El libro "Lingvaj babilaĵoj" de André Cherpillod:

Krokodili, aligatori, kajmani, gaviali
Verŝajne ne estas en la mondo eĉ unu esperantoparolanto, kiu ne konas la verbon krokodili: "paroli nacilingve en esperantista medio". Sed ne ĉiuj konas ĝian devenon. Kelkfoje, plej neimageblaj fantazioj estis elmetitaj pri la origino de tiu vorto. Krokodiloj estas ĉarmaj bestoj, ĉu ne? Precipe de malproksime, aŭ sur televida ekrano.
Sed kiu rilato inter krokodiloj kaj nacilingva parolado?
En la dua distrikto de Parizo, ne tre malproksime de la Nacia Biblioteko, troviĝas la passage Chiseul. Ĝi ne estas ordinara strato, sed tegmentita pasejo kun butikoj; ĝi iras de la rue des Petits-Champs ĝis la rue Saint-augustin. Nu, en la tridekaj jaroj, unu el la kafejoj de tiu pasejo estis la kafejo Talma (el la nomo de fama franca aktoro, dum la tempo de Napoleono). Ĝi estis la ĉiumonata rendevuejo de la Pariza Esperanto-Grupo. Kial ĝuste tiu ĉi kafejo? Pro tio, ke la kelnero, iu Ferrari, estis esperantisto. Antaŭ ol esti kelnero, li praktikis aliajn metiojn: li estis sinsekve hartondisto kaj taksiŝoforo. Lia lingva nivelo ne estis tre alta, tiel ke Raymond Schwartz diris iam pri li, kun sia kutima humuro: "Kelkfoje Ferrari... povas erari!"
Sed Ferrari estis fervora esperantisto, eĉ iom fanatika. Kiam iu el la kunvenantoj cedis al la pigreco, kaj parolis ne plu esperante, sed france, la brava kelnero grumblis: "kia sovaĝulo! Kia krokodilo!" Verŝajne li konsideris, ke paroli nacilingve en esperantista rondo estas ago de sovaĝulo. Kaj en lia buŝo, la vorto krokodilo difinis sovaĝan beston, sovaĝulon.
La uzado de tiu vorto amuzis la grupanojn, kiuj rapide ŝanĝis ĝin al verbo: "li krokodilas, ni krokodilas, ne plu krokodilu ktp". Tiel, la Esperanta leksiko pliriĉiĝis tiam je unu verbo: krokodili "paroli nacilingve en esperantista medio (PIV)". Iom post iom, tiu dirmaniero internaciiĝis. El tiu antikva tempo, ĝis antaŭ kelkaj jaroj, restis vivanta nur Roger Bernard, kiu tre bone memoris la naskiĝon de tiu vorto kaj rakontis ĝin al mi. Sed li mortis la 10an de Aŭgusto 1997, precize naŭdekjara.
Estas sciate, ke en la medio de TEJO, naskiĝis pli poste la verbo aligatori "paroli nacilingve en lingvo, kiu estas gepatra lingvo nur de parto de la ĉeestantaro" kaj ankaŭ la verbo kajmani "paroli nacilingve en lingvo, kiu estas gepatra lingvo de neniu el la ĉeestantoj" (difinoj troveblaj en Knedu min Sinjorino! , de Renato Corsetti).
Sed io mankas. Antaŭ kelkaj jaroj, en Grezijono, ĉe la matenmanĝo, mi interŝanĝis kelkajn vortojn kun iu samideano: "äslipol-li gudiko? -si, vemo gudiko, danob oli" (traduko: ĉu vi dormis bone? -jes, bone, mi dankas vin). Ĉi-okaze, neniu taŭgas, el la tri ĉi-supre cititaj verboj, ĉar ni parolis ne nacilingve, sed internacilingve, kvankam ne esperante, en esperantista medio: tio estis Volapuka konversacieto.
Por tiu nocio, oni eble povus krei la plian neologismon gaviali. Ĉu? Tiel, estus reprezentitaj la kvar bestoj de tiu amema kaj aminda reptilia ordo.
Sed ĉu tio valoras la penon? La gavialado estas tiel malofta evento...