Sunday, November 30, 2008

Statuosepultado


Jen originala maniero konservi korpon de mortinto: sub formo de statuo. La mistero malkovriĝis nur en la jaro 1983...
Tiuj bildoj ne estas fotoj de malnovaj statuoj. Temas pri originala sepultaĵo, kiun oni povas nomi, laŭ la propono de vjetnama antropologo D-ro Nguyễn Lân Cường, “statuosepultaĵo”. Laŭ PIV, sepulto estas ĉia maniero kiel oni prizorgas la korpon de mortinto laŭ unu el la tradiciaj procedoj ĉu per forlasado, entombigo, kremacio, mumiigo ĉu per senkarnigo. En tiu-ĉi kazo, neniu el la supremenciitaj procedoj estas uzata.

En la pagodo Đậu, distrikto Thường Tín, provinco Hà Tây, 24 kilometrojn sude de Hanojo, troviĝas statuoj de du bonzoj, Vũ Khắc Minh kaj lia nevo Vũ Khắc Trường, kiuj datas de la unua duono de la 17a jarcento.
Fakte la statuoj ne estas ordinaraj statuoj.
Laŭ la popola rakonto, pli ol 300 jarojn antaŭe, Vũ Khắc Minh, la mastrumanto de la pagodo, antaŭ sin profundigi en zenon (kontemplado) dum 100 tagoj, rekomendis al siaj disĉiploj, ke post 100 tagoj, se ili ne plu aŭdas la frapon de ligna sonorilo, ili malfermu la retiriĝejon. Se lia korpo ne putriĝas, oni kovru ĝin per lako; male, oni ĝin enterigu. Fakte, la disĉiploj trovis lin senmove sidanta, neputra, kaj kovris lin per lako.
Por konfirmi aŭ refuti tiun popolrakonkon, en majo 1983, la statuo de Vũ Khắc Minh estis transportita al la Vjetnama Instituto de Arkeologio por antropologiaj mezuroj kaj X-radiografiado. La rezultoj montris ostojn. La statuo pezas 7 kilogramojn kaj ĝi altas 57 centimetrojn en sidanta pozicio.
Normale, tri kondiĉoj nepras por konservi korpon: (1) oni devas uzi ĥemiaĵon; (2) Oni devas eligi viscerojn, cerbon; (3) oni devas meti la korpon en hermetika senaera skatolo.
La rezultoj de la X-radiografiado en 1983 montris, ke ne troviĝas spuroj nek de trepanado, nek de viscer- kaj cerb-eligo; kaj la ostoj, artikoloj nature kunligas sen ajna ligilo.
Tra la 2 mm larĝa fendo, oni trovas la kranon, malplenan spacon, kaj plidikigitan tavolon el miksaĵo de delikata malkompakta tero el termitejo kun lako (rezino de Rhus succedanea L.), segpolvo, pistita kruda papero. La eksteraĵo estas kovrita de bruna lak-tavolo je 0,1 mm dikeco. Sur tiu tavolo, oni almetas maldikegan folion de arĝento kaj fine, travideblan lakon.
Dekoj da jaroj poste, Vŭ Khắc Trường, la nepo de Vũ Khắc Minh ankaŭ sukcesis atingi tiun staton kaj ricevis la saman sepulton. Sed io malsama okaziĝis. Liaj brakoj aspektas nenormale longaj kaj ne eblas fari legeblan radiografaĵon. Observado tra la dorsa fendaĵo montras… du vertebrajn ostarojn! Tiu mistero estis klarigita nur kiam vjetnamaj arkeologoj kelkajn jarojn antaŭe, hazarde malkovris en arkivejo el Francio, dokumentojn sciigante, ke en 1893 okazis inundo kiu difektis la suban duonon de la statuo, kun disiĝo de la dorsvertebroj. Dum restaŭrado far kamparanoj, pro tio, ke al ili mankas anatomaj konoj, ili erare anstataŭigis humerojn per femurostoj. Tio klarigas la nenormalan longecon de la brakoj. Por solidigi la dorsan vertebraron, ili almetis paralele tubon de maljuna bambuo. Plie, pensante bone fari, ili ŝmiris la ostojn per kalka tavolo, kiu kaŭzis katastrofan reflektantan lumon malebligante la korektan legadon de radiografaĵo. Sume, la “blanka” statuo aspektas rigida kaj ne havas tiun naturecon de la “nigra”.
En 2003, la arkeologoj volis fari la restaŭradon en bone ekipita laboratorio, sed la bonzo mastrumanto de la pagodo kaj la vilaĝanoj kontraŭis timante, ke la restaŭrigotaj statuoj trovos lokon en iu muzeo. Pro tio, oni devis restaŭri en la pagodo mem. Post 6 monatoj de intensa laboro en malfacilaj kondiĉoj, ambaŭ statuoj retrovis sian originalan aspekton. Ili tute similas al ties kopioj el gipso kiun oni faris antaŭ restaŭrado, kun tamen tiu malsameco, ke la kopio pezas 24 kilogramojn, dum la originalo nur 7 kilogramojn…

Prononctabelo
VjetnamaEsperanta prononcmaniero
Đậu/daŭ/
Hà Tây/ha tej/
Nguyễn Lân Cường/ngujen lan kuong/
Thường Tín/thuong tin/
Vũ Khắc Minh/vu ĥak minj/
Vũ Khắc Trường/vu ĥak ĉuong/

Saturday, November 29, 2008

XOI - La vapore kuirita rizo

Vjetnamio estas la dua ekzportanto de rizo en la mondo post Tajlando. Kompreneble, rizo estas la baza manĝaĵo de vjetnamoj. Ekzistas du specoj de rizo: la ordinara rizo (gao te) kiun oni manĝas ĉiutage en tag- kaj vespermanĝoj, kaj la glurizo (gao nep) konsumita kiel matenmanĝo aŭ uzita kiel oferdono en kultceremonioj.
Vjetnamoj havas apartan nomon por kuirita rizo: com [kom]. Oni kuiras rizon bojligante ĝin kun akvo en marmito. Tio estas la normala kuirmaniero por ordinara rizo. Oni povas ankaŭ kuiri glurizon sammaniere, sed la rezulto ne estas bona. Pli bonan manĝaĵon oni obtenas per vapore kuirado, kaj ĉiuj glurizoj kuiritaj tiamaniere havas komunan nomon: xoi [soj].

Glurizo estas macerita en akvo dum 4-8 horoj kaj poste oni aldonas al ĝi iomete da salo kaj metas en marmito kun fundo traborita de truoj por vapore kuiri. La kuirado daŭras 2-3 horojn.

La plej simpla xoi estas la xoi trang (blanka xoi) [xoj ĉang], sen ajna aldonaĵo kiun oni manĝas kun kokinaĵo, porkaĵo kuirita en akvo, ĉineska kolbaso, pasteĉo el pistita porkaĵo kuirita en akvo (gio) [ĵo] aŭ fritita (cha) [ĉa], pemikano (ruoc) [ruok] aŭ rostitaj kaj pistitaj sezamo kaj salo (muoi vung).

Sed ofte oni aldonas diversajn ingrediencojn kiel protein-enhavoriĉaj faboj: verda fazeolo, nigra fabo, ruĝa fazeolo; tuberoj, radikoj kiel manioko, ignamo; oleoriĉaj fruktoj kaj grajnoj kiel arakido, sezamo. La listo ne estas elĉerpita.

Estas malfacile diri el tiu diverseco, kiu xoi estas la plej ŝatata. Tio dependas de persona preferenco.
Mi nur povas citi tri tipaj xoi-jn:
  1. La plej belaspekta estas sendube xoi gac [soj gak]. Ties ruĝa koloro devenas de la karno kun grajno de la koĉinĉina momordiko riĉa je beta-karoteno. Pro tio, ke la ruĝa koloro simbolas feliĉon, xoi gac estas la plej populara manĝaĵo dum fianĉiĝ- kaj edziĝfestoj aŭ dum noktofesto antaŭ la novjaro.
  2. La plej malfacile kuirebla estas xoi vo [soi vo], glurizo kuirita kun kaĉo de verdaj fazeoloj. Dum miksado de kuirita glurizo kun fazeolo, oni devas seninterompe bati la miksaĵon sub blovo de ventumilo ĝis kompleta malvarmiĝo. La rezulto estas mirinda: Ĉiu rizgrajno estas disirigita unu de la alia. Ne ĉiu dommastrino scipovas ĝin prepari.
  3. La plej hanojeca estas xoi lua [soi lua]. Ĝi konsistas el vaporkuirita glurizo kaj senŝeligita maizo kun aldono de verda fazeolo. Graso de porko kun fritita bulbo estas metitaj en la lasta momento. Fakte, ĝi estas specialaĵo de Hanojo. En multaj aliaj provincoj ekzistas glurizo kun maizo, sed ili ne kompareblas kun hanoja specialaĵo.


  4. Alvenonte Vjetnamion, provu gustumi tiujn delikatajn specialaĵojn.


    Nguyen Xuan Thu (Aŭtuno)

Wednesday, November 26, 2008

La Malagrablaĵoj de Noa

La originala franca versio troviĝas ĉe la ttt-ejo de Jean-Pierre Petit, fama franca astrofizikisto, talenta desegnisto. Prezentita de Christiane de Merial en sia ipernity blogo.
En la jaro 2005, Dio vizitis Noa-n kiu loĝis ne tre malproksime de la maro kaj diris al li:
“Ankoraŭfoje la Tero fariĝis nevivebla kaj superabunde loĝata kaj mi devas agadi. Vi konstruu arkon kaj kolektu po unu paro el ĉiu estaĵo kaj ankaŭ kelkajn bonajn homojn. Vi havas ses monatojn por tion fari antaŭ ke mi sendos 40 tagojn kaj 40 noktojn daŭrigontan pluvon”.
Ses monatojn poste, Dio malsupren rigardis kaj vidis Noa-n balaantan sian korton sen ajna arko.
- Noa, Li admonis, mi baldaŭ sendos pluvon, kie estas la arko?
- Pardonu min, plorpetis Noa, sed la cirkonstancoj ja ŝanĝiĝis. Mi bezonis permesilon por eki la konstruado de la arko. Mi devis barakti kontraŭ la inspektoro pri la alarm-sistemo pri incendio. Dumtempe, miaj najbaroj kuniĝis en asocio pro tio, ke mi malobeis la regulojn pri disparceligado konstruante arkon en mia korto kaj tiel kaŝonta la videblecon. Oni devis sinturni al akordiganto por havi konsenton. Poste, la Urbanizado prezentis deklaron pri la kostoj de necesaj laboroj por ebligi la arkon iri ĝis la maro. Mi vane klarigis al ili, ke la maro iros al la arko, sed ili ne volis kredi min. Havigi lignon je sufiĉa kvanto estis alia problemo. Asocioj por la protektado de la medio ligiĝis por malebligi la tranĉadon de arboj pretekstante, ke oni estas detruonta la kutiman restadejon de diversaj animalaj specoj kaj tiel ilin endanĝerigonta. Mi provis klarigi, ke male, tiu-ĉi tuta ligno estas uzota por savi tiujn specojn, sed senrezulte. La Societo por la Protektado de Bestoj (SPA), la Monda Fonduso por Sovaĝa Vivo (WWF) kaj Brigitte Bardot senĉese kaj trude premadis pretekstante, ke mi entenus sovaĝajn bestojn kontraŭ ilia volo en por ili tro malgrandaj ĉambroj kaj tiel agante, mi montriĝus kruela kontraŭ la bestoj. Poste la registara agentejo por daŭra disvolviĝo volis lanĉi studadon pri la efekto sur la medio de tiu fama diluvo. Samtempe, mi baraktadis kontraŭ la Administracio pri la dungado de bonvolaj laboristoj en la konstruado de la arko… Mi dungis ilin ĉar sindikatoj malpermesis min laborigi miajn proprajn filojn klarigante, ke mi nur rajtas min turni al altkvalifikitaj laboristoj prefereble ensindikataj. Por plenigi la malfeliĉon, la fisko konfiskis ĉiujn mian havaĵon pretendante, ke mi provis kontraŭleĝe fuĝi el la lando. Plie, sekvis la dogano kiu asertis, ke mi volis translime veturigi agnoskitajn danĝerajn specojn. Do. Dio mia, pardonu min, sed mi eĉ ne scias, ĉu 10 jaroj estus sufiĉaj por finkonstrui tiun-ĉi arkon”.
Subite, la nuboj disiĝis kaj belega ĉielarko aperis. Noa levis sian kapon kaj diris:
- Ho, Dia Moŝto, Vi ne detruos la mondon, ĉu?
- - - Ne necesas. La Registaro sin ŝarĝas pri tio.

Elfrancigis Nguyen Xuan Thu

Saturday, November 22, 2008

Histoire de patate


Il y a quelques années, mon ami Benjamin Benoit m'envoya cette histoire drôle. Je la reproduis pour vous.
Histoire de patate
Un vieillard qui vivait seul en Idaho, voulait semer ses patates au jardin, mais c'était un travail très pénible car il lui fallait retourner toute la terre. Bubba, son fils unique qui habituellement l'aidait pour cette tâche était en prison. Le vieil homme écrit donc une lettre à son fils dans laquelle il y décrit sa situation difficile :

Cher Bubba,

Je me sens très malheureŭ, parce qu'il me semble bien que cette année, je ne serai pas capable de planter mes patates au jardin. Je suis trop vieŭ pour pouvoir creuser et retourner la terre du carré de jardin. Si tu étais ici, tous mes problèmes seraient résolus. Je sais que tu creuserais et retournerais la terre du carré pour moi.
Avec amour.
Papa

Quelques jours plus tard, il reçut une lettre de son fils :


Cher papa,
Pour l'amour du ciel, papa, ne creuse pas dans le jardin, c'est là que j'ai enterré les CORPS.
Avec amour,
Bubba

À 4.00 AM, le matin suivant, une nuée d'agents du FBI et de la police locale arrivèrent et se mirent à creuser tout le carré du jardin sans trouver aucun cadavre. Dépités, ils s'excusèrent auprès du vieillard et quittèrent les lieŭ. Le même jour, le vieil homme reçut une autre lettre de son fils:

Cher Papa,

Vas-y, maintenant, tu peŭ planter tes patates. C'est le mieŭ que je pouvais faire dans les circonstances. Avec amour,
Bubba

Friday, November 21, 2008

Nostalgiaj rememoroj pri telegrafo


Jen estas mia kontribuo al artikolo de Monda Mozaiko, ĉe edukado.net, junio 2006.
La anonco pri la ĉeso de telegrafo vekis en mia animo nostalgiajn pensojn. En mia knabeco, mi ofte aŭdis en la radio sinsekvajn mallongajn kaj longajn misterajn signalojn, kaj miaj pli aĝaj fratoj sciigis al mi, ke temas pri mesaĝoj senditaj per la morsa alfabeto. Tiu sekreta komunikilo ege mirigis min. Ili ankaŭ klarigis al mi, ke la signaloj iras de la poŝtoficejo al la provincoj pere de ŝtalaj dratoj pendigitaj al telegrafaj fostoj. Kaj mi komprenas, pro kio la tiamaj olduloj kutime nomis la poŝtoficejon ‘ŝtaldrata domo’. 
Kelkajn jarojn poste mi aliĝis al skolta grupo, kie ni lernis la morsan alfabeton por komuniki inter ni dum ekskursoj. Tiuj, kiuj lertis en morsa komunikado ricevis premiojn. Tiutempe, eĉ ’ordinaraj’ homoj sciis kiel lanĉi helpopeton uzante la tri morskodajn literojn ’SOS’.
Poste, dum la nacia batalo por sendependeco, niaj batalantoj uzis la morsan alfabeton por militaj celoj, kaj tio kontribuis multe al la fina venko.
Mesaĝoj senditaj per telegrafo nomiĝas telegramoj. Mi ĉiam havas en la memoro tekstojn de telegramoj. Ilia komuna karaktero estas la mallongeco. Pro tio ke oni pagis laŭ la nombro de vortoj, oni klopodis uzi ilin je minimuma kvanto. De tio naskiĝis la tiel nomata ‘telegrama stilo’.
Nun, kun la apero de Interreto, telegramoj kaj ties stilo ne plu utilas, kaj ilia malapero estas neevitebla. Tio estas la elaĉetmono de l’progreso. 

Rakonto pri patato

Iu maljunulo kiu loĝis sole en Idaho, Usono, volis planti siajn patatojn en la ĝardeno, sed tio estis tre peniga laboro ĉar li devis profunde plugi la tutan grundon. Bubba, lia unusola filo kiu kutimis helpi lin en tiu tasko estis en malliberejo. La maljunulo do sendis leteron al sia filo, priskribante pri sia malfacila situacio :


Bubĉjo,
Mi sentis min tre malfeliĉa, ĉar ŝajnas al mi ke ĉi-jare, mi ne kapablos planti miajn patatojn en la ĝardeno. Mi estas tro kaduka por povi kavigi kaj plugi la teron de la ĝardena bedo. Se vi estus tie ĉi, ĉiuj problemoj miaj estus solvitaj. Mi scias ke vi kavigus kaj plugus la grundon de la bedo por mi.
Kun amo,
Paĉjo


Kelkaj tagoj poste, li ricevis leteron de sia filo:


Paĉjo,
Ha, Dio mia, paĉjo, ne fosu la teron en la ĝardeno, ĉar tie mi enterigis la KORPOJN.
Kun amo,
Bubĉjo


Je la 4a frumatene de la sekvanta tago, arego da agentoj de la FBI kaj de la loka polico venis kaj fosadis la tutan ĝardenan teron sed ne trovis ajnan kadavron. Tute konfuzitaj, ili pardonpetis la maljunulon kaj eliradis el la loko. La saman tagon, la oldulo ricevis alian leteron de sia filo:


Paĉjo,
Nu, vi povas nun planti viajn patatojn. En tiuj cirkonstancoj, estas la plej bona ago, kiun mi povas fari.
Kun amo,
Bubĉjo


Elfrancigis Nguyen Thu

Saturday, November 15, 2008

Inda je respekto kaj admiro

Mi konatiĝis kun ŝi de nelonge, ĵus pli ol unu monato. Ŝi kontaktis min per Skajpo kaj mi tuj akceptis. De tiam, unu aŭ du fojoj po semajne, ni perskajpe babiladas, pri ĉiuj temoj, pri homoj, naturo, literaturo, muziko, psikologio, ktp... kaj certe pri Esperanto.
Tio ne estus rakontinda se mi ne sciigus al vi, ke ŝi estas blindulino kaj lerte uzas komputilon. Temas pri esperantistino el Pollando, s-ino E.S., loĝante proksime de Varsovio. Kiam ŝi estis 10-aĝa, ŝi perdis vidkapablon pro kuracista eraro. Kompare kun denaskaj blinduloj, ŝi havas avantaĝon memori ĉion, kion ŝi ja vidis kaj pro tio, havas de la mondo malsaman imagon .
Post 11 jaroj da lernado en lernejo por blinduloj, ŝi daŭrigis sian studadon kun vidkapabluloj. Transpasinte ĉiujn malfacilaĵojn, ŝi ĉiam volas sinteni kaj esti traktata kiel normala homo. Esperanto kaj informatiko fariĝas por ŝi potencaj iloj por integriĝi en la socio kaj disvolvigi siajn kapablecojn. Ŝi esperantiĝis 25 jarojn antaŭe, kiam ŝi estis 25-aĝa. Ŝi tre lerte parolas Esperanton. Ŝi partoprenis en kelkaj esperantaj kongresoj en Pollando kaj en najbaraj landoj kaj havas multajn korespondantojn. Kelkaj jaroj antaŭe, ŝi eklernis informatikon kaj bone regas komputilon. Per speciala programo, ŝi povas aŭdi ĉion, kion oni vidas sur la ekrano. Nun, per Skajpo, ŝi havas kontakton kun multaj esperantistoj el la mondo. Eĉ nun, ĉiu dimanĉe matene, ŝi sekvas kurson de informatiko. Ŝi estas leganta brajlan libron pri turka kulturo pruntita el Varsovia biblioteko.
Miaj kolegoj en nia grupo “Vojaĝo” jam havis okazon babili kun ŝi. Unu post la alia, laŭ alfabeta ordo de nomo, ili sin prezentis kaj havis amikecan mallongan konversacion kun ŝi. Estis por ili la unua fojo, ke ili konversacias per tiu mirakla ilo.
Kiam multaj el ni, vidkapablaj homoj, stagnas en lernado de Esperanto, timas uzon de komputilo, kontentiĝante per la helpo de niaj idoj, la ekzemplo de tiu samideanino el fora Pollando inspiras al ni admiron kaj respekton.


Aŭtuno

Aŭgusto 2005