Tuesday, December 4, 2012

Avĉjo Hak


Nam Cao (1915-1951) vjetnama verkisto, tipa reprezentanto de kritika realismo en sia lasta periodo (1940-1945). Avĉjo Hak (Lão Hạc, en la vjetnama) estas unu el liaj pli ol dudek noveloj pri ege mizera, malriĉa vjetnama kamparo en la jaroj 1940-1945. La novelo pri Avĉjo Hak kaj sia flava hundo estas tiel konata de vjetnamoj, ke ekzistas skulptaĵoj pri tiu rakonto. Vizitinte la privatan ĝardenon de artisto-pentristo Thành Chương, mi fotis tiun statuon kaj kaptas la okazon por prezenti al miaj amikoj mian senpretendan esperantan version de tiu emociiga novelo.
Avĉjo Hak blovis la pajlan torĉon por ekbruligi la brulligneton. Mi jam malobstrukcis la akvopipon kaj enmetis tabakon. Mi invitas lin fumi antaŭe. Sed li malkonsentis…
- Sinjoro instruisto, vi fumu antaŭe!
Li transdonis al mi la brulligneton…
- Dankon, avĉjo…
Kaj mi prenis la brulligneton, rulvolvante pinĉprenon da tabako. Fumtirinte unu spiron, mi malobstruckcis la pipon antaŭ ol meti ĝin en lian sinon. Li enmetis la tabakon, sed ankoraŭ ne fumis. Li prenis la brulligneton, forigis ties debrulaĵon kaj diris:
- Eblas, ke mi vendos la hundon, sinjoro instruisto!
Alĝustiginte la piptubeton, li ekfumis. Elspirante la fumon, mi samtempe duonebrie rigardis lin, nur por ŝajnigi, ke mi interesiĝis pri lia diro. Verdire, mi sentis min tre indiferenta. Mi jam multfoje aŭdis tiun banalan aserton. Mi ankaŭ sciis, ke li parolis nur por paroli; neniam vendos li sian hundon. Cetere, se li reale vendus, ĉu tio tiel gravus? Hundo ne indas, ke li tiel maltrankviliĝu…Fuminte, li metis malsupren la piptubeton, sin turnis eksteren por elblovi la fumon. Post pinĉo de tabakfumado, onia cerbo paraliziĝas en ebriiĝan eŭforion. Avĉjo Hak sidis silente, ĝuanta tiun etan volupton. Mi ankaŭ sidis silente. Mi pripensis pri miaj valoraj libroj. Kiam mi grave malsaniĝis en Sajgono, mi vendis preskaŭ ĉiujn miajn vestaĵojn, sed rifuzis forvendi al iuj ajn eĉ unu libron mian. Resaniĝinte, mi revenis al naskiĝvilaĝo kun vojaĝpakaĵo konsistanta entute el valizo entenanta nur librojn! Ho, tiuj dorlotite prizorgitaj libroj! Mi ĵurpromesis al mi gardi ilin dumvive, por konservi memoraĵon pri tempo de diligenteco, fervoro, kaj fido, tempo plena je belaj pasioj kaj grandaj ambicioj: ĉiufoje, kiam mi malfermas la libron, ankoraŭ ne havante tempon por legi ajnan linion, ŝajnas, ke en mia koro ekflamis aŭroro, bildo de klarpura dudekjara juneco scipovanta ami kaj malami… Sed en la vivo, oni ne malfeliĉas nur unufoje. Ĉiufoje, kiam mi estis pelita al senelireja situacio, sen ajna vivrimedo, mi denove devis forvendi kelkajn librojn miajn. Finfine, kiam restis nur kvin libroj, mi firme decidis ne plu disiĝi el ili, eĉ, se mi devus morti. Tamen, mi ja ilin vendis! Nur de preskaŭ unu monato, mia eta filo, trafita je disenterio, kvazaŭ konsumiĝis pro laceco… Ne, Avĉjo Hak! Oni ne rajtas gardi ion ajn por si! Via amo al via flava hundo vere ne egalas mian amon al miaj kvin libroj…
Mi tiel diris al mi mem. Flanke de Avĉjo Hak, pri kio li pensis? Subite li Hak diris al mi:
- Nu! Sinjoro instruisto, mia filo de unu jaro ne sendis al mi ajnan leteron!
- Jen! Vere konstatiĝis, ke Avĉjo Hak estis pripensanta pri sia filo. La filo kaŭĉukumis de kvin aŭ ses jarojn. Kiam mi ĵus revenis, lia kontraktperiodo jam finiĝis. Avĉjo Hak alportis lian leteron por peti min legi. Sed lia filo registriĝis por unu plia periodo… Li eksplikis al mi kial parolante pri la hundo, li tiel subite transsaltis al la rakonto pri la filo:
- La hundo estis aĉetita de li! ... Li aĉetis por bredi ĝin, kun intenco buĉi ĝin, kiam li edziĝos…

Tiel estas la vivo! Oni neniam sukcesas fari tion, kion oni intencas fari. La gejunuloj amegis unu la alian. La familio de la fianĉino tion sciis, tial konsentis edzinigi ŝin. Sed kiel nupto donaco ili tro multe postulis: nur por kontanta mono, la kvanto atingis cent dongojn, se oni mencias ankaŭ la areknuksojn, la alkoholon, kaj la nuptofesto, la elspezota sumo ja povas atingi du cent dongojn…Avĉjo Hak ne havis rimedon por pagi. Lia filo volis vendi la ĝardenon, klopodante sukcesi ĉia riske. Sed Avĉjo Hak ne konsentis vendi. Vendi la ĝardenon por edziĝi, kia stultaĵo! Cetere, edziĝinte, kie loĝi? Plie, se la familio de la fianĉino obstine tiom postulus, la vendado de la ĝardeno ne sufiĉus por la edziĝfesto. Avĉjo Hak bone konsciis, sed li ne kuraĝis uzi krudajn parolojn. Li provis trovi mildajn vortojn por komprenigi sian filon. Li konsilis al sia filo klopodi sin regi por forlasi tiun aferon, pacienci dum kelka tempo, kun espero trovi alian bonan okazon malpli multekosta, tiam oni provos bone aranĝi la aferon; se vi ne edziĝas kun tiu ĉi knabino, vi edziĝos kun alia knabino; en tiu ĉi vilaĝo, knabinoj ne ĉiuj mortis, do ne timu… Mia respekto al la Ĉielo kaj la Tero! Li estas bona filo. Vidante, ke lia patro tion diris, li tuj ĉesis kaj ne plu priparolis pri edziĝo. Sed li aspektis malĝoja. Kaj Avĉjo Hak sciis, ke lia filo ĉiam postkuris tiun knabinon. Li multe kompatis lin. Sed kion fari? .. Oktobre de tiu jaro, la knabino edziniĝis kun filo de vic-vilaĝestro, kiu estis riĉulo. La filo de Avĉjo Hak senkuraĝiĝis. Kelkajn tagojn poste, li iris al la urbo, trovis la oficejon por varbi laboristojn, prezentis sian identigan karton, subskribis petilon por iri labori en kaŭĉukplantejo…
Kun larmoj en la okuloj, Avĉjo Hak diris al mi:
- Antaŭ lia foriro, li eĉ donis al mi tri dongojn, sinjoro instruisto! Mi ne scias, lombardinte sian identigan karton, kiom da dongoj li ricevis kiel antaŭpago por doni al mi. Enmanigante al mi la monon, li diris: “Mi donacas al vi tri dongojn, por ke kelkfoje vi manĝu frandaĵojn; de ĉiam mi ne kapablis iom ajn nutri vin, pro tio forirante, mi ne tro maltrankviliĝas; ekspluatante la ĝardenon kaj dungiĝante por laboroj de aliuloj, certe vi havos sufiĉan enspezon por vivteni; ĉifoje mi klopodos perlabori miajn vivrimedojn, mi nur hejmen iros, kiam mi estos enspezinta centojn da dongoj; sen mono, vivi malfeliĉe en tiu vilaĝo estas tre hontinde!... Mi ne sciis kiel fari, ol plori. Lian identigan karton, oni jam retenis. Lian vizaĝon, oni jam fotis. Li jam prenis monon de aliulo. Li ja fariĝis aliula propraĵo, li ne plu estas mia…
***
Avĉjo Hak! Nun mi komprenas, kial vi ne vendis vian flavan hundon. Vi havas nur ĝin por vin konsoli. Via edzino jam mortis. Via filo estas sen novaĵo. Ĉu oni ne povas malĝoji kiam maljuna kiel vi devas tagnokte vivi sola? Dum momentoj de malĝojo, havi hundon kiel amikon malgravigas iomete onian malĝojon. Vi vokas lin Flavĉjo, kiel vokas sian virinfanon virino, kiu havas tre malmulte da infano. Kelkfoje, ne havante ion farendan, vi senpedikigas ĝin, aŭ portis ĝin al lageto por ĝin bani. Vi donas al ĝi nutraĵon en bovlo, kiel faras riĉa familio. Vi dividas al ĝi ĉion, kion vi manĝas. Vespere, kiam vi drinkas alkoholon, ĝi sidas ĉe via piedoj. Gustuminte kelkajn manĝopecojn, vi donas al ĝi unu pecon, kiel oni donas manĝaĵon al infano. Poste, vi kaĵolas ĝin, vi parolas al ĝi kiel vi parolus al infano pri sia patro. Vi diras al ĝi:
- Ĉu vi sopiras vian patron? Via patro foriris de tri jaroj… Eble preskaŭ kvar jaroj…
Mi ne scias, ĉu finjare, via patro revenos hejmen? Se li revenus, li edziĝus, kaj li mortigus vin. Gardu vin!
La hundo ĉiam suprenlevis sian muzelon por rigardi, ne montrante ajnan mienon; per severaj okuloj Hak direktis timigan rigardon al ĝi, kaj laŭte minacis:
- Li mortigos vin! Ĉu vi scias? Domaĝe!
Kredante, ke ĝi estis admonita, la hundo bonvenige skuis sian voston por reakiri favoron de sia mastro. Gruo admonis pli laŭte.
Ĉu vi bonvenigas? Ĉu vi skuas la voston? Tio estas senutila. Li mortigos vin. Vi mortos!
Vidante, ke ĝia mastro sin montris tro agresema kaj kolera, la hundo skuis sian voston kaj samtempe provis apartiĝi. Sed Hak ekkaptis ĝin, brakumis ĝian kapon, frapetis ĝian dorson, flustrante:
– Ne! Ne! Ne mortigu Flavĉjon!… Mia Flavĉjo estas tre saĝa! Mi ne permesas, ke li mortigu vin… Mi gardas vin por bredi vin.
Hak mallasis ĝin por levpreni la tason kiun li alproksimigis al siaj lipoj por drinki, kaj subite li suspiris. Poste li grumble kalkulis. Fakte, li kalkulis la fruktuzadon de la ĝardeno de sia filo.
Post la foriro de sia filo, li diris al si mem: “La ĝardeno apartenas al mia filo. Kiam lia patrino ankoraŭ vivis, ŝi klopodis ŝpareme vivi, kaj sukcesis ŝpari kvin dek dongojn por aĉeti la ĝardenon, Tiam ĉio malmulte kostas… Tion, kion lia patrino aĉetis, li rajtas ĝui. La lastan fojon, li postulis, ke mi vendu, estis por li ke mi rifuzis, ĉar mi volis gardi por li, tute ne por mi. Ne havante monon por edziĝi, li senkuraĝiĝis kaj foriris, li konsentis reveni hejmen nur kiam li estos gajninta sufiĉan monon por edziĝi. Ekspluatante lian ĝardenon, mi devus gardi parton de la profito por li; kiam li revenos, se li ne havos sufiĉan monon, mia ŝparmono estos aldono por li, se li havas sufiĉan monon, mi donos al la geedzoj iom da mono kiel eta kapitalo por perlabori ilian vivrimedojn…” Li tion diris al si mem kaj faris ĝuste tion, kion li diris. Li sin dungigis por vivteni. Li aparte metis la tutan terproduktaĵon. Li estis tute certa, ke, kiam lia filo revenos, li havos almenaŭ cent dongojn…
Skuante la kapon, li deprimite diris al mi:
- Tiel estas, ke nun la ŝparmono estas komplete elĉerpita, sinjoro instruisto. Mi nur malsaniĝis unu fojon. La malsano daŭris precize unu monaton kaj dek ok tagojn, sinjoro instruisto! Pasi du monatojn kaj dek ok tagojn sen gajni ajnan cendon, sen mencii la medikamentojn kaj la manĝaĵojn… Provu kalkuli kiom da mono tio kostas?…
Post la malsano, li terure malfortiĝis. La penigajn laborojn li ne plu kapablis fari. La vilaĝo perdis sian rajton aĉeti kotonfadenon, pro tio oni rezignis forlasi tolan teksadon. La virinoj havis multe da libertempo. Kiam estis iu plej malmulta malpeza laboro, ili interdisputis por ĉion havigi al si. Avĉjo Hak estis senlabora. Poste alvenis tajfuno. La produktoj de la grundo komplete difektiĝis. De la tajfuno ĝis nun, lia ĝardeno ankoraŭ ne havis ion vendeblan. La prezo de la rizo pli kaj pli altiĝis. Li kun lia hundo konsumis almenaŭ tridek cendojn de rizo, sen sukcese kvietigi la malsaton…
– Verkonstatite, Flavĉjo manĝas pli multe ol mi, sinjoro instruisto! Ĉiutage, lia manĝo kostas almenaŭ dek kvin aŭ dudek cendojn. Se tio daŭrus, kie mi povos trovi monon por bredi lin? Se mi donus al li malpli da manĝo, li maldikiĝus, mi perdos vendante lin, ĉu ne? Nun li estas ronddika, oni aĉetos lin kun plezuro eĉ kontraŭ alta prezo.
Li faris unu minutan paŭzon, poste langoklakis:
- Nu, mi senhezite vendu lin! Ŝpari nur unu dongo utilas. Nun ĉiu cendo elspezita
Estas ĉerpita el la mono de mia filo. Se mi tro elspezas, li suferos. Nun mi ne kapablas fari ajnan laboron!
La sekvantan tagon, Avĉjo Hak alvenis ĉe mi. Ekvidinte min, li tuj anoncis:
- Flavĉjo jam foriris, sinjoro instruisto.
Ĉu vere? Vi jam vendis ĝin?
- Jam vendis! Oni ĵus kaptis lin.
Li klopodis ŝajni ĝoja. Sed ridante, li aspektis plorema kaj liaj okuloj larmantis. Mi emis brakumi lin por ekploregi. Nun mi ne plu tiom bedaŭregis miajn kvin librojn kiel antaŭe. Mi nur kompatis kun Avĉjo Hak. Mi demandis, por teni la konversacion:
- Do ĝi konsentis kaptiĝi?
Li subite grimacis. La faltoj konverĝis, premante elfluon de larmoj. Li flanken turnis sian kapon kaj lia sendenta buŝo grimacis kiel tiu de infano. Li brue ekploris.
- Kia malfeliĉo…Sinjoro instruisto, li nenion sciis! Aŭdinte min voki lin, li tuj kuris hejmen, skuante sian voston pro ĝojo. Mi donis al li rizon. Kiam li estis manĝanta, Muk sin kaŝinta en la domo, tuj malantaŭ li, ekprenis liajn du malantaŭajn piedojn kaj renversis lin. Tiel Muk kaj Sjen per ĉiuj fortoj, post unu momento sukcesis firme ŝnuri liajn kvar piedojn. Tiam li komprenis, ke tio estis perdita! Ho, sinjoro instruisto! Hundoj ja estas inteligentaj! Ŝajnas, ke li riproĉis min. Ĝemante, li rigardis min, kiel li volus diri al mi “Ho! ege riproĉinda maljunulo! Mi tiel bone kondutis kun vi, kaj vi tiel traktas min? “Estas verpruvite, ke altaĝulo kiel mi ja trompis hundon; li ne pensis, ke mi havis la koron trompi lin!”
Mi konsolis lin:
- Vi tion kredas, sed ĝi ne komprenis! Krome, ĉiuj bredas hundojn por ilin vendi aŭ buĉi! Mortigi ilin signifas reenkarnigi ilin, por ke ili havu alian ekzistadon.
Li ironie diris:
- Vi pravas, sinjoro instruisto! Hunda ekzisto estas malfeliĉa, do ni reenkarnigas ĝin por ke ĝi fariĝu homo, kun ŝanco, ĝi fariĝos iomete pli feliĉa… kiel mia ekzisto, per ekzemple…
Rigardante lin kun melankolio, mi diris:
- Avĉjo, ĉies ekzistoj similas! Ĉu vi pensas, ke mi estas pli feliĉa?
- Se homa ekzisto ankaŭ estas malfeliĉa, oni ne scias kies ekziston oni devas havi por esti vere feliĉa?
Li ridis kaj rulbrue tusis. Ekprenante lian malgrasan ŝultron, mi milde diris:
- Neniu ekzisto estas reale feliĉa, sed tio ĉi estas feliĉiga: Nun, vi sidu sur tiu ĉi lito por ripozi, mi iras kuiri kelkajn patatojn, bolas kruĉon da freŝa verda teo, tute forta, ni manĝos patatojn, trinkos teon, poste fumos fortan tabakon… Tio estas feliĉo!
- Jes, vi pravas, sinjoro instruisto! Por ni, tio estas feliĉo.
Finparolinte, li ridis tute simple por fari plezuron. La rido estis kontraŭvola, sed la tono ja mildiĝis denove.
Mi ĝoje diris:
- Tute en ordo, ĉu? Do vi eksidu tien, mi iras kuiri pataton kaj boli teon.
- Mi nur ŝercis, sed permesu al mi alian fojon.
- Kial atendi alian fojon?... Neniam prokrastu feliĉon! Eksidu tien! Mi rapide faras.
- Mi scias. Sed mi ankoraŭ havas unu aferon por peti vian helpon…
Lia mieno, fariĝis serioza…
- Pri kio temas?
- Sinjoro instruisto, lasu min paroli… la afero estas iomete longa.
- Jes, vi parolu.
- Jen ĝi estas, sinjoro instruisto!
Kaj li rakontis. Li rakontis mildvoĉe kaj ja vortabunde. Sed en grandaj trajtoj eblas resumi en du aferoj. La unua afero: li esta maljuna, lia filo forestas, plie, li estas ankoraŭ tre sensperta, estus malfacile gardi tiun ĝardenon por vivteni, se neniu administrus por li. Mi estas klerulo, kun multe da rezono, mi estas respektata de ĉiuj, do li volis konfidi al mi la tri sao* de ĝardeno de lia filo, li skribas akton de vendado al mi, por ke neniu havu avidan pripenson pri ĝi; kiam lia filo revenos, li ricevos la ĝardenon por vivteni, sed mi gardu senŝanĝa la akton de vendado portantan mian nomon, tiel ke mi administru ĝin por li…
(*)
Sao, ĉirkaŭ 360 kvadrataj metroj
La dua afero: li jam estas tre maljuna kaj malforta, li ne scias, kiam li mortos; lia filo ne estas hejme, kaze de lia morto, li ne scias, kiu prenos sur sin respondecon pri la funebro; lasi la organizon de la funebro al la najbaroj, li ne volis, ĉar li mortus sen fermi la okulojn; li havas dudek kvin dongojn, li volis konfidi ilin al mi, se li mortus, mi montros ilin al la najbaroj dirante, ke estas lia eta kontribuo, por la restanta bezonata mono, li havas neniun rimedon, ol alvoki ilian helpon.
Eksplodante per rido, mi diris al li:
- Kial vi tiom antaŭzorgas? Ne, vi ankoraŭ ne mortas, ne timu! Gardu tiun monon por perlabori viajn vivrimedojn, kiam vi mortos, ni pripensos! Pro kio fari penon por elteni la malsaton kaj ŝpari monon!
- Ne, sinjoro instruisto! Se mi daŭre manĝas, la mono elĉerpiĝos, kiam mi mortos, kie trovi monon por la funebro?
-… (ŝajnas, ke mankas unu frazon)
- Certe tiel estas, sed ekspluatante lian ĝardenon mi elspezas ĉion, kion ĝi produktas. Li ankoraŭ ne havas edzinon kaj idon. Kaze, ke li ne kapablas gajni sian vivon, kaj devas vendi sian ĝardenon?... Mi plorpetas vin, sinjoro instruisto! Kompatu kun mia alta aĝo kaj bonvolu konsenti, ke mi konfidu la monon al vi.
Vidante, ke li insiste petis, mi rezignacie akceptis. Kiam li foriris, mi plie demandis:
- Vi konfidas al mi ĉiujn viajn kolektitajn dongojn, per kio vi manĝos?
Malvarme ridetanta, li diris:
- En ordo! Mi jam aranĝis ĉion… Kiel ajn okazos, ĉio estos solvita.
Dum kelkaj sinsekvaj tagoj mi vidis, ke Avĉjo Hak manĝis nur patatojn. Poste, patatoj elĉerpiĝis. De tiam li manĝis tion, kion li fabrikis. Iun tagon, li manĝis radikon de bananujo, alian tagon, boligitan figon, alian tagon, Centella-n, kelkfoje kelkajn alokaziojn, aŭ mitulon. Mi parolis pri tio al mia edzino. Ŝi senhezite malakceptis:
- Lasu lin morti! Li havas monon, sed rezignaciis vivi pene. Neniu ol li mem penigas lin! Nia familio ne estas tiel feliĉa por helpi lin. Nia propra filo ja malsatas…
Ho ve! Se ni ne prove komprenigus al ni la homojn nin ĉirkaŭantajn, ni nur trovus ilin frenezaj, idiotaj kaj malkleraj, malindaj, abomenindaj… ĉiuj pretekstoj por senkulpigi nian brutalaĵon, neniam vidante ilin kiel kompatindulojn… Mia edzino ne estis malbona, sed ŝi ja estis tro mizera. Ĉu homo, al kiu doloras la piedo povas iam forgesi sian doloran piedon por pripensi al iu ajn? Kiam oni estas tro mizera, oni ne plu pensas al aliulo. La bona natura karaktero de homo estas kaŝita per egoismaj prizorgoj kaj malfeliĉo. Tion sciante, mi nur malĝojis, kaj ne havis la koron koleri. Kaŝante mian edzinon, kelkfoje mi sekrete helpis Avĉjon Hak. Sed ŝajnas, ke li sciis, ke mia edzino ne konsentis helpi lin, li rifuzis ĉion, kion mi donis al li. Li rifuzis kvazaŭ tranĉe. Kaj tiel li iom post iom foriĝis de mi…
Li ne komprenis min, mi tiel pensis, kaj des pli malĝojiĝis... Ofte tiel estas malriĉuloj tro sentemaj en sia amo. Ili facile eksentas kompaton al sia sorto, pro tio tre ofte korpremiĝas. Estas malfacile sin konduti por plaĉi al ili. Iun tagon, mi plendis pri tio al Binh Tu. Binh Tu estis mia alia najbaro. Ĉar domrabado estas lia profesio, li ne ŝatis la tro honestan Avĉjon Hak. Farante dikan lipon, li diris:
- Li afektas! Kvankam malica, fakte li estas ege malhonesta. Li ĵus petis de mi iom da hundo-mortigilo…
Mi larĝe malfermis la okulojn pro miro. Li flustris:
- Li diris, ke ies hundo alvenadis al lia ĝardeno… Li intencis mortigi ĝin. Se li sukcesas, li drinkos alkoholon kun mi.
Ho ve, Avĉjo Hak! Tiel, je la lasta ekstremo, vi ankaŭ povas fari kiel iu ajn… Tia homo! Homo, kiu ploris pro fuŝfara trompo de hundo!... Homo, kiu fastis por ŝpari monon por funebro, por ne implikigi la najbarojn... Tiu respektinda homo nun postsekvas Binh Tu por havigi al si vivrimedon? Nu, la vivo fariĝas pli kaj pli malĝojinda…
***
Ne! La vivo ankoraŭ ne tute malĝojindas, aŭ ĉiam malĝojindas laŭ alia senco. Longan momenton post mia reveno el la domo de Binh Tu, aŭdiĝis tumulto ĉe la domo de Avĉjo Hak. Mi haste alkuris. Kelkaj najbaroj alvenintaj antaŭ mi estis farantaj multan bruon ene. Mi abrupte ĵetegis min enen. Avĉjo Hak estis baraktanta sur la lito, la hararo malorde falanta, la vestaĵoj senzorge metitaj, la okuloj rulantaj ĉiudirekten. Li hurlis, ŝaŭmo eliris el liaj buŝanguloj, fortaj konvulsioj intermite skuis lian tutan korpon. Du fortaj homoj devis peze sidi sur lia korpo. Li baraktadis dum du horoj antaŭ ol morti. Kia violenta morto! Neniu komprenis pro kiu malsano li mortis por sperti tiun doloron kaj subitecon. Nur mi kaj Binh Tu komprenis. Sed ne indas priparoli. Ho! Avĉjo Hak, trankvile fermu la okulojn! Ne prizorgu pri via ĝardeno! Mi klopodos konservi ĝin por vi. Kiam via filo revenos, mi transdonos ĝin al li dirante: “Tio estas la ĝardeno, kiun via patro klopodis gardi por vi entute: Li prefere mortis, ol konsenti forvendi eĉ unu etan parcelon…”

Elvjetnamigis: Nguyen Xuan Thu
la 2an de oktobro 2012

Fonto: Nam Cao – Elektitaj verkoj
Eldonejo Literaturo, Hanojo, 2012

No comments:

Post a Comment