Tuesday, January 27, 2009

La preĝo de la arbaro

Mi ĵus legis en la numeroj 320 kaj 322 de la revuo Xua va Nay (Hieraŭ kaj Hodiaŭ) – iu revuo pri historio – du artikolojn pri la urbo Da Lat (sud Vjetnamio). Estis publikigita foto de ligna tabulo, montranta la poemon “Preĝo de la Arbaro”. La tabulo ŝajnas ekzisti en la jaroj 1930. Sed pro detruo far la tempo kaj la eventoj, ĝi delonge ne plu ekzistas, sed iu loĝinto de Da Lat urbo, s-ro Luong Hoe (93-jaraĝa, ankoraŭ vivanta) kopiis la tekston en sia notlibreto kaj fotis la tabulon. La teksto estis montrita en la revuo. Oni scias nek la nomon de la aŭtoro, nek ĝia deveno.
Pro intereso al la franca kulturo, mi provis serĉi per Guglo serĉilo kaj hazarde trovis 2 retejojn kiuj reproduktas la poemon. Mi tre feliĉas klare legi la tekston kaj havi konfirmon de ĝia ekzisto. La du posedantoj de la retejo al kiu mi min turnis, respondis al mi ke temas pri poemo ĉu kopiita de iu revuo sen mencio de la aŭtoro, ĉu buŝe transdonita de maljuna arbohakisto ĉirkaŭ dudek jarojn antaŭe. Nur unu informo t.e. ke ĝi estis montrita ĉe la enirpordo de la pavilono de Jugoslavio de la Universala Ekspozicio de 1937 en Parizo.

Estas interese noti, ke la prizorgo pri la protektado de la medio datiĝas de pli ol 70 jaroj. Por la esperanta komunumo, mi prezentas la foton de la tabulo kaj mian tradukon de la poemo.
Homo!
Mi estas la varmo de via hejmo
dum frostaj vintraj noktoj,
la ombro amika kiam brulas la somera suno.
Mi estas la ĉarpentaĵo de via domo,
la planko de la tablo.
Mi estas la lito en kiu vi dormas kaj
La ligno per kiu vi faras viajn ŝipojn.
Mi estas la tenilo de la sarkilo
kaj la pordo de via ĉirkaŭbarilo.
Mi estas la ligno de via lulilo
kaj de via ĉerko.
Aŭdu mian preĝon,
Ne detruu min!

No comments:

Post a Comment