Tuesday, February 26, 2013

Geĉevaloj - homaj aŭ Du rajdbestoj

Nguyen Cong Hoan (1903-1977) estas tipa verkisto de la vjetnama realisma kritika literaturo. Li estas majstro de noveloj en moderna literaturo de Vjetnamujo. Li lasis artan heredaĵon inkluzivantan pli ol 200 novelojn, 30 romanojn kaj literaturajn eseojn. Lia fama novelo "Du rajdbestoj”, verkita en 1931, rakontas la misaventurojn de tiristo de rikiŝo kaj de prostituitino, okazantajn la nokton ĵus antaŭ la Novjaro. La ago okazas en Hanojo dum la periodo de la koloniigo. Mi esprimas mian sinceran dankon al Katalin Kovats kaj Sylvain Lelarge por finpolurado de la esperanta traduko.
Kiu kapablus diveni, ekde kiam tiu tiristo de rikiŝo ĉe vojkruciĝo tiel etpaŝe iras?
Ŝajnas, ke al li mankegas kliento. Verŝajne. Ĉar vagadi de iu strato al la alia je la oka vespere de la lasta tago de la jaro ne estas normale, ĉu? Nu, en la stratoj, ĉiuj domoj jam fermiĝis; neniu elhejmiĝas, ke li esperu havi lastjaran kuradon...
Tiel estas! Finfine, estus pli bone por li redoni la veturilon, hejmeniri, al la edzino kaj la filo! Kial tiom penadi? Lia edzino kaj lia filo estas atendantaj lin ĉe la sojlo de la pordo. La jaro baldaŭ finiĝas, Tetfesto (*) estas venanta. Restas nur kelkaj horoj, ne tiom longe.
Nu! Se lia poŝo estus plena de mono, li senhezite hejmenirus, ne estus bezono tiel penante vagadi! Malfeliĉe li ĵus resaniĝis el malsano tiel grava, ke oni pensis, ke li certe mortos. Pro tio li perdis ne nur okazon gajni monon jarfine, li ankaŭ elspezis sian tutan monon longtempe ŝparitan. Tial hodiaŭ li malfacile pruntis kapitalon por lui la veturilon, esperante gajni sufiĉan monon por aĉeti rizon por Tetfestumi.
Diable! Kia tago estas ĉi-tiu, ĉar de posttagmeze li enspezis nur dek cendojn! Malfrue en la posttagmezo, estis en la stratoj multe da homoj vestitaj per orŝtofo kaj veluro. Li ja proponis al ili kuradon, sed vane, neniu volis enrikiŝiĝi, certe ne nun! Tio, kio plej incitas lin, estas la intermita kraketado de petardoj, kio bolias lian sangon pro senpacienciĝo. Pripensante pri la Tetfesto de riĉuloj, li malsaniĝas pro deziro. Ili malŝparegas sian monon okaze de la Tetfesto, konkuras elspezi milojn da dongoj por nenio, dum li eĉ ne sukcesas gajni la morgaŭan rizon.
-------------------
(*)1) Tetfesto aŭ Teto, vjetnama lunkalendara novja(ro.
Kelkfoje, li streĉas la orelon, turnas sian kolon por rigardi, ĉu iu estas vokanta lin defore. Sed li aŭdas nur kraketadon, li vidas nur fajreron meze de la ŝoseo, kio ektremigas lin. Post la abrupta tremego sekvis la vespiro. Fia estas tiu necerta vivo. Fojfoje li emas forĵeti la veturilon por alimaniere enspezi sian monon. Sed forlasinte tiun metion, kiun alian li trovus? Li tiel pripensante etpaŝe iras, trapasante la straton de Tamburoj, turniĝante al la strato de la Katedralo, kaj trapasas ĝin por atingi la vojon al la hospitalo de la Protektorato, kiam subite li haltas kaj turnas sian kapon retroen por rigardi.
- Rikiŝo!
- Jen!
Rapidege, li haste alkuras al la flanko de kie venis la voko, kaj malsuprenigas la timonon.
- Kien vi iras?
Virino iom malpli ol tridek jaraĝa, vestita je bruna sateno, kapvestita je blanka ĉapo kiu ĝiszone falas, staras ĉe la bordo de la trotuaro:
- Ĉu vi iras laŭ hore?
- Kiom da horoj vi iras?
- Unu horon.
- Donu al mi sesdek cendojn!
- Kial vi tiom postulas? Dudek cendoj!
- Sinjorino, ĉiam estas tiom je la Tetfesto-tagoj. Krome, je tiu-ĉi horo, neniu laboras; vi proponas tro malaltan prezon. Mi faras unu tủnon kaj mi redonos la veturilon kaj hejmen iros por Tetfestumi!
Vidante, ke la tiristo por tiom ne emis kuri, la klientino turnas sin for.
- Sinjorino, kiom vi proponas?
- Dudek cendojn, tio estas sufiĉe alta prezo, la ordinarajn tagojn estas nur dek kvin cendoj.
- Kvindek cendojn, ĉu vi konsentas? Alimaniere ne.
- Ne.
La klientino deturniĝas, ĉi-foje definitive.
La tiristo sidiĝas krucante siajn krurojn kaj renversfaligas la timonon aeren, samtempe sekvas ŝin per rigardo. Li konjektas, ke temas pri malriĉega klientino se ŝi tiom malaltan prezon proponis. Tiukaze, endas cedi. Li kuras post la virino kaj vokas:
- He, Sinjorino! Ensidiĝu!
- Dudek cendojn…!
- Donu al mi dudek kvin cendojn!
Ĵus metinte la piedon sur la plankon de la veturilo, kaj vidante ke la tiristo insiste petas dudek kvin cendojn, la klientino hastas remeti siajn piedojn sur la grundon:
- Se ne estas dudek cendoj, mi rifuzas.
- Bone, en ordo. Supreniru.
La klientino suprenvolvas la manikon de sia tuniko por rigardi la tempon je sia brakhorloĝo:
- Estas la naŭa kaj kvin minutoj, sed mi konsentas kalkuli ekde la naŭa.
Pro tio, ke li tiras laŭhore, li kuras tutmodere, levante siajn gluteojn, sed farante mallongajn paŝojn. Pro tio, ke tempo estas mono, indas kalkuli ĉiun minuton. Unuatempe, li imagas, ke la klientino havas farendan aferon, kaj pro tio li kuras. Sed poste vidante, ke ŝi malprecize indikas straton post strato sen halti ĉe ajna el ili, li divenas, ke eble, ŝi ‘trotuarumas’. Tial li iras etpaŝe. Multfoje li emas peti ŝin diri la veron - ĉu ŝi estas amoristino? Li povus prezenti al ŝi tre riĉan klienton.
Sed se malbonŝance tio ne verus, li estus severe admonata kaj ŝi rifuzus pagi; tio ja estus malfeliĉego.
Li pasas antaŭ la bazaro Dong Xuan, turnas sin al la strato de Matoj el bambu-plektaĵoj, denove turniĝas al la Orienta Pordo. Subite, la klientino demandas:
- Ĉu vi konsentas veturigi min plian horon?
- Jes, sed donu al mi dudek cendojn kaj mi servos vin unu plian horon, sinjorino.
- Bone. Ho, ĉu vi havas moneron, pruntu al mi kelkajn dekojn da cendoj, post momento mi pli oportune redonos al vi tutan dongon.
La tiristo elprenas el sia monujo dudek cendojn kaj transdonas ilin al la klientino. Tiu eniras magazenon, aĉetas pakaĵon da cigaredoj, skatoleton da alumetoj kaj ankoraŭ restas mono por aĉeti pakaĵeton da semoj de akvomelono por frandi.
La malpacienca tiristo akcelas la paŝojn, poste reprenas sian antaŭan irmanieron. Momenton poste li kuraĝas fari tute inteligentan demandon:
- Sinjorino, kiun vi serĉas?
- Mi serĉas konatulon.
- En kiu strato loĝas via konatulo?
- Daŭrigu!
La tiristo tiel daŭrigas sian iradon, alvenas al la stacidomo, turnas sin al la strato de Kotono, al la strato de Rulkurtenoj, al tiu de Nigra Tolo, ktp. La klientino daŭre ne trovas sian konatulon.
- Sinjorino, kioma horo estas jam?
- Kvin minutoj antaŭ la dek unua.
- Mi tiras ĝis la fino de tiu horo; bonvolu doni al mi monon, por ke mi povu iri atendi klientojn ĉe la stacidomo.
- Ĉu vi konsentas unu plian horon da servo?
- Sinjorino, la klientoj elirintaj el la stacidomo aŭ la kinejo donas al mi po dudek cendoj por ĉiu kurado.
- Ĉu vi certas havi klientojn? Aŭ ĉu propono estos pli granda ol peto, kaj vi iros hejmen kun malplenaj manoj. Strebu servi min plian horon: vi gajnos monon paŝante malrapide, kio estas pli avantaĝe ol kuri kaj ŝviti sangon, ĉu ne?
Konvinkita per tiuj vortoj agrablaj al la orelo, li konsentas. Pasis iom da tempo. Li transiris la strateton de la Posteno, turnas sin al la strato de Akvopipoj, poste al la strato de Korboj. Tiam regas silento de morto; aŭdiĝas nur la kraketado de akvomelonsemoj de la klientino. Subite oni aŭdas sinsekvan eksplodon de petardoj, tiuj kiuj indikas la komencon de la Nova Jaro.
- Kioma horo estas, sinjorino?
- Malbenita estu la domo, kiu ĵus eksplodigis petardojn! Estas nur kvarono antaŭ meznokto.
La tiristo mense kalkulas. "Post kvaronhoro mi havos sesdek cendojn. Sesdek cendoj plus dudek faras okdek. Mi insiste petos, por ke ŝi donu al mi premion de dek cendoj, tio faras naŭdek. Naŭdek cendoj! Premio ĝuste je la komenco de la nova jaro. Kia bonŝanco! Gajni monon ekde la unua tago de la jaro! La nova jaro estos dekoble, centoble pli lukra ol ĉi-tiu jaro. "
Poste li pensas pri sia edzino kaj infano, kaj sentas konsolon, kvazaŭ iu nekonata forto instigus lin forgesi sian penon por bonvenigi la laboron.
"Morgaŭ matene, fininte mian kuradon al la stacidomo, mi min regalos per bovlo da foo (2) kun bovaĵo iomete brogita. Poste mi aĉetos kukon por mia filo, por feliĉigi lin. Aŭdante la sonon de mono en mia poŝo, mia edzino probable radios pro ĝojo, kaj sciante, ke mi laboris pene por gajni monon por nutri la familion, ŝi amos min pli. Sed mi ne montros mian lacecon, por ke la tuta familio kune ĝuu plenan feliĉan Tetfeston".
Tiel pensante, li tiras la rikiŝon al la hospitalo de Protektorato. Alveninte tien, kie li jam estis antaŭe, li haltas kaj diras:
- Nun estas probable noktomezo. Bonvolu doni al mi la monon!
La klientino ekŝajnas embarasita. Ŝi diras:
- Ve! Ĉu vi postulas la monon nun? Klopodu veturigi min unu plian horon!
- Ne, estas malfrue, mi devas iri hejmen.
- Nu, mi nenion kaŝas al vi, ankaŭ mi estas serĉanta klienton por tiu vespero. Vi atestas pri tio. Neniu bezonas mian servon. Mi intencis, se estas kliento, peti lin pruntedoni al mi la monon por pagi al vi. Sed malfeliĉe, mi spertas tian malbonŝancan nokton kaj mi ne scias kion fari.
- Do, vi uzas mian servon ekde la naŭa horo kaj vi ne pagas min?
- Nun mi ne scias kion fari.
- Mi kondukos vin al la polico.
- Mi konsentas iri al la policejo kun vi; mi ne scias kion fari!
- Kaj vi aŭdacas marĉandi la prezon de kurado laŭ hore kaj eĉ pruntepreni monon de mi por aĉeti cigaredojn kaj akvomelonsemojn!
- Mia domo estas ĵus ĉe la komenco de la senelirejo de la strato de Vermiĉeloj; kiam vi pasos tien, mi pagos al vi: ne zorgemu!
- Ne zorgemu! Estas cento da senelirejoj en la strato de Vermiĉeloj; kiu povus trovi la vian?
- Mi ne havas monon. Se vi ne kredas, vi povas priserĉi min por mem vidi.
- Mi ne priserĉas vin. Pagu al mi, por ke mi iru hejmen.
- Jen la koltuko, la tuniko, la brakhorloĝo miaj; vi prenu tion, kion vi volas.
- Mi prenas tion por funebri mian patrinon, ĉu?
- Nu, ne koleru. Aŭskultu min. Via situacio similas al la mia. Se malbonŝance oni trafas tian tagon kian hodiaŭ, oni akceptu la sorton, ĉu ne? Kion alian fari?
- Se estis tia la situacio, kial vi ne diris ekde la komenco al mi la veron? Mi kondukus vin al bordelo por proponi, sed vi ĉiam volis savi la ŝajnon.
- Mi ne sciis, ke mi falos en tian ĝenegan situacion. Nu, mi diras al vi tion, aŭskultu min. Nun, se vi forlasas min tie, mi ne havas monon por pagi al vi, do evidentiĝas ke vi suferos malavantaĝon. Do, klopodu veturigi min plu; se mi havas klienton, mi havos monon, kaj vi havos nenion por plendi.
- Ŝajnas, ke mi ŝuldis ion al vi en antaŭa vivo por esti tiel malfeliĉa kun vi. Altiri sur sin malbonŝancon ekde la komenco de la jaro! Kia komplikaĵo!
- Ne diru tion, neniu volas tion!
Ne povante rifuzi, la vira rajdbesto devis kontraŭvole akcepti veturigi la virinan. Sed ĉi tiun fojon li ne emis iri. Tio estas naŭziga! Lia sorto similas al tiu de almozulo. Irante, li vespiras. La klientino same vespiras. Ju pli antaŭen ili iras, des pli la stratoj senhomiĝas. Kelkfoje videblas homo tute varme vestita en sia surtuto, haste iranta.
Kia malĝojo! Moskitoj zume ĉirkaŭflugas la lampon. Aŭdiĝas la susurado de mortaj folioj konkure kurantaj sur la asfaltita ŝoseo. La tiristo kondukas sian veturilon antaŭ la pordojn de bordeloj por serĉi laboron por la belulino.
Sed pro tio, ke jam estas la dua horo post meznokto, nenio trafeblas! Feliĉe, ĉe la fino de la strato de Kanabo, rapide paŝas viro elegante vestita, kun la kapo malsupren. La belulino riskas provi sian ĉarmon, ŝajnigante peti direktojn. Sed domaĝe, la viro kapneas kaj haste daŭrigas sian regulajn rapidpaŝojn:
- Mi ne scias, demandu la tiriston. Mi hastas iri trovi doktoron por mia edzino, kiu malsanas!
Du vespiroj de senesperiĝo sekvas, kaj poste neniu diras eĉ unu vorton al la alia.
- Pro via konduto, vi mortigas min.
- Nu, vi tiel kontentiĝu.
- Vi estas ankoraŭ bonŝanca ĉar tiel vagante tra la stratoj, se vi renkontus kaŝitajn policanojn aŭ homojn el la Brigado de Knabinoj(*) estus malfeliĉo por vi!
- Mi ne timas kaŝitajn policanojn, mi ne zorgemas pri la Brigado de Knabinoj, ĉar mi estas "patentigita".
Post longa vojiro, trovante neniun, la belulino diras al la tiristo:
- Nu, haltu, por ke mi diru al vi ion. Mi diras al vi la veron. Nun jam tagiĝas. Probable vi veturigas min vane. Mi vere ne havas monon por pagi al vi. Mi jam proponis al vi mian ŝalon, mian tunikon, mian brakhorloĝon sed vi rifuzis, mi ne povas trovi ion taŭgan. Nu, veturigu min en dezerta senhoma loko kaj mi suferos kion ajn, kiun vi deziras fari al mi.
- Kion mi povus deziri de vi?
La belulino premas lian manon, frapetas lin sur la ŝultro kaj ridas iom maldece:
- Kia naivegulo vi estas! Estas nur vi kaj mi. Mi konsentas, ke vi faru kion ajn kun mia korpo.
- Ne, ne dankon! Mi humile petegas vian indulgon. Se vi alportus al mi malsanon, estus mia fino.
- Ne zorgu, mi ĵus trapasis la medicinan ekzamenon hieraŭ.
- Ne, mi humile ĵetas min antaŭ viajn piedojn. Se vi kompatas min, lasu min foriri, kaj donu al mi monon!
- Do, transportu min hejmen, por vidi ĉu estas iu objekto aŭ meblo, kiu konvenas al vi, kiun vi povos kunpreni.
------------
(*) Prostitucio estis permesata kondiĉe, ke la prostituinoj sin submetas al medika kontrolo. La Brigado de Knabinoj kontrolas la bonan observon de tiu regulo.
La tiristo diris en si mem, ke la plej malbona afero estas perdi la tutan noktan enspezon. Sed se mi eltenas la penon iri ĝis ŝia domo, kun bonŝanco, mi povos preni ion, kio estus pli bone ol reveni kun malplenaj manoj.
Temas vere pri du malfeliĉaj homoj devantaj trakti unu kun la alia.
- Kie vi loĝas?
- En la strato de Vermiĉeloj.
Veturante, la tiristo grumblis en si mem:
- Oni ne havas monon, oni tamen grimpas sur la veturilon por sidiĝi, pro fiktiva fiereco. Oni ronĝas akvomelonsemojn, fumas cigaredojn kaj ne hontas!
La belulino rezignas maldece silenti kaj senhonte kaj senreage aŭskulti la severajn riproĉojn de la tiristo, kiu volis malpezigi sian malkontenton.
La norda tremiganta vento blovas forte, kaj ties malvarmo penetras ĝis la ostoj. En la stratoj, jam videblas ellitiĝantaj homoj. Sed oni ne leviĝas por serĉi putinon!
Preterpasante bordelon, la belulino diras:
- Haltu ĉi tie kaj lasu min eniri por vidi ĉu mi povas prunti monon.
Ĉe la tiristo ekbrilas iom da espero; li haltas por lasi la junulinon eniri. Poste, tute elĉerpita, li falas sur la plankon de la veturilo, kliniĝas kontraŭ ĝi kaj lia menso ekvagas dum li atendas.
Longa momento pasas. Salvo de petardoj bruege eksplodas kaj surprizas lin. Li rememoras la junulinon, kaj miras, kial ŝi ankoraŭ ne revenis. Eble ŝi ja trovis klienton. Sed ĉiakaze ŝi devus pagi al mi antaŭe! Kial ŝi devigas min atendi ĝis la mateno? Li frapas je la pordo.
La ĉambro-kelnero alvenis.
- Sinjoro, ĉu vi povas diri al mi, la junulino kun blanka ŝalo, kiu venis pli frue, en kiu ĉambro ŝi kuŝas?
- Neniu ĉambro estas okupata.
- Do, kie estas ĉi tiu junulino?
- Ŝi foriris delonge. Kia demando!
`- Ve al mi! Tra kiu pordo ŝi foriris?
La kelnero indikis per sia dikfingro la malantaŭan pordon. La tiristo sentas ŝokon kvazaŭ li aŭdus tondroeksplodon. Li staras konsternita kiel ĵus vekiĝinta el sonĝo.
La kelnero levas la voĉon:
- Nu, foriru, por ke oni fermu la pordon. Kiu diris al vi, ke vi estu la unua vizitanto al mia domo la tagon de Tetfesto? Ne semu malordon en Novjaran Tagon!
- Sinjoro!
La kelnero ekkaptas lian ŝultron, puŝas lin eksteren kaj klakfermas la pordon. Kunpremante la dentojn, grimacante, la soleca tiristo iras al la trotuaro, kaj prenante la kusenon de la veturilo, li brue batas ties kofron! Li elpoŝigis skatolon da alumetoj, ekbruligas unu por ĉasi negativan influon, krucigas siajn piedojn, altiras la timonon, kaptas ĝin per la mano kaj tiras la veturilon malrapide. Aŭdiĝas la sinsekva pafkrakado de petardoj salutantaj la printempon: pum, pum, paf, paf!…
----
(1) Tetfesto aŭ Teto, vjetnama lunkalendara novja(ro.
(2) foo: Vjetnama riznudelsupo, kutime servita kun bovaĵo aŭ kokaĵo

la 13an de Februaro 1931
Esperanta versio de Nguyen Xuan Thu

No comments:

Post a Comment