Monday, January 26, 2009

Tradicia Tet-festo


Okaze de la vjetnama novjaro, mi havas plezuron prezenti al vi artikolon skribitan de mia kolegino, s-ino Nguyen Thi Ngoc Lan pri tiu tradicia festo.
Monatoj laŭ la Luna Kalendaro
Krom la komuna kalendaro uzita en la tuta mondo, vjetnamoj, ĉefe agrikulturistoj, komercistoj kaj budhistoj uzas la lunan kalendaron, laŭ kiu la jaroj, monatoj kaj horoj havas la nomojn de 12 bestoj, nome Ti (muso), Suu (bubalo), Dan (tigro), Mao (kato), Thin (drako), Ti (serpento), Ngo (ĉevalo), Mui (kapro), Than (semio), Dau (koko), Tuat (hundo) kaj Hoi (porko).

La jara aktiveco de agrikulturistoj kaj malgrandaj komercistoj estis menciitaj en jenaj versoj1:
La 1an monaton estas la tempo de ripozado kaj amuziĝo.
La 2an monaton estas plantataj faboj, fazeoloj, batatoj, terpomoj kaj melogomoj.
La 3an monaton diverspecaj faboj estas ŝirkolektitaj kaj sekigitaj.
La 4an monaton, bubalojn kaj bovojn oni aĉetas.
La feston de la 5a monato oni celebras.
La 6an monaton, komercistoj negocias pri longanoj.
La 15an de la sepa monato okazas la ceremonio de absolvo por mortintoj.
La 15an de la oka monato okazas la Mezaŭtuna Festo .
La 9an monaton, kaki-fruktojn oni komercas.
La 10an monaton, rizon kaj kotonon oni vendas.
La 11an kaj 12an monatojn kampo-laboro kaj komerco komplete finiĝas.



Tet-festo
La vjetnama Tet-festo, kiu estas la luna novjaro okazas je diversaj datoj, en januaro aŭ februaro. La ĉijara Novjaro, tiu de «Bubalo », okazos la 26an de januaro 2009.

Tet-festo daŭras 4 tagojn, sed oficistoj, laboristoj kaj laborantoj havas nur 3 feriajn tagojn ; lernejanoj kaj studentoj havas 7. En metio-vilaĝoj laboro komenciĝas post la 10a tago, sed komercistoj profitas de la festo por gajni monon , agrikulturistoj havas longan liberan tempon.
Post Tet-festo, multaj vilaĝoj celebras en la 1a kaj 2a monatoj siajn proprajn festojn, en kiuj partoprenas multaj homoj de lokaj kaj proksimaj vilaĝoj kaj ankaŭ de diversaj urboj.
La 23an de la lasta monato de la malnova jaro, tri hejm-genioj (1 ina kaj 2 viraj) iras al la ĉielo raporti al la tiea reĝo pri la surtera mondo kaj pri la familioj, en kiuj ili vivas. Tiam, dommastrinoj oferas al ili 3 vivantajn, karpojn kiel veturilojn, 3 paperajn ceremoniajn kapvestojn, paperan monon, specialan rizkukon, glurizon kuiritan vapore kaj aliajn bongustajn manĝaĵojn. Post kiam la bastonetoj de incenso brul-konsumiĝis sur la pleto de oferaĵoj, ili bruligas paperaĵojn kaj lasas la fiŝojn en riveron. Tiam la hejm-genioj ekveturas al la ĉielo.
Kelkaj tagoj antaŭ Teto oni vizitas la tombojn de praularo, gepatroj kaj mortintaj familianoj por inviti ilin al la domo de la unua filo, kiu zorgas pri la kulto de praularo, por partopreni en la familia bankedo, kiu estas oferaĵo al ili kaj samtempe jarfina festeno.
Post kiam la loĝejoj estas purigitaj, gedommastroj aranĝas sur altaroj oferaĵojn al la mortintoj. En tiu festeno partoprenas ĉiuj familianoj, eĉ tiuj kiuj laboras aŭ loĝas en foraj lokoj aŭ eksterlandoj. Por povi reveni al Hanoj ĝustatempe, ili devas aĉeti biletojn de diverspecaj veturiloj unu monaton antaŭe. De tiu vespero ĝis la 4a tago de la Novjaro bastonetoj de incenso bruliĝas kon-tinue sur la altaroj.
En Hanojo, post la festeno, junuloj kaj mezaĝuloj iras piede (ĉar veturilo ne trafikas tiam) al la urbocentro, kie troviĝas la la lageto « Redonita Glavo » (estas interesa historia legendo pri ĝi) por rigardi spektaklojn prezentitajn sur kelkaj scenejoj provizore starigitaj ĉirkaŭ la lago kaj ankaŭ en aliaj lokoj ĝis noktomezo. Tiam la novjaraj bondeziroj de la Ŝtata prezidanto estas disaŭdigataj kaj artfajraĵoj aperas sur la ĉielo. La ĉirkaŭaĵo de la lageto estas tiom plen-plena de homoj, ke estas malfacile moviĝi. Antaŭ longe oni kutimas pluki branĉetojn kiel specon de amuleto, sed tio estis jam malpermesita por ne malutili al la naturo.
Poste oni revenas hejmen kiel la unuaj vizitantoj en la novjaro. Tiuj personoj estas kelkfoje elektitaj antaŭe laŭ ilia luna naskiĝjaro. Maljunuloj kredas, ke ili povas alporti aŭ bonan aŭ malbonan ŝancon al la vizititaj familioj. Pro tio, ĝenerale oni ne volas esti tiu. Okazis, ke unujare mi neintence estis tiu, kaj bonŝance, mi alportis bonajn sukcesojn al ĉiuj karuloj de la amikino, kiun mi vizitis. Pro tio, ŝi elkore dankis min kaj petis min fari same la sekvantan novjaron.
Dum Teto2, oni vizitadas familianojn, parencojn kaj intimajn amikojn por deziri al ili feliĉon, sukcesojn kaj prosperon, kaj oferi monon3 al maljunuloj kaj infanoj . Piaj budhistoj iras al pagodoj por prezenti oferaĵojn kaj preĝi por la sekureco kaj feliĉo de siaj familianoj. La 15an tagon de la novjaro, multaj faras pilgrimadon al foraj lokoj.
Teto estas la plej grava tradicia festo, kiun homoj de ĉiuj aĝoj en la tuta lando solene celebras kaj ĝuas kun plezuro, kaj estas ankaŭ la okazo por la kunveno de la anoj de grandaj familioj (konsistantaj el tri aŭ kvar generacioj). Ili kune esprimas sian dankemon kaj faras omaĝon al sia praularo kaj aliaj mortintaj familianoj. Tio estas la moralo « Trinkante akvon, rememori la fonton » de vjetnamoj. Teto estas ankaŭ la tempo por ĉiuj homoj ripozi post unujara peniga laborado kaj prepari sin por la sekvanta, esperante, ke ĝi alportos bonan ŝancon, sukcesojn kaj prosperon.
1. Tiujn versojn lernejanoj de mia generacio lernis parkere en elementaj lernejoj. Kelkaj el ili estas ankoraŭ veraj, sed multaj ŝanĝoj okazis en moderna vivo.
2. La vorto »Teto » estis aldonita de s-ro Renato Corsetti al “azia terminaro” en 2008.
3. Monofero estas laŭ kutimo bondeziro adresata al maljunuloj kaj infanoj. La sumo estas metita en ruĝa koverteto kun bela bildo.



Nguyen Thi Ngoc Lan

No comments:

Post a Comment