Ho Chi Minh urbo — Forpasinta muzikisto Trinh Cong Son, kies amkantoj inspiris multajn generaciojn de romantikistoj, hodiaŭ havas malsaman aŭskultantaron, t.e. krokodiloj.
Miloj da saŭroj ĉe Hoa Ca Krokodilo bieno en HCM Urba Distrikto 12 bone kreskas dum ili aŭskultas la ambaladojn de la komponisto.
Ton That Hung, la posedanto de la bieno, lernis la teknikon de bovin-bieno en Japanio.
“La bovinoj estis multe influitaj" li diris. Ili kreskis pli rapide, havis mildan karakteron kaj pli bongustan viandon.
Mi decidis uzi la teknikon post kiam mia amiko ludis muzikon al siaj porkoj.
En ĉiu angulo de la bieno, kie dudek mil krokodiloj estas breditaj, li instalis laŭtparolilon, kiu estas ligitaj al amplifilo. Je ĉirkaŭ la 8a ĉiumatene, eĥas dolĉaj romantikaj melodiaj kantoj de Trinh Cong Son trans la pejzaĝo.
La krokodiloj aŭskultas la muzikon po kvar horoj ĉiutage antaŭ ricevi grandan manĝon. Poste, koncerto rekomencas je proksimume la 2a ptm.
Krokodiloj, kiel aliaj rampuloj, koleriĝas kiam homoj zorgas ilin kaj ili ofte kolizias kun objektoj hazarde," li diris, "Se ilia haŭto estas difektita, ties valoro por eksportado estas influita.”
Hung diris, ke de kiam li komencis ludi la muzikon, la krokodiloj fariĝis pli obeemaj kiam asistantoj aŭ turistoj alproksimiĝas al la kaĝoj.
Ĉiam, kiam mi ludas la muzikon, la plimulto de la krokodiloj turniĝas al la laŭtparoliloj," li diris.
Nguyen Dang Nghia, direktoro de HCM Urba Centro por Altnivela Agrikultura Scienco kaj Teknologio diris, ke “aŭskultado de milda muziko trankviligas la krokodilojn kaj faris iliajn nervojn pli stabilaj.”
Ili manĝas pli multe kaj produktas pli bonan kvaliton de viando," li diris.
Muziko ankaŭ helpis krokodilo-patrinojn kovi siajn ovojn kaj pli bone prizorgi siajn bebojn.
Hung diris, ke li elektis la komponaĵojn de Son ĉar li ŝatis la muzikon kaj ankaŭ ĉar la trankviliga ritmo kaj la virinaj voĉoj similas al lulkanto.
VNS