulema se temas pri pureco. Ĝi devas esti metita en ventolita loko. Oni devas ĉiutage ŝanĝi la akvon en kiu ĝi estas plantita kaj lavi ĝiajn radikojn. Kaze, ke la radikoj ne eligas el la bulbo, oni devas enpaki ĝin en pura kotontuko por enfosi ĝin en humidan sablon. Kaj atentu, tiu sablo devas ankaŭ esti lavita, por eviti putradon de la radiko.
La tajlado de narciso bulbo konsistas el pluraj etapoj, diras Nguyen Viet Dung, ĝardenistiko-majstro en Nghi Tam vilaĝo, Hanojo. Oni devas uzi specifajn tranĉilojn kaj kontroli, ke je la florado, floroj estu pli altaj ol la folioj, kiel postulas la hanoja tradicio. Dum tajlado, oni absolute ne rajtas tuŝi la foliojn aŭ florojn, des malpli makuli ilin per malpura akvo, kaŭzante al ili forputron. Oni devas tajli la bulbon ĉiutage, anstataŭ lasi ĝin evolui nature.
Narciso estas unu el la plej fruaj floroj de printempo. Simbolo de bona sorto, prospero kaj grandaĝeco, ĝi estas skrupule prizorgita, por ke ĝi floru je la momento de la antaŭfesta nokto. Se la vetero estas tro malvarma kaj la narciso malfrue floras, oni metas ĝin en varmetan akvon, kaj la poto estas instalita en fermita ĉambro por stimuli floradon. Male, se la vetero estas tro varma kaj tro malseka, oni kovras la petalojn per tavolo de ovoblanko aŭ blanka suko de papajo por prokrasti disvolviĝon kaj "enfermi la parfumon". Ĉiu poto de narciso estas vera artaĵo, kiu povas adopti kompleksajn formojn kiel tiujn de fenikso, drako aŭ feino...
Sukcesa poto de narciso devas havi longajn radikojn, blankajn kaj perfekte purajn, diras Nguyen Viet Dung. Folioj kaj floroj intermiksiĝas, sed la floroj devas esti pli altaj. Niaj antaŭuloj komparis poton de narcisoj kun pleto de jado aŭ oro, kiu eligas nerezisteblan parfumon. Mi eĉ dirus parfumon neegalan speciale, kiam la unuaj floroj ekfloras je la unua tago de Tetfesto.
Diskreta kaj ĉarma, pura kaj eleganta, por amantoj de narciso, la parfumo de tiu floro estas la reĝo-parfumo je la momento de transiro al la nova jaro.
Okaze de Tetfesto, homoj amas narcison, diras sinjorino Lan, kiu vendas narcisojn en Hoang Hoa Tham strato, Hanojo. Poto de narciso troveblas en preskaŭ ĉiu domo, ĝi tre bonodoras. Sed ne forgesu ŝanĝi akvon ĉiutage! Mia entrepreno mirinde prosperas.
Je la antaŭfesta nokto, la poto de narcisoj estas zorgeme instalita sur la altaro de prapatroj. Poste, je la Novjara Tago, ĝi sidas en la salono por esti admirita kaj de la tuta familio kaj de vizitantoj alvenintajn por prezenti siajn bondezirojn. En la etoso de printempa renkontiĝo, la parfumo de narciso miksiĝas kun tiu de la incenso, kreante nepriskribeblan unikan trajton de tradicia Tetfesto en Hanojo.
Narciso plantita en la momento de Tetfesto alportas bonŝancon, diras Nguyen Thi Hien, kiu loĝas ĉe Dang Tien Dong strato en Hanojo. Plie, ĝi estas havebla en la merkato nur en ĉi tiu momento. Mi aĉetas bulbojn, kiujn mi mem plantis kun espero, ke bela florado benos mian familion.
Vi jam komprenas, por Hanojanoj, narciso de Tetfesto estas eleganta plezuro, bela tradicio, kiun ili volas konservi. Estas ilia maniero reviziti la estintecon kaj ĝin revalorigi.


Bui Hang
la 12an de februaro 2013
Fonto: VOVworld

No comments:

Post a Comment