Mi neniam vizitis Britujon, sed mi scias multe pri Britoj kaj Britujo. Dank’al sinjorio Mallein. Ŝi ne estis mia unua instruisto de la angla, sed ŝi estas la plej memorinda, ĉar ŝi ne nur tre bone instruis la lingvon, sed ankaŭ donis al siaj lernantoj sciojn pri la vivo, kulturo, moroj kaj kutimoj de la britoj.

Tiel mi scias, ke en Hyde Park de Londono inter multaj vidindaĵoj, troviĝas la “angulo de la oratoroj”, kie iu ajn povas libere paroli senlime starante sur malaltaj podioj. Mi ankaŭ scias, ke la denaskuloj en la orienta parto de Londono havas specialan akĉenton, nomitan cockney, kiu tute diferencas de tiu de la restantaj partoj de la ĉefurbo. Mi kaj miaj samklasanoj tre miris pri la duetaĝulo-busoj de Londono kaj revis trovi moneron en pudingo, ĉar oni kredis, ke la trovinto de monero kaŝita en pudingo havos bonŝancon. Tiuj rakontoj – inter multe da aliaj – montras kiel instruante la anglan lingvon, ŝi donis al ni la unuajn nociojn pri la kulturo de la angla popolo.

Kiel ŝi povis tion fari? Tute simple: Ŝi ne instruas kiel normala instruisto, ŝi aktoras! Per gestoj, mimikoj, desegnoj eĉ kantoj, ŝi sukcesis komprenigi la enhavon de la teksto, kiu estas elirpunko por pliaj rakontoj celantaj interesigi la lernantojn al diversaj aspektoj de la brita kulturo kaj lernigi la lingvon per amuza metodo. Ŝiaj lecionoj estis tiel interesaj, ke ni – la lernantoj – bedaŭras kiam pro iu kialo, ŝi forestas. Tio estas la malo de kio okazas kiam aliaj instruistoj de la mezlernejo ne ĉeestas. Oni parolas preskaŭ tute angle dum la leciono, oni ne tradukas francen, oni ne lernas longajn listojn da vortoj, ne parkeras la neregulajn verbojn. Pri gramatikaj reguloj oni nur faras konkludon post analizo de la teksto. Kvankam ŝi estas francino, ŝi ne malkaŝas francan akĉenton parolante la anglan.

Tiu bela epoko daŭris nur du jarojn. Poste, mi havis aliajn instruistojn, mi konatiĝis kun novaj instruaj metodoj: la varmigado, la cerbumado, la kviza metodo ktp. Ĉiu instruisto, ĉiu metodo havas sian novecon, sed sinjorino Mallein estas la nura instruisto, kiu lasis al mi tiom da memorindaĵoj.
De ŝi mi lernis ne nur la lingvon, sed ankaŭ kiel instrui. La ĉefa mesaĝo estas: Sciu kapti la atenton de viaj lernantoj, ekde la komenco. Kaj dum mia aktiva vivtempo, mi ĉiam provis interesigi mian aŭskultantaron per diversaj rakontoj, anekdotoj pli malpli rilataj al la ĉefa temo. Kaj kia plezuro kaj rekompenco por la instruanto/preleganto vidi ĉies okulojn fikse rigardante la parolanton en senbrua klasĉambro aŭ aŭditorio.